Zamenhof-festo 2010 en Jekaterinburg

La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo, organizita de la urba esperantista klubo “Arĝenta flamo”, kun 30 partoprenantoj el 6 uralaj urboj.

La ampleksa programo okupis la tutan posttagmezon kaj daŭris ĝis la malfrua vespero. Jekaterinburgaj kaj tjumenaj esperantistoj prezentis retrospektivon de gravaj E-eventoj el la jaro 1910. Okazis prezentado de interesaj E-libroj fare de Aleksander Osincev, Rafija Kudrjavceva, Vladimir Opletajev. Ĉiujn amuzis gaja skeĉo pri doktoro Zamenhof, en kiu majstre kaj sprite aktoris Viktor Kudrjavcev. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo 2010 - partoprenu en la konkursoj!

 
Karaj geamikoj!
Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!
 
1. Konkurso "Letero al Ludoviko Zamenhof"

Urboj: 

Aranĝoj: 

Aŭtuna renkontiĝo en Jekaterinburg

Dum la unua sabato de oktobro (02-10-2010) en Jekaterinburg okazis Esperanto-renkontiĝo, kiun jekaterinburga esperantistino Arina Osipova bele kaj trafe nomis “Kune aŭtune!” Vere, ni ĉiuj renkontiĝis post longa paŭzo; restis malaŭntaŭe la memorinda kaj eventoriĉa somero, kaj ni certe havis kion rakonti unu al la alia. Ĝenerale, aŭtuna renkontiĝo en Jekaterinburg, kiam ni invitas geamikojn el la najbaraj urboj kaj kiam temas pri someraj E-aranĝoj, kiujn bonŝancis partopreni uralaj esperantistoj, - iĝas la afero jam tradicia, ĉar ĝi akurate okazas aŭtune jam dum 5-6 lastaj jaroj. Legu pli »

Urboj: 

Esperiga renkontiĝo

Dum kelkaj monatoj mi ne parolis esperante, kaj pro tio atendis la E-renkontiĝon en Jekaterinburg kun malpacienco. Sabato estas ĉiam plezuro post malfacila semajno, kaj ankaŭ tiu ĉi estis same plezuriga. La vetero bonegis, dum la vojo mi ĝuis la buntan belecon de flavaj kaj ruĝaj arboj… Tuj kiam post nemallonga vojo mi venis al Jekaterinburg, mia humoro malboniĝis. Legu pli »

Urboj: 

Eŭropa vojaĝo (somero 2010)

Mia vojaĝo komencis je la 9-a de aŭgusto kaj finis je la 1-a de septembro..mi feriis..Tamen kiam ĉiuj demandas min nun : « Kiel vi ripozis ? » mi parolas..ke pli ĝuste diri ke tio estis interesa aventuro! Dum ĉi tiu tempo mi vizitis Pollandon, Germanion, Francion, Andoron, Hispanion (Barcelono), Avstrion kaj certe Italion kie okazis Italan kongreson. Tiel multe landojn...certe signifas multe impresojn.

Aranĝoj: 

la 13a Lingva festivalo

Jam tradicie fine de oktobro okazis la Lingva Festivalo. En la Festivalo nian klubon prezentis du homoj: Sasxa Osincev kaj mi. Legu pli »

Lingvafestivaloj: 

TEMoj

Somero jam iom post iom finigxas kaj multaj el ni povas rakonti niajn impresojn pri diversaj e-arangxoj. Iuj ekvolis viziti eksterlandon, aliaj decidis subteni samlandanajn esperantistojn, sed plej fortunaj sukcesis partopreni ecx kelkajn arangxojn. Cxi somere mi apartas al patriotoj, tial mi volonte veturis al Tihxvin, kie cxarma loka teamo gvidite de Mikaelo Bronsxtejn organizis Tihxvinajn Esperanto-Metiejojn (TEMoj). Kaj de tago al tago kreskis mia amo al Esperanto, al homoj, kiuj min cxirkauxis. Legu pli »

Impresoj pri Zamenhof-tago-2009

Unue, mi shatis la etoson. Mi sidis en la halo, rigardis kaj
auskultis, kaj parolis, kaj partoprenis en la prezentajho de nia
chelabinska grupo, kaj deklamis kune kun A.Kalashnikov kaj
G.Terentjeva; mi ridetis al homoj kaj ili ridetis al mi… Mi pensis, ke
mi estas tiom bonshanca esti parto de tiu chi ghoja kaj gaja etoso,
esti unu el tiuj energiaj homoj.

Due, estas bone, ke la renkontighon partoprenis multe da novuloj kaj
mi scias, ke ech ne chiuj el ili povis veni – do, mi vidis, ke Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS