Somero jam iom post iom finigxas kaj multaj el ni povas rakonti niajn impresojn pri diversaj e-arangxoj. Iuj ekvolis viziti eksterlandon, aliaj decidis subteni samlandanajn esperantistojn, sed plej fortunaj sukcesis partopreni ecx kelkajn arangxojn. Cxi somere mi apartas al patriotoj, tial mi volonte veturis al Tihxvin, kie cxarma loka teamo gvidite de Mikaelo Bronsxtejn organizis Tihxvinajn Esperanto-Metiejojn (TEMoj). Kaj de tago al tago kreskis mia amo al Esperanto, al homoj, kiuj min cxirkauxis.
La 1a tago. Tago de adaptado. Tre frua alveno, tro peza valizo, dormemo dum la tuta tago+ Iuj nekonataj homoj, sed estas espero, ke iomete poste venos cxiujn e-amikojn.
La 2a tago. Malgranda maltrankvileco, cxar preskaux ne estas gejunuloj, nur spertaj-spertaj esperantistoj, pri multaj el kiuj mi nur auxdis aux legis.Kaj M.Bronsxtejn krom tio petis min esti unu el tiuj, kiuj gvidis vivo-metiejo. Mia Dio, necesas paroli kun tiuj nekonataj por mi tamen famaj esperantistoj.
La 3a tago. Evidentigxis, ke cxiuj tiuj homoj estas bonegaj. Ecx fojfoje kun ili pli interese kaj amuze babili ol kun gejunuloj. Mi jam sxategas ilin.
La 4a tago. Jubileo de Mikaelo Bronsxtejn. Tre kortusxa festo estis organizita por li. Okazis urba benefico de nia kara amiko. Mi sentis min en granda amika familio, kie cxiuj amas unu la alian, kie gxenerale ne ekzistas kvereloj, ni ecx ne scias tiun vortacxon. Cxio estis cxarme kaj bele.
La 5a tago. Komuna ekskurso al Novgorod. Tamen post la nokta aktiva festado de la jubileo estis ege malfacile vekigxi. Sed niaj penadoj ne estis vanaj. Kiam, ekzemple ni uralanoj, povus vidi belecon de la urbo? Necesus speciale veni al Novgorod...
La 6a tago. Nu jen...komencigxis... Mi nur enamigixis cxiujn partoprenantojn kaj jam necesas adiauxi. Nu kaj kie estas justeco? Tamen matena komuna fotado kun komuna veko de amatega Garik estis suficxe amuza afero.
La 7a tago. Tago de amikaj rondoj. Malgaje... Triste... Ecx dum nia lasta komuna kantado cxiuj kantas nur adiauxajn kantojn. Kaj tiuj eternaj vortoj de amikoj: "Per Esperanto por mondpaco... " Kaj poste brakumoj, malgajaj ridetoj kaj espero en plorantaj okuloj, ke ni nepre renkontigxos, cxar alie simple ne povas esti!!!
Sincere via,
Arina )))