Mia vojaĝo tra Bajkal – RA-7

Partoprenantoj de RA-7

Jen mi revenis en Tjumeno, pasis jam pli ol tri semajnoj de nia reveno. Mi denove kaj denove rememoras Bajkalon: ĝi estas grandega, glaciiga, raviga. Pura kaj travidebla akvo, ŝtonriĉa bordo, montoj kaj rokoj ĉirkaŭ ĝi, kaj kreskantaj sur la montoj grandegaj pinoj, larikoj, diverskoloraj floroj kaj herboj... Spektante belegajn fotaĵojn, mi en pensoj kvazaŭ vizitas denove tiujn lokojn. Legu pli »

RA: 

Impresoj pri IJK-68 en Hanojo / Mirinda Vjetnamio!

Sergeo en rusa popola vestaĵo kun vjetnamia esperantistino en la nacia virina vestaĵo "aozaj"

Ĉi-jare mi partoprenis en Internacia Junulara Kongreso (IJK-68), kiu okazis en  Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Tiu ĉi kongreso estis unua granda internacia Esperanto - evento por mi.

Vjetnamio estas mirinda lando kun belega naturo, afablaj kaj bonkoraj homoj. Ĝi  tre impresis min..
La lando troviĝas en la sud-okcidenta parto de Azio, en hindoĉina duoninsulo. Ĝi havas limojn kun Ĉinio, Laoso kaj Kamboĝo. Oni opinias, ke Vjetnamio estas la plej sendanĝera lando en Azio, kaj la urbo Hanojo estas plej sendanĝera loko en la tuta mondo. Legu pli »

Aranĝoj: 

Jubileaj eventoj en Jekaterinburg

La 9-12-an de junio en Jekaterinburg  sukcese pasis eventoj, dediĉitaj al la 125-jara jubileo de Esperanto, kiujn iniciatis E-klubo “Arĝenta Flamo”.  Tio estis tri tre diversaj tagoj, kiam uralaj esperantistoj kaj kelkaj gastoj-partoprenintoj el pli malproksimaj urboj povis denove unuiĝi kree kaj idee. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo-8 en Tomsko

Similan kunvenon mi partoprenis duan fojon. Al mi tre plaĉis la renkontiĝo, mi ne bedaŭras, ke partoprenis ĝin. Programo estis tre enhavriĉa, la tempo trapasis nerimarkeble, kvankam du tagoj el tri ni pasigis en la sanatorio. Multe da tempo estis dediĉita al Esperanto-movado — ĝia historio en Tomsko kaj vojaĝoj, ni eĉ diskutis pri tio, kion oni serĉas en Esperanto. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Tutmonda Ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) kaj E-renkontiĝo, dediĉitaj al 125-jara jubileo de Esperanto

Karaj geamikoj!
La 9-n de junio en Jekaterinburg en urba biblioteko „Belinskij “ je 13.00 laŭ la loka tempo okazos skriba ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER( Komuna Europa Referenckadro) kaj ĝi pasos samtempe en pli ol 30 lokoj tutmonde.
Tiu ĉi ekzamensesio estos dediĉita al 125- jariĝo de Esperanto. Post la ekzameno estas planata E- renkontiĝo, ankaŭ dediĉota al la jubileo de Esperanto.
Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo-8

Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni EsPrimon-8 ĉi-jare (29.04.2012-1.05.2012) en Tomsko! Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Zamenhof-tago 2011 en Jekaterinburg

*/

La 17-an de decembro en Jekaterinburgo ni festis Zamenhof-tagon. El Tjumeno la aranĝon partoprenis 11 homoj, el kiuj 3 komencantoj.

Komence estis solena malfermo, kaj Viktor Kudrjavcev rakontis pri Zamenhof kaj pri historio de la festo.

Poste komencis kultura programo.

Estis prezentado de manlaboroj, kiujn faris esperantistojn el diversaj urboj. Saŝa rakontis pri novaj Esperanto-libroj kaj filmoj kaj kinofestivalo en Brazilio. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de ne nur observanto, sed aktiva partoprenanto de du Esperanto-kursoj.

 Somere E-vivo en Jekaterinburg kutime kaj nature magriĝas. Tiel okazis ankaŭ ĉi-somere: multaj E-amikoj kaj samklubanoj vojaĝis por partopreni diversajn E-eventojn – iu TutAmerikan E-Kongreson kaj nacian E-kongreson en Brazilo, iu SES-on en Slovakio, iuj IJK-on en Kievo ktp. Ni, mi kaj Viktor, ĉi – somere okupiĝis pri privataj vivproblemoj, bedaŭrinde ne  ignoreblaj, tial restis hejme. Legu pli »

Mia unua IJK: neebla, nekredebla, neevitebla

...La historio de mia esperantistiĝo estas longa, komplika kaj enua. Mi ĉiam interesiĝis pri la lingvo, sed ĝi ne aspektis tiom utila, kiom aliaj fremdaj lingvoj (ekzemple, la angla: ĝin parolas pli da homoj eĉ en mia provinca industria urbo milojn da kilometroj for de Eŭropo, oni povas komunikiĝi kun eksterlandanoj per ĝi, legi interesajn materialojn en interreto, enspezi monon, finfine), kaj mi lernis ĝin tute malrapide. Legu pli »

Aranĝoj: 

Internacia Junulara Kongreso en Kijivo

Mi kredas, tiun ĉi IJKon ni rememoros dum longa tempo. Ĉiuj partoprenintoj havas la proprajn kialojn por tio. Tamen nun mi ne volus paroli pri minusoj de la kongreso, kiuj estas neeviteblaj dum iu ajn aranĝo. Mi opinias, ke oni jam sufiĉe kritikis la organizadon, la programon, la bazejon, la manĝejon... Tamen malgraŭ ĉio mi ricevis en la kongreso ege pozitivajn impresojn kaj emociojn, kiujn mi havas ĝis nun. Ĝuste pro tio ĉiuj malbonpunktoj estis nerimarkeblaj jam en Kijivo. Kaj nun estas simple amuze rememori pri ili. Legu pli »

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS