Aldoni novan komenton

Impresoj de ne nur observanto, sed aktiva partoprenanto de du Esperanto-kursoj.

 Somere E-vivo en Jekaterinburg kutime kaj nature magriĝas. Tiel okazis ankaŭ ĉi-somere: multaj E-amikoj kaj samklubanoj vojaĝis por partopreni diversajn E-eventojn – iu TutAmerikan E-Kongreson kaj nacian E-kongreson en Brazilo, iu SES-on en Slovakio, iuj IJK-on en Kievo ktp. Ni, mi kaj Viktor, ĉi – somere okupiĝis pri privataj vivproblemoj, bedaŭrinde ne  ignoreblaj, tial restis hejme.

Sed aŭtune nia E-vivo ĉi tie denove ekbolis. Fakte tio komenciĝis jam fine de la aŭgusto, kiam en Jekaterinburg gastis dum kelkaj tagoj esperantisto el Aŭstralio- tre simpatia junulo Riĉard -  kaj tiam niaj klubanoj kunvenis en Domo de Paco kaj Amikeco por renkontiĝi kun li. Jam tiam ni komencis pensi pri du eventualaj aŭtunaj E-kursoj: pri la vica elementa kurso por komencantoj kaj pri daŭriga kurso por la progresantoj.
 
      
Fine de la septembro okazis tradicia klubkunveno de “Arĝenta Flamo”, dum kiu la klubanoj rakontis pri iu somera E-aranĝo, kiun li/ŝi sukcesis partopreni. Ĉi foje ni ankaŭ invitis al la renkontiĝo ankoraŭ neesperantistojn, sed tiujn, kiuj nur interesiĝis pri la lingvo. Tiel anstataŭ kutima prezentado de Esperanto oni povis partopreni tiun nian E-kunvenon kaj aŭskulti la rakontojn pri interesaj vojaĝoj per Esperanto kaj pri interesaj E-eventoj. Poste kelkaj partoprenintoj de tiu kunveno venis lerni Esperanton en la baza E-kurso.
 
Oktobre, kiam estis kompletigitaj ambaŭ kursoj, komenciĝis la lecionoj: dufoje semajne ili estis por komencantoj kaj unufoje semajne – por la daŭrigantoj. Ambaŭ kursoj okazis ĉe la urba Domo de Paco kaj Amikeco, ilin gvidis Aleksandr Osincev. Mi povas diri, ke Saŝa brile tion faris! Mi mem subtene ĉeestis ĉiujn lecionojn, unue – organizante la tablon por 10-15 minuta teumado dum ĉiu nia kunveno; due – ankaŭ mi volonte partoprenis ĉiujn dumlecionajn taskojn, lernigajn ludojn, k.t.p. kaj ricevis grandan plezuron de ĉio ĉi. Estis vere neenuigaj, sed gajaj kaj viglaj lecionoj! Krom gramatika ekzercado, dialogoj, evoluigantaj parolkapablojn, preskaŭ en ĉiuj el lecionoj okazis iuj lernigaj ludoj; ofte Akeksandr uzis diversajn aŭdiomaterialojn. Mi opinias, ke ĝuste tiu ŝanĝo de formoj de la lernado helpis efike influi al diversaj eblecoj de hompercepto kiel aŭd-kapablo, vid-kapablo, memorkapablo k.t.p. kaj samtempe helpis fari la lecionojn ne tiom lacigaj (kio ankaŭ gravis, ja homoj kunvenis vespere, ĉiam post longa labor- aŭ studtago. Krom mi, ambaŭ kursojn vizitis ankaŭ aliaj membroj de nia E-klubo. Tion mi ankaŭ konsideras grava kaj bona subteno de la afero: dum nia 15-minuta kunteŭmado ni povis rakonti al la komencantoj pri io interesa kaj pozitiva, ligita kun Esperanto. Ĉio tio ebligis nian interproksiniĝon kun la novuloj, helpis iom post iom engaĝi ilin en nian komunan E-vivon.
 
         
Plaĉis al mi ankaŭ tio, ke fine de la kurso ne okazis tradicia ekzameno kun nepraj demandoj pri gramatiko kaj traduko de iuj tekstoj. Anstataŭ ĝi Saŝa (Osincev) proponis al la novuloj prepari proprajn projektojn de praktika aplikado de Esperanto kaj prezenti ilin antaŭ ĉiuj. Estis vere interese ĉeesti tiujn prezentadojn, aŭskulti foje pri tute realigeblaj aferoj kaj foje pri iuj simple fantastikaj projektoj. Ĉiuj komencantoj, kiuj atingis tiun neordinaran finon de la kurso, ricevis atestilojn. Tiun memorindan momenton ni poste kunfestis per ĉampano kaj kune fotiĝis por la memoro.
 
        
Tuj post la fino de la kurso la novuloj estis invititaj partopreni prezentadon de filmo pri Esperanto, okazontan  proksimdimanĉe en la urba biblioteko, krome - partopreni poezian E-vesperon, kiun planis fari kursanoj de la daŭriga kurso sekvontsemajne, kaj fine - partopreni tradician en la klubo Zamenhof-tagon aŭ Tagon de la Libro, la 17-an de decembro. Do, ni daŭrigas engaĝi la komencantojn en E-vivon de nia E-klubo, penante altiri ilin al baldaŭ okazontaj E-aranĝoj. Mi kredas, ke tio permesos ne perdi niajn kursanojn estonte kaj se ne ĉiuj el ili, sed almenaŭ kelkaj, daŭrigos lerni la lingvon en kurso de pli alta nivelo kaj iĝos aktivaj membroj de nia E-klubo.
 
 Kelkaj vortoj ankaŭ pri la kurso de la progresantoj, kiu okazis paralele, ĉi-aŭtune, kaj nun daŭras. Ĝiaj lecionoj ankaŭ pasis varie kaj interese. Parton de la leciono okupis iu gramatika demando, postulanta pli profundan kaj harfendan lernadon, ekzemple, “Uzado de akuzativo en Esperanto” aŭ “Korekta uzado de E-prepozicioj” k.t.p. Ankoraŭ unu parto de la lecionoj estis dediĉita al pridiskuto de ĉapitroj de la lernolibro “Gerda malaperis” de Claude Piron, kiun la kursanoj legis hejme. Kaj la plej interesa, laŭ mi, la tria parto estis jena: ekde la komenco Aleksandr proponis al la progresantoj elekti iun liberan temon kaj prepari ĝian prezentadon por 15 minutoj. Jam sukcese okazis  tri tiaj prezentadoj: “Pri fotado, fotiloj kaj fotoarto” far Katja Zamislova;  “Prezentado de la Esperanto-kanto “Mia Vojo” far Aleksandra Osipova kaj “Esperanto-rebuso kaj E-krucvortenigmo” verkitaj de Sergeo Lokis. La sekvan prezentadon jam preparas Jana Husanova. Mi povas konstati, ke la lasta formo de la lernado estas efika ne nur por evoluigo de E-parolkapablo, sed progresigas ankaŭ oratorajn kapablojn.
 
     
En la kadro de la daŭriga kurso nun estas preparata E-poezia vespero, kiu estos dediĉita al poezio de fama E-poeto Julio Baghy. Ĉiu kursano elektis por si iun verkon de la poeto, kiun ŝatus ne nur deklami dum la vespero, sed ankaŭ iel arte prezenti.
La progresantoj certe aktive partoprenos tradician ĉiujaran feston en la klubo: “Zamenhof-tagon” aŭ “Tagon de E-Libro”, kiun ĉiam partoprenas ne nur Jekaterinburgaj esperantistoj, sed ankaŭ E-amikoj el najbaraj uralaj urboj.
Bonvenon al Jekaterinburg por kunfesti, gekaraj!
 
Raja Kudrjavceva