Impresoj pri IJK-68 en Hanojo / Mirinda Vjetnamio!
Aranĝoj:
Ĉi-jare mi partoprenis en Internacia Junulara Kongreso (IJK-68), kiu okazis en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Tiu ĉi kongreso estis unua granda internacia Esperanto - evento por mi.
Vjetnamio estas mirinda lando kun belega naturo, afablaj kaj bonkoraj homoj. Ĝi tre impresis min..
La lando troviĝas en la sud-okcidenta parto de Azio, en hindoĉina duoninsulo. Ĝi havas limojn kun Ĉinio, Laoso kaj Kamboĝo. Oni opinias, ke Vjetnamio estas la plej sendanĝera lando en Azio, kaj la urbo Hanojo estas plej sendanĝera loko en la tuta mondo.
Hanojo estas ĉefurbo de la lando dum jam pli ol mil jaroj. Dum la kongresperiodo en Hanojo estis tre varmega kaj humida vetero, fojfoje pluvis. Bone, ke en la hotelo kaj kongresejo funkciis klimatiziloj. La urbo Hanojo estas tre verda. En la urbo mi vidis multajn ekzotikajn por mi arbojn kaj kreskaĵojn. Mi ankaŭ rimarkis freneze densan trafikon sur stratoj de la urbo, multajn motorciklojn, fojfoje vjetnamianoj veturis tutfamilie, po tri aŭ kvar homoj. Ŝajnas, ke en Hanojo preskaŭ ne ekzistas trafikaj reguloj. ŝoforoj multe uzas sonorilon por ke ne kunpuŝiĝi. En Hanojo multas bazaroj kun diversaj neordinaraj, ekzotikaj por mi varoj. Ĉiuj varoj laŭ la prezoj estas nemultekostaj.
Ankaŭ manĝaĵoj en Vjetnamio estas nekutimaj. Ĉiutage vjetnamianoj manĝas rizon, multe da nudeloj, nekonatajn por mi legomojn kaj fruktojn, sed malmulte, laŭ mia opinio, trinkas teon.
Al mi tre plaĉis nacia vestaĵo por virinoj, kiu nomiĝas «aozaj». Tio estas eleganta robo kun pantalono pri kiu en Vjetnamio oni diras: «Ĝi kovras ĉion, sed kaŝas nenion». Oni kudras ĝin plej ofte laŭ speciala mendo.
En la IJK-68 partoprenis proksimume 150-160 esperantistoj. La tuta programo de la kongreso estis tre bone organizita, enhavis multe da interesaj kaj variaj programeroj. Mi kune kun miaj amikoj el Glazovo Roman Efremov kaj Olga Ŝilajeva partoprenis en la prezentado de naciaj vestaĵoj kaj manĝaĵoj far’ de esperantistoj el diversaj landoj. Nia triopo elpaŝis en rusaj popolaj vestaĵoj, kiujn ni speciale kunprenis en Vjetnamion por tiu ĉi evento.Ni ankaŭ kunportis rusajn manĝaĵojn: suŝkojn, sunflorajn semojn kaj rusan vodkon por prezenti. Plezure ni gustumis prezentitajn diverslandajn bongustaĵojn el Japanio, Brazilo, Koreio kaj aliaj landoj.
Mi ĉeestis en lingva festivalo dum kiu la partoprenantoj mallonge rakontis pri siaj patrolingvoj.
Dum la komgreso ankaŭ okazis aŭkcio, kie vendiĝis multaj aĵoj el diversaj landoj. La tuta monricevo de la aŭkcio estis transdonita al malriĉaj geknaboj de Vjetnamio. Okazis interesaj ekskursoj en maŭzoleon de Ho Chi Minh kaj en etnologian muzeon de Vjetnamio, vizito de pup-teatro, kie per pupoj sur la akvo oni prezentis la amuzan spektaklon. Min ankaŭ impresis prezentado far de japana esperantisto pri muzikiloj el la tuta mondo, japana te-ceremonio, dum kiu mi mem kuiris verdan teon laŭ regionaj kutimoj de Japanio.
La plej interesa kaj utila por mi estis interparolo kun diverslandaj esperantistoj, ĉarma kaj neforgesebla etoso dum la tuta kongreso. Rezulte de la aktiva praktiko de Esperanto rimarkinde pliboniĝis mia lingva nivelo, nun mi pli libere parolas Esperante.
Ekzistas multe da belegaj lokoj en Vjetnamio, kiujn mi ne sukcesis viziti, tial estas kaŭzo por iam reveni en tiu ĉi mirindan landon.
Sergej Lokis / Jekaterinburg /