Аntaŭ 130 jaroj, la 3-an de oktobro de 1895, naskiĝis la poeto Sergej Aleksandroviĉ Jesenin - la unika majstro de plumo, kiun oni nomas "la voĉo de rusa animo".
S.A. Jesenin naskiĝis en la vilaĝo Konstantinovo de Rjazana gubernio. Dum lia vivo inter vastaj kampoj kaj stepoj en la infaneco, naskiĝis lia amo al la rusia naturo. Dank' al tio en la estonteco li iĝos fajna lirikisto, sorĉisto de rusa pejzaĝo, mirinde sentonta kolorojn, sonojn kaj odorojn de la kara tero.