
La 17-an de aprilo en multaj landoj ŝatantoj de poezio festis Tagon de Hajko-poezio.
Estas konate, ke origine hajko (aŭ hokkuo) estis nur nacia japana poemformo. Sed hajko-ĝenro delonge jam “trapaŝis” limojn de la lando de Leviĝanta suno, iĝis ege populara tutmonde kaj eĉ la Tago de hajko ricevis la statuson de la Internacia dato.
Japanaj poezi-majstroj alvokis: fiksrigardu al kutimaĵoj – kaj vi ekvidos ion neatenditan; fiksrigardu al malbela – kaj ekvidos ion belegan; fiksrigardu al partikloj – kaj vi vidos ion kompletan; fiksrigardu al malgranda - kaj vi vidos ion grandsignifan!
Hajko estas la plej lakona ĝenro de japana poezio.Tiutempe, kiam okcidenta poezio celas krei detalan rakonto-bildon, strebas esprimivecon - hajko “agas” tute male, ĝi kunpremas la mondon ĝis unu punkto, malgrandega kiel rosguto surherbe, sed en ĝi speguliĝas la tuta universo. Tio estas poezio de aludo, kvieteco, malesto. La leganto iĝas kunaŭtoro, finkreante la bildon en sia kapo. Kaj en tio estas granda magio de tiu ĉi poezia ĝenro.
Jen la klasika hajko de la plej grava majstro de la formo, Macuo Basjoo (1644-1694). Ĉi tie estas la citaĵo en la traduko de Miyamoto Masao el ‘Tlajka antologio”:
“ Cikado trilas
nun rokonpenetrante –
natur' trankvilas.”
En tiuj ĉi ĉarmaj printempaj tagoj indas ja halti, enspiri freŝan printempan aeron, rideti al la karesema suneto, ekaŭdi sonoron de degelgutado aŭ susuron de la novaperinta foliaro, eksenti sin kiel la parton de tiu ĉi mondo – kaj provi esprimi tion en tri linioj. Tiel, kiel provis fari tion jam konata al vi rusia esperantistino el Ufo Tatjana Tereĥova, verkinte hajkojn, kiujn vi povas legi sube.
Alportas printemp’
rozbukedojn al tombo
de vintro-avin’.
Tra griza nubo
matenaj bondeziroj -
suna radio.
Dormas la urbo.
Lumas lanternoj por ke
ĝi timu nenion.
Parka kolombo.
Dika kaj stulta, sed ĝin
Ŝatas infanoj.
Jen nova pilko!
Provas ursido kapti
Lunon en lago.
Varmega silent’.
Nur zumadas en herbo
Gazontondilo.

















