Personoj:



Marjorie Boulton naskiĝis en 1924 (07.05) kaj edukiĝis i.a en Oksfordo kie ŝi doktoriĝis pri literaturaj studoj. Ŝi estis dum multaj jaroj la direktoro de instruista kolegio, poste iĝis profesia verkistino kaj poetino, kies serio de enkondukaj tekstoj en la angla pri literaturaj studoj estis vaste uzata. En 1949 ŝi lernis Esperanton kaj debutis en la Esperanta literaturo, en la Belartaj Konkursoj. Marjorie Boulton estis membro de Esperanto-Akademio, konsila organo pri lingvaj demandoj.
Ŝia unua poemaro “Kontralte” estis eldonita de Stafeto en 1955. Sekvis pluaj poemaroj: “Kvarpieda kamarado”, “Cent ĝojkantoj kaj Eroj”. en 1956, 1957, kaj 1959 respektive.
Marjorie Boulton elstaras kiel unu el la relative malmultaj verkintoj kiuj riskis en la tereno de dramo. “Virino ĉe la landlimo”, kolekto de teatraĵoj kaj rakontoj, aperis en 1959.
En 1960 (kaj denove en 1980), Keegan Paul publikigis la anglalingvan biografion “Zamenhof, Kreinto de Esperanto” de Boulton, kies Esperanta eldono aperis en 1962. Aperis du novelaroj en libroformo: “Dek du piedetoj” kaj “Okuloj”, en 1964 kaj 1967 respektive. Kunlabore kun William Auld, ŝi produktis la verkon “Rimaj leteroj”, kiu estis publikigita en 1964.
En 1983 estis publikigita ŝia studo pri la verko de Julio Baghy – “Poeto Fajrakora”, kaj en la sekva jaro “Faktoj kaj Fantazioj”
Kio nin koncernas, ni bonŝancis renkonti Marjorie Boulton en 2010 dum la jubielea Somera lernejo (festivalo) en Barlastono.
La plej honoran lokon dum la jubileo sendube okupis d-rino Marjorie Boulton, kiu dum duono de la 50 barlastonaj jaroj respondecis pri la somerlernejoj. D-rino Boulton instruis en Barlastono en la fruaj 60-aj jaroj kaj tiam, post kelkjara paŭzo pro profesiaj kialoj, fariĝis fine de la jardeko la kursdirektoro. En sia posttagmeza festprelego ŝi prezentis la historion de la somerlernejoj, atentigante pri la verdaj eminentuloj, kiuj sindoneme, ofte almenaŭ parte proprakoste, vizitis Barlastonon por instrui, prelegi kaj eĉ aktori en la drametoj, kiujn ŝi verkis aparte por la distraj vesperoj.
Ni miris, ke eĉ en sia “tro matura” aĝo ŝi ne perdis intereson al la vivo, ŝia serioza parolado surŝutita per spritaĵoj elvokis ridetojn kaj ridon inter ĉiuj ĉeestintoj: junaj kaj oldaj, spertaj kaj novaj.
Ŝia biografia libro pri nia Majstro “Zamenhof, Kreinto de Esperanto” okupas la plej honoran lokon en nia hejma Esperanto-biblioteko.
Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev,
Niĵnij Tagilo.

















