Pri la tria lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

Novembre en Jekaterinburgo la trian fojon okazis lingvotrejnado kun 38 partoprenantoj el 18 rusiaj urboj.  Jam eblas diri, ke lingvotrejnadoj iĝis nova paĝo en la Esperanto – movado en Uralo. Simila instrua Esperanto – aranĝo nenie aliloke en Rusio ekzistas, kaj simila formato de Esperanto- instruado postulas tro grandan laboron de instruistoj – trejnistoj, longan kaj delikatan preparadon kaj okazigon de  lecionoj  en sufiĉe aktiva ritmo. Estas tre bone, ke ni denove havis tiujn tri tagojn, kiam intense povis  praktiki la lingvon! La organiza teamo de la aranĝo klopodis, ke tio estu la tempo, plena de senco kaj signifo, utila por ĉiuj, kaj ĝi interese pasu en la ŝatata medio kaj amika etoso. La rezultoj de la kunlaboro montris, ke post la trejnado restis pozitivaj emocioj kaj certeco, ke ni ne vane laboris por tio.

La instruan programon tre bone reĝisoris Vladimir Opletajev. Li vere tre fervore preparis ĉion, multe kontaktis ĉiujn ceterajn instruistojn, mem gvidis multajn lecionojn en la B-nivelo kune kun Darja Zelenina kaj Roman Jefremov. Kaj Volodja, kaj Daŝa ambaŭ bone kompetentas en linvopedagogio kaj okazigis senriproĉajn lecionojn. Espereble ĉiuj partoprenintoj de la B-nivelo praktikis la lingvon kun ili kun granda plezuro. Aparte allogaj por ĉiuj estis intelektaj kaj linvaj ludoj de Roman Jefremov. Mi opinias, ke lia neordinara formo de lingvoinstruado estas sufiĉe efika kaj donas freŝan energion kaj instigas al la lernado. Krom ili en la A-nivelo aktive instruis Tatjana Vŝivceva, Konstantin Ĥlizov kaj Irina Gonĉarova, ĉiu el kiuj ofertis por la programo lecionojn en sia originala maniero de instruado. Mi vizitis la lecionojn de ĉiuj instruistoj en la A, kaj en B-niveloj kaj povas konstati, ke la lernantoj nenie enuis kaj estis tre aktive engaĝitaj en la instruprocedon.

Krom tiuj du instruniveloj, ĉi –foje ni havis apartan grupon por infanoj. Kaj ni tion provis fari por la unua fojo kaj “flugigi” kiel provan aerbaloneton supren. Eble la unuan fojon ĝi leviĝis ne tre alte, tamen estis tre bona sperto por ni ĉiuj, kio ŝajnas al mi valora. Opiniante, ke eblas provi formi intereson al Esperanto de infaneco, mi proponis komenci de niaj propraj infanoj de esperantistoj. La revo pri infanoj okupis firman lokon en mia koro, kaj mi komencis tiun ideon nerapide evoluigi. La kreitan infanan grupon gvidis dum la lingvotrejnado Jelena Kuznecova el Samara, al ŝi ankaŭ helpis nia miasanino Tatjana Vŝivceva. Ili en luda kaj distra formo klopodis senaltrude prezenti Esperanton, po iom, per homeopatiaj dozoj komencis instrui geknabojn kaj paroligi ilin. Tio ne estas facila tasko, sed mi esperas, ke “bono farita ne estos perdita” kaj se ni daŭrigos tion, eble niaj penoj portos siajn fruktojn estonte kaj iam poste en Uralo okazos nova suprenflugo de Esperanto.

Krom la lecionoj en la programo okazis aliaj notindaj programeroj: prezentado de la somera instruado en Barlaston (Anglio) fare de Lidija Jerofejeva, kiu trifoje partoprenis tiun aranĝon, rakontoj pri la internaciaj projektoj: Sumoo, Esperanta Poŝtkruciĝo kaj Amikumu, informa programero pri REU, Ronda tablo pri regiona agado. Ne mankis ankaŭ distraj programeroj: Amika Vespero, komuna kantado, noktaj ludoj. Al la kultura aspekto de la trejnado sukcese kontribuis la koncerto, kiu okazis en la dua vespero. Dum ĝi la muzikbando de nia esperantisto Konstantin Ĥlizov prezentis kelkajn kantoj en etna stilo kaj unu en Esperanto, kaj daŭrigis la vesperon programeroj de la partoprenintoj kaj okazis kantado, deklamado kaj komuna gaja skeĉo. Tio estis bela krono de la programo.

Mi ŝatus esperi, ke la lingvotrejnado, al kiu ni dediĉis multe da niaj fortoj kaj energio, donis al ĉiuj partoprenintoj bezonatan lernoimpulson, kiu daŭris ankaŭ post ĝi, kaj ĝi restos en nia memoro per multo bona. Al ni ĉiuj mi deziras sukcese evoluigi niajn lingvokapablojn kaj moviĝi ĉiam antaŭen kaj supren!

Raja Kudrjavceva,
Jekaterinburgo.

Leciono de Darja Zelenina en B-nivelo Leciono de Mitin Aleksandr en A-nivelo Gvidas lecionon en A-nivelo Vladimir Opletajev

Roman Jefremov kun la filino Sofija dum la 3-a lingvotrejnado Infanoj dum la Tria Lingvotrejnado Komuna foto dum la 3-a Lingvotrejnado

Komentoj

La tempo fuĝas tre rapide.

La tempo fuĝas tre rapide. Jam pasis kvar monatoj post la tria Lingvotrejnado en Jekaterinburgo, kaj mi povas kontente rememori ĝin, ĉar preskaŭ ĉiuj planitaj celoj estis sukcese atingitaj, kaj la studado estis utila kiel por spertuloj tiel ankaŭ por novaj esperantistoj.  Ĉu ni kuraĝiĝu al nova projekto kaj alfrontu novajn ambiciajn defiojn?
Vladimir Opletajev, Surguto

yes

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte