Al mi ŝajnas, ke preskaǔ ĉiu ŝatas someron. Kaj se ni havas feriojn somere, ni kutime planas ion interesan. Ne ĉiam niaj planoj realiĝas, tamen fojfoje ni sukcesas pasigi nian ripozon interese kaj utile. Preskaǔ por ĉiu esperantisto gravas vojaĝi kaj partopreni iun esperantistan aranĝon. Kio min koncernas, mi kaptis la eblecon partopreni ĉi-jare la UK en Nitro, Slovakio. Certe, la vojo estas tre longa kaj ne malmultekosta, do mia edzo Sergej kaj mi decidis pasigi niajn feriojn ne nur en Nitro, tamen ankoraǔ du semajnojn en la kuracloko Bojnice, kiu troviĝas ne tro malproksime de Nitro. Legu pli »