Aldoni novan komenton

Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937 -2017)

Personoj: 

Jefim Zajdman naskiĝis en la urbo Jalto, studis en matematika fakultato de la universitato en Ĥarkovo, esperantisto ekde 1957, fondis Esperanto – klubojn en Kolomno kaj en Jalto (“Tero”). Jefim Zajdman estis unu el pioniroj de Sovetia Esperantista Junulara Movado, Esperanto – instruisto, tradukinto kaj aŭtoro de multaj Esperantaj kantoj, Esperanto-ĵurnalisto, fondinto kaj animo de la internacia kanta Esperanto-festivalo “Velura Sezono” , de la Esperanto – renkontiĝo “Aroma Jalto”, dum lastaj jaroj – esploranto pri agado de Esperanto – pioniroj. Krome Jefim Zajdman estis turisto, petveturanto, ŝatanto kaj kolektanto de naturaj ŝtonoj kaj mineraloj.

En 2006 Jefim Zajdman , respondante al la demando de la redaktoroj de “Komencanto” “Kiel tio komenciĝis? “skribis pri si tiun ĉi artikolon kaj sendis la rakonton pri la festivalo “Velura sezono” kaj sian originale verkitan rakonton.

Dum lastaj 44 jaroj de la aktiva agado Esperanto fakte estis por mi vivmaniero.

En 1957 en Moskvo okazis Internacia festivalo de junularo kaj studentoj. Ĉar al la festivalo aliĝis ankaŭ esperantistoj el diversaj landoj, la registaro decidis montri, ke en Sovetunio Esperanto ekzistas kaj permesis anonci pri ĝi en ĵurnaloj. Tiel post 20 jaroj reaperis malnovaj esperantistoj, kiuj ĝis tiam timis elŝovi la verdan nazon. Iuj el ili - el ekzilo kaj malliberejoj.

En tiu tempo mi estis studento de matematika fako de universitato en granda ukrainia urbo Ĥarkovo. Iun tagon, vagante tra la urbo, mi ekvidis surmure anoncon. Oni proponis lerni internacian helpan lingvon Esperanto kaj aldonis adreson por la kontakto. Mi tuj eksentis, ke estas io interesa kaj skribis tien. Responde oni proponis al mi organizi Esperanto-kurson en la fakultato, kion mi faris, kaj rezulte ĉ. 20 studentoj eklernis Esperanton. La instruisto nomiĝis Kotelevcev (la nomon mi ne memoras). Li estis altstatura maljunulo, kiu similis faman rusan verkiston Maksim Gorjkij. En la 37-a jaro, kiam en Ĥarkovo okazis arestado de Esperanto-aktivuloj, li estis fore oficvojaĝanta, kaj kiamli revenis, la planon pri esperantistoj oni jam plenumis kaj li restis viva. Li estis aŭtoro de malgranda Esperanta lernolibro, kiun li uzis por la instruado - rakontis la gramatikajn regulojn kaj ekzemplis – sufiĉe enuiga metodo. Rezulte la kurson finis nur mi, sed ankaŭ mi malmulton ellernis. Tamen mi prenis de li gazetojn “El nuntempa Bulgario”, kie estis multaj korespondadresoj, kaj ekkorespondis.

Somere mi feriis en mia naskiĝloko, fama ripozurbo Jalto ĉe la Nigra maro, kaj memoras, ke mi provis surplaĝe instrui Esperanton al geamikoj, kvankam mem malbone sciis ĝin. Estis fama “degeltempo” de Ĥruŝĉov, kiam en Jalto unuafoje komencis aperi fremdlandaj ŝipoj kun turistoj. Mi havis eblecon praktiki la anglan. Reveninte al Ĥarkovo, mi hazarde renkontis surstrate la instruiston kaj al lia demando pri Esperanto facilanime respondis, ke okupiĝas nun pri la angla –tranĉilo koren al tiu maljunulo. Poste mi eksciis, ke li estis ege malsana, kiam instruis al ni Esperanton, kaj baldaŭ mortis pensanta, ke lia lasta Esperanto-kurso estis tute vana. Tial mi ofte sentis kulpon, ke ne pravigis lian esperon, kaj estonte, kiam mi iĝis bona esperantisto, tio ĉiam instigis min aktivi.

Post fino de la universitato studentoj de nia fakultato estis devigitaj dum du monatoj ekzerciĝi en milittendaro. Mi memoras, ke tie mi prelegis pri Esperanto kaj rezulte du serĝentoj ekdeziris lerni la lingvon. Mi petis ilin de tempo al tempo aperi dum la militekzercado kaj “ ŝteli” min je iuj pretekstoj por ke mi kaŝe instruu al ili Esperanton. Mi estis feliĉa fuĝi de la ekzercoj. Sed mi ĝuste memoras, ke povis instrui nur 200 vortojn – tia estis tiam mia vortprovizo. Mi restigis al ili mian poŝtadreson kaj veturis hejmen. Verŝajne la adreso vagis en la milittendaro kaj trafis manojn de iuj soldatoj. Rezulte post kelkaj monatoj mi ricevis de iu soldato leteron, kiu komenciĝis per frazo “saluton kara junulino Fima”. La afero estas en tio, ke mia germandevena familinomo ne montras sekson. Ankaŭ la karesnomo Jeĉjo en la rusa estas Fima, uzata de viroj kaj virinoj.

Do mi iom korespondis, portis fiere la verdan steleton, sed la lingvon posedis malbone. Mi memoras, ke iam venis al esperantista klubo kaj la unua demanda frazo en Esperanto timigis min.

Aktiva esperantisto mi iĝis nur post fino de la universitato, kiam eklaboris en uzino en la apudmoskva urbo Kolomno. Mi memoras, ke unuan vesperon, kiam mi venis en komunloĝejon de la uzino, mi rimarkis ĉe la lito de unu el la kunloĝantoj lernolibron de Esperanto. Mi tuj vekis lin kaj pridemandis. Klariĝis, ke li kun kelkaj aliaj inĝenieroj decidis lerni la lingvon. La kunloĝanto nomiĝis Ivan Davidkin, li estis elektronikisto, tre edukita homo. Kiam ili eksciis, ke mi korespondas per Esperanto, ili enmanigis al mi la lernolibron kaj petis instrui al ili. Baldaŭ ili veturigis min al moskva Esperanto-klubo. La unua esperantistio, kiun mi renkontis tie, estis artisto Nikolaj Rytjkov, martiro de Esperanto, kiu 18 jarojn pasigis en koncentrejoj, kien trafis en 1937, kiam estis komsomolestro de teatra instituto.

En la sekva 1962-a jaro mi kun la novbakitaj esperantistoj decidis organizi Esperanto-kursojn en la urbo. Ni ricevis permeson de la uzina partia komitato eldoni afiŝon pri Esperanto kaj atendis ĝian aperon el presejo. Oni longe nenion diris al ni pri ĝi, sed hazarde ni eksciis, ke ĝi delonge kuŝas en la urba biblioteko, sed la urba partikomitato decidis ne permesi al ni propagandon de Esperanto. Tial ni venis al la biblioteko kaj mensogis, ke oni sendis nin preni la afiŝojn. Samvespere ni dispendigis ĉiujn afiŝojn en la plej vizitindaj lokoj de la urbo kaj komencis prepariĝi al la prelego, kies loko kaj tempo estis anoncitaj en la afiŝoj. En tiu tempo mi ankoraŭ ne povis paroli Esperante, sed multe legis Esperantajn gazetojn. Ĉion, kion mi povis elsuĉi el la gazetoj pri la lingvo kaj movado, mi naive rakontis dum la prelego. Krome mi invitis el Moskvo la artiston Nikolaj Rytjkov, kiu bele kontribuis per deklamado. La aranĝo daŭris 5 horojn(!) kaj neniu el la 500(!) aŭskultantoj forlasis la halon. Mi ankaǔ memoras, ke instruistino de la angla lingvo de unu el la lernejoj venis kun la tuta klaso.

Sekvamatene komenciĝis registrado de kursanoj. Kiam la nombro de la dezirantoj atingis… 300, ni ĉesigis la registradon kaj decidis organizi 3 Esperanto-kursojn: la urban, en la uzino kaj en la lernejo. La uzinan decidis gvidi mi, en la lernejo Ivan Davidkin kaj al la urba ni invitis du moskvajn esperantistojn, al kiuj promesis pripagi kaj la vojon tien-reen kaj la instruadon. Ili unufoje veturis elektrotrajne dum 2 horoj, instruis, revenis… kaj rifuzis. Rezulte mi estis devigita ekinstrui ankaŭ en la urba kurso. Post kelkaj lecionoj komenciĝis neklarigeblaj eventoj. Ĉiuj kolektiĝas por vica leciono, sed la ejo (kutime ĝi estis legejo) estas fermita aŭ oni je iu preteksto diris, ke ne plu eblas disponigi ĝin al ni. La samo okazis en la uzino, kie ni kelkfoje ŝanĝis la ĉambretojn ĉe diversaj uzinaj laborejoj. Baldaŭ ni komprenis, ke tio estas “mano de KGB” (Komitato de ŝtata sekureco).

Pro la malfacilaĵoj ni ĉiufoje perdis po kelkaj kursanoj. Feliĉe baldaŭ komenciĝis varma aprilo kaj ni lokiĝis sur ŝtuparo de stadiono. Ankaŭ ĉi tie tuj aperis obstakloj (komenciĝis tre laŭta, surdiga muziko), sed post kelkaj lecionoj la surdiganto verŝajne laciĝis kaj ĉesis malhelpi.

Por gvidi la kursojn mi uzis konatan bonegan lernolibron “Praktika kurso de Esperanto por angle parolantaj landoj”. Fine de la kurso mi jam scipovis paroli Esperante, ankaŭ la plej bonaj el la kursanoj. Kaj preskaŭ tuj post la kurso mi veturigis 7 kursanojn al la 4-a Balta Esperanto-tendaro, kiu okazis en la urbeto Cesis (Latvio). Tiel komenciĝis mia aktiva Esperanto-agado. Tio estis la jaro 1962.

Poste en Kolomno aperis aktiva junulara esperantista grupo, mi komencis verki kaj traduki al Esperanto kantojn, partoprenis kreon de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) – estis unua gvidanto de ĝia kultura fako. En la 1974-a mi revenis al mia naskiĝurbo Jalto kaj fondis tie junularan esperantistan grupon “Tero”(kurtigo de “Turista Esperanto-Rondo”) ĉe jalta klubo de montgrimpantoj, kiu poste fariĝis urba Esperanto-klubo “Tero”. Sekvajare ni festos 30-jariĝon de la klubo.

Dum 44 jaroj de la aktiva agado Esperanto fakte estis por mi vivmaniero. Dank' al ĝi mi estis inter la unuaj petveturantoj, fariĝis turisto, tradukanto kaj aǔtoro de Esperantaj kantoj, organizanto de la internacia kanta Eesperanto-festivalo, Esperanto-ĵurnalisto kaj lastatempe esploranto pri agado de Esperanto-pioniroj (rezulte en la centro de la urbo aperis du memortabuloj omaĝe al famaj Esperanto-pioniroj).

                                                                      “Komencanto”, 2006 № 4, paĝoj 3-4

 

Velura sezono

La unua festivalo okazis en la jaro 1979, en arbaro apud Jalto. Mi memoras, ke inter la partoprenantoj estis kantistoj Andreo Peĉonkin el Krasnojarsko, Leonid Borisov el Kolomno kaj A. Ŝilo, kiu prezentis teatraĵeton “Juĝproceso”. Sekvaj du festivaloj okazis ankaŭ enarbare, sed ĉe Foros.

En 1981 la junulara Esperanto-grupo “Tero” (Turista E-Rondo) fariĝis la urba Esperanto-klubo “Tero” kaj ekde tiu tempo aperis ebleco organizi la festivalon oficiale, enurbe sub la nomo “Internacia semajno de amikeco”.

La festivalo estis unu el la plej popularaj Esperantaj aranĝoj en la eksa Sovetunio. Ĝin partoprenis esperantistoj el multaj respublikoj (plej multe el Ukrainio, Rusio, Litovio, Kartvelio), inter kiuj estis muzikistoj, artistoj kaj ŝatantoj de Esperantaj kantoj. En la 1982-a jaro dum “Velura Sezono-4” cento da esperantistoj grimpis al ebenaĵplato Beŝ-Tekne, kie en la kaverno “Tatjana” aŭskultis Baĥ-koncerton. Speciale por tio ni motorcikle liveris tien orgenon. Unuafoje en la historio de Krimeo okazis tia aranĝo, informoj pri ĝi aperis en tutlandaj ĵurnaloj (sed sen vorto “Esperanto”).

Multaj Esperanto-artistoj fariĝis laŭreatoj de la festivaloj: Leningrada Esperanto-teatro (A.Iovlev, G.Rudenko, O.Popkov, N.Lavrov), reĝisoro de Kieva pupteatro Sergeo Jefremov, Ĵomart Amzeev, Vladimir Soroka, Mikaelo Bronŝtejn, Anatolij Radajev, Mikaelo Povorin, Marina Korotj, Natali Berce, Leonid Borisov, V.Fortuŝnij, Dajva Medzeviĉute, Tim Sobakin (V.Ivanov), kaj multaj aliaj.

Multaj muzikistoj interkonatiĝis dum la festivaloj, kelkaj eĉ transloĝiĝis al Jalto kaj ĉe la Esperanto-klubo aperis bonega esperantista ensemblo gvidata de Vladimir Soroka. En la 1986-a jaro ĉe la klubo aperis la unua urba barda klubo “Tero”, unusola en la lando barda klubo, kie aŭtoraj kantoj sonis en diversaj lingvoj.

“Velura Sezono-9” estis la lasta, la festivalo renaskiĝis nur post 16 jaroj. Sed ĝi havas jam alian vizaĝon. Ĝia ĉefa celo iĝis propagando de Esperanto por loĝantoj de Jalto kaj ties multenombraj turistoj, ĉar aperis multaj novaj eblecoj. La koncertoj okazas en la granda halo de la urba kulturcentro kaj sur la ĉefa placo, pri kiuj surstrate anoncas grandaj afiŝoj. Krome okazas improvizaj koncertoj sur la kajo cele allogi homojn al la koncertoj en la halo. Dum la koncertoj ni disdonas flugfoliojn. Dum la festivaloj nepre okazas gazetaraj konferencoj. Jam dufoje la festivalon partoprenis JoMo (Jean Marc Leclerc, Francio), pasintjare - pioniro de la Esperanta rokmuziko Kim Henriksen.

                                                                                                “Komencanto”, 2006 № 4, paĝo 4 

 

 

Jefim Zajdman

Legendo pri Kniŝ

 

Enkonduko

— Ĉu vi ŝatas verkojn de Jack London? - demandis min iam amiko.

— Tre! - respondis mi tuj.

— Ankaŭ mi - diris mia konato,- tamen...

— Kio "tamen" ?- ekkris mi.

— ...Tamen malnoviĝis li iom, necesas lin redakti kaj modernigi. Jen mi tralegos al Vi.

Antaŭnelonge en Odeso ĉe la varma suda bordo loĝis Boĉjo Kniŝ. Boĉjo estis komprenema knabo, sana kaj forta. Krom tio li lernis en mezlernejo. Unu knabo en lia korto havis motorbiciklon. De tempo al tempo li permesis al la amikoj preni ĝin. Ankaŭ Kniŝ unufoje petis ĝin por veturadi tra la korto, sed tiu rifuzis doni. La korta knabaro same estis kontraŭ.

— For lin! - ekkriis la pli aĝaj knaboj. — Prenu tiun ĉi knabeton kaj enlitigu lin. Tro junas li ankoraŭ por motorbiciklo.

Kniŝ ne ektimis. Li trankvile atendis ĝis (tiu tempo, kiam) ĉiuj eksilentos.

— Mi baldaŭ havos mian propran motorbiciklon, eĉ motorciklon, - trankvile diris li, - kaj ĉiuj en la korto havos eblecon ĝissate veturadi.

— Ekde kiu tempo beboj komencis instrui nin, virojn, vivi? - laŭtege demandis komsomolano Buldiga, kiu tiuvespere, kiel kutime, kartludis enkorte. Kniŝ eksaltis.

— Aŭskultu min, Vi, viroj- ekkriis li,- Neniam mi parolos kun iu el Vi, neniam. Nur post kiam Vi venos al mi kaj diros: "Parolu, Kniŝ, ni volas, ke Vi parolu”.

Per rido kaj mokoj akompanis la knabaro lin, kiam li iris hejmen. Sed li kunpremis la dentojn kaj silente foriris, rigardante nek dekstren, nek maldekstren.

Sekvatage li direktis sin ien en la urbo. Tiuj, kiuj vidis lin, rimarkis, ke li kunprenis aron da malnovaj ĵurnaloj kaj ujon por rubo. Kaj multe oni parolis kaj multe ridis ĉi-rilate. Ankoraŭ neniam okazis, ke kontraŭ aro da paperaĉoj kaj rubo oni povus aĉeti motorbiciklon, des pli motorciklon. La pli aĝaj knaboj nur balancis perkape kaj silentis, kaj malpliaĝuloj rigardis lin kompate. "Li baldaŭ revenos", - parolis ili.

— Iru li. Estu tio bona leciono por li - parolis la pli aĝaj, - li revenos baldaŭ silenta kaj obeema, kaj vortoj liaj estos humilaj. Jes, ĝi estis stulta ideo. Sed pasis tago, kaj dua, kaj tria, ĉiuj jam komencis forgesi pri la incidento, kiam je kvara tago li alveturis motorcikle. Kaj iom poste oni alveturigis por li magnetofonon kaj gitaron.

En la korto oni komencis paroleti pri ŝtelado. Komsomolano Buldiga ekde tiam ne tiom kartludis vespere, kiom kaŝobservis la knabeton, sed vane.

— Oni kulpigos Vin je ŝtelado,- minace diris unutage la posedanto de motor-biciklo.

— Kiu povas kulpigi min je ŝtelado, - trankvile respondis Kniŝ, - Vi simple envias min. La konkuranto foriris honte kaj eĉ la etuloj ridis al lia dorso. Sed iutage, kiam Kniŝ alveturis per la motorciklo en moderna sporta vesto, la pacienco finiĝis. Oni invitis lin al la plej bona loko - al la tablo sub la arbo, kie kutime la plej gravaj homoj sidadis, kartludis kaj drinketis "je triopo".

— Vi devas klarigi al ni ĉion, ho Kniŝ. Diru, kiel Vi ricevas ĉiujn tiujn bonegajn aĵojn. Ĉu ne per ŝtelado? - demandis onklo Ivaĉjo, kiu okaze de la tiom grava afero estis preskaŭ malebria. Kniŝ levis supren la okulojn kaj ekridetis.

— Ho ne, onklo Ivaĉjo! Ŝtelado ne estas inda afero por lernanto. Mi nur elpensis metodon, kiel facile gajni per la loterio. Ĝi estas lertaĵo, sed ne ŝtelo. Ekestis longa silento.

— Kaj ĉu Vi... Vi rakontos al ni, ho, Kniŝ?- demandis fine onklo Ivaĉjo per tremanta voĉo.

— Jes, mi rakontos. Estas tre simple. Vi prenas pasintjarajn ĵurnalojn kun rezultoj de la loterio kaj dispendigas ilin en tago, kiam aperas rezultoj de la nova loterio, sur dommuroj en necentraj stratoj. Apude starigu ujojn por rubaĵo. Kutime homoj ne rigardas daton de la ĵurnalo, kontrolas siajn biletojn kaj, vidinte ke ne gajnis, forĵetas ilin en la rubaĵujon. Vespere mi ĉirkaŭiras la "kaptilojn", kolektas la forĵetitajn biletojn kaj kontrolas ilin kun helpo de la vera ĵurnalo. Estas tre simple.

Kaj onklo Ivaĉjo ekkriis: - “Ho!”

Kaj komsomolano Buldiga diris: - “Ha”! Kaj ĉiu diris siamaniere, sed ĉiuj komprenis.

Tiel finiĝas legendo pri Kniŝ, kiu vivis en Odeso ĉe la varma suda maro. Kaj ĉar Kniŝ agis per lertaĵo, sed ne ŝtelo, li iĝis la plej estimata persono en la korto.

***

Nu kiel?- demandis min la konato, fininte legi,- ne estu tro severa, ĝi estas mia unua traduko. Nun mi plimodernigas romanon "Anna Karenina" - estos grandioze!

                                                                            “Komencanto”, 2006 № 4, paĝo 5