Mia vojaĝo al Moskvo kaj partopreno en la 9-a Moskva Lingvofestivalo

Urboj: 

La vivo lastatempe riĉis por mi je impresoj kaj mi nur nun povas priskribi ilin, jam post la ioma digestado. Eble mi komencu de tio, ke dum la Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg mi akiris novajn E-amikojn. Tio estis tre simpatiaj gejunuloj, lernantoj de Irina Gonĉarova, kiuj venis el Moskvo kune kun ŝi por partopreni la lingvotrejnadon: Mildina (Natalija Laziĉ), Norden (Aleksandr Lebedev) kaj Karter  (Aleksandr Basov). Kaj post unu monato, decembre, ili faras tute neatenditan surprizon al mi, invitantemin  al la evento, kiun mi neniam partoprenis antaŭe, kvankam certe multon legis pri ĝi kaj aŭdis. Kia belega preteksto por denove renkontiĝi kun la amikoj!

Post la plena de la aventuroj vojaĝo, mi fine revidiĝis kun miaj moskvanoj, pasigis kun ili tri feliĉajn tagojn kaj unu el ili en la Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato, kie la 7-n de decembro E-asocio MASI organizis jam la 9-n Lingvofestivalon. Kion mi povas diri? Ĉio elokvente atestis, ke MLF estas grandioza projekto, havanta grandegan sukceson! Ĝia skalo vere impresas: pli ol mil partoprenintoj, 73 prezentitaj lingvoj, 18 lingvaj prelegoj kaj multaj aliaj programeroj. Kaj certe mi vidis , ke tio estas la evento neordinara, rimarkinda, dum kiu pluraj lingvoj, brilante per diversaj farboj, kunmetiĝs en riĉan majolikon kaj belegan vivan ornamenton. Tre allogaj lingvoprezentaĵoj vokis la scivolemon kaj intereson de lingvemuloj kaj ŝajne nemalofte bruligis ĉe ili fajron de studado kaj deziron studi iun novan por ili lingvon. Bedaŭrinde mi ne sukcesis ĉeesti multajn prezentadojn, nur kelkajn, sed eĉ tio, kion mi sukcesis partopreni: de la runa malnovgermana (prezentaĵo de Igorj Mokin), de la pola (prezentaĵo de Artjom Petrov)  kaj lingvokoncerton de Maria Konoŝenko – ĉiuj ili tre impresis min. Precipe ĉarmis Maria, trovinte tute novan, originalan formon por  rakonti dum 40 minutoj pri kelkaj lingvoj (la kalmuka, kpela, islanda kaj portugala) pere de la kantoj en tiuj lingvoj.

Multe da tempo mi, kompreneble, pasigis en la Esperanto – gastejo, kie en diversaj lingvoblokoj kvarfoje dum la tago estis prezentita nia kara Esperanto kaj ĉiufoje tion faris diversaj personoj. Tri el tiuj kvar prezentaĵoj (de Aleksandr Blinov, de Garik Kokolija, de Julia Samsonova) mi tamen ĉeestis, ili estis diversaj, sed ĉiuj interesaj. Min ĝojigis, ke dum tiuj prezentadoj en la gastejo multis aktivaj kaj scivolemaj aŭskultintoj.

Ni ofte parolas pri la ponto-rolo de Esperanto. Mi vidis, ke en tiu ĉi projekto ĝi reale plenumas tiun rolon, kunligante inter si multajn reprezentantojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj, ja esperantistoj estas kaj iniciantoj de la projekto kaj la organizantoj de tiu grandega kaj festa aranĝo. Kaj Mirina estas mirinda reĝisoro de ĉio ĉi, kun la absolute ĝusta percepto, kiel fari, ke la evento estu alloga kaj utila por multaj. Vere, ĉi tie eblas malkovri multan novan kaj interesan por si! Mi ŝatus sincere danki Irina kaj la tutan teamon de la organizantoj pro tiu ĉi kolosa laboro! Kiom da talentaj gejunuloj! Kaj mem Irina estas persono kun la grandega krea energio, kiu altiras al si aliajn talentojn, tial ŝi kapablas organizi tiun rimarkindan festivalon kaj engaĝi en ĝin la E- amikojn, kolegojn kaj kune kun ili povas poste direktiĝi en la flankon de la disvastigo de la projekto.

Apartaj momentoj de la festivala programo estas la solena malfermo kaj la fermo en la granda universitata halo. Apenaŭ transdoneblas per la vortoj tiu entuziasmo, tiu ardo de emocioj, kiuj regas en la fino, dum la finala koncerto kaj postfestivala festeneto de la organizantoj, kiam homoj, plen-plenaj de pozitivaj sentoj diris multe da belaj tostoj kaj varmaj vortoj, kantis akompane de la gitaro kaj eĉ senakompane. Vidante kiel la homoj ĝojas al la komuna sukcesa rezulto, ankaŭ mia koro ĝojis.

Mi tre dankas al miaj amikoj – MASIanoj, kiuj min invitis kaj donacis tiun eblecon dividi kun ili tiun ĉi feston. Mi deziras al Irina kaj ĉiuj ili ne halti ĉe la jam atingita, ĉiam elpensi ion novan, disvastigi la projekton, sekvontjare brile okazigi la 10-n, jubilean lingvofestivalon, eĉ pli sukcesan kaj ricevi pli da plezuro de tiu kunlaboro!

                                                               Verkita por “REGo” de Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte