Aldoni novan komenton

Esperanto-karavano el Koreio en Jekaterinburg

Urboj: 

La 13-14-n de julio 2016  Jekaterinburgon vizitis karavano de koreaj esperantistoj. La 10-homa grupo traveturis Rusion dumvoje el Seulo al Slovakio, kie okazos la 101 -a Universala Kongreso de Esperanto. Post Irkutsk kaj Novosibirsk,  Jekaterinburg estis la tria rusia urbo, kie la karavano faris la halton por pli proksime konatiĝi kun la urbo kaj renkontiĝi kun lokaj esperantistoj.

La grupo konsistis el kelkaj mezaĝaj kaj iom pli aĝaj esperantistoj, inter kiuj estis du geedzaj paroj, unu studentino kaj unu lernejano – komencanto, kiu vojaĝas kun la patrino-esperantistino. Gvidis la grupon Esperanto-veterano d-ro SO Gilsu, kies personeco profunde impresis la jekaterinburganojn. Li  naskiĝis en 1944, esperantistiĝis en 1966, do estas esperantisto jam  kun 50-jara Esperanto-aĝo, konsiliano de Korea Esperanto-Asocio, ankaŭ multjara (1989 -1995) estrarano de UEA  kaj profesoro pri ekonomiko ĉe la universitato Sokyong en Seulo. SO Gilsu partoprenis en 16 UK-oj, 3 IJK-oj, vojaĝis per Esperanto en 75 landoj, prelegis  dum la Kongresaj Universitatoj en Varna (1978), Brazilio (1981) , Budapeŝto (!983), Varsovio (1987), Kubo (1990), Seulo (1994); estas aŭtoro de kelkaj lernolibroj de Esperanto por koreanoj, esperantigis la infanlibron de Shel Silverstejn “La sindonema arbo”.  Dum multaj jaroj li ne nur revas pri la reunuiĝo de Korea Duoninsulo, sed ankaŭ aktive kontribuas por la realigo de sia revo. Tiel, ankaŭ dum ĉi-jara UK  en Nitra li gvidos internacian konferencon por la unuiĝo de Korea Duoninsulo.

 Jekaterinburganoj organizis por la koreaj samideanoj tre interesan restadon en la urbo. Dum du tagoj lerte ĉiĉeronis Esperante por la karavananoj nia esperantistino Lena Ĥusanova, kiu proponis  al ili riĉan ekskursprogramon en la urbo  kaj ankaŭ eksterurbe. En la tago de la alveno niaj gastoj, sen ripozi en la hotelo, tuj decidis veturi al la limo de Eŭropo-Azio, poste  ili ankoraŭ sukcesis iom ekskursi en la urbocentro, kaj je la 19-a  vespere okazis la  interkona vespero de jekaterinburgaj kaj koreaj esperantistoj, kiam ni kune vespermanĝis en la kafejo, laŭvice  prezentis nin.  SO Gilsu rakontis pri la celoj de la karavano, enmanigis al ni ĉiuj belajn insignojn kun la emblemo de la jam sekvajara 102-a UK  en Seulo, Esperantajn bildkartojn kaj belan prospekton pri Seulo. Ni reciproke donacis al la gastoj memoraĵojn pri Uralo kaj nia urbo. Post la dumtrihora internacia interkona vespermanĝo ni ĉiuj kune fotiĝis, promenis en la urbocentro, spektis mirindan koloran “dancadon “ de fontanoj akompane de  bela muziko kaj disiris jam tre malfrue.  Dum la dua tago la tuta grupo kune kun Lena vojaĝis per buso en la apudan urbeton Berjozovsk kaj havis tie interesan ekskurson al ora minejo. Estas agrable, ke niaj koreaj geamikoj restis kontentaj pri ĉiuj organizitaj por ili  ekskursoj kaj esprimis grandan dankon al  Lena. Vespere de la dua tago ni kune vizitis la koncerton de klasika muziko, kiu okazis sur la somera scenejo de la urba parko en tiel nomata Literatura kvartalo. Poste ni denove kune sidis kaj vespermanĝis en la alia, jam russtila kafejo “Kuznja”, tre vigle kaj jam amike komunikiĝante, interŝanĝante  vizitkartojn  kaj retadresojn.  Post la deka horo vespere ni devis adiaŭi niajn  gastojn el Koreio,  ĉar restis nur unu horo por ke ili prenu la valizojn en la apudstacidoma hotelo kaj atingu sian trajnon, forveturontan ĝis Moskvo.  Vere nerimarkite kaj rapide pasis tiuj du bonegaj tagoj!  Koran dankon por la vizito al la koreaj geamikoj kaj sukcesan vojaĝon al la 101-a UK en Slovakio!  Mi sincere dankas ankaŭ miajn samurbanojn, kiuj aktive partoprenis la internacian renkontiĝon, apartan dankon al la familio de Ĥusanov.  Estis granda ĝojo por ni ĉiuj,  ke al la renkontiĝo povis aliĝi ankaŭ Arina Osipova, kiu bonŝance por kelkaj  tagoj  venis ferii al Jekaterinburg el Moskvo!

Raja Kudrjavceva.