Aldoni novan komenton

Decembra poezia marŝo en Volgogrado

Volgograda klubo '' Espero'' kun plezuro subtenis la projekton de REU “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”.  Unue ni okazigis la voĉlegadon de Esperantaj poemoj dum nia komuna vizito de la unika privata “Muzeo de muzikiloj”, ekskurson en kiu ni mendis pli frue. Kaj post la ekskurso oni permesis al nia grupeto iom informi la ĉeestantan neesperantistan publikon pri nia lingvo kaj ĝia kreinto kaj deklami poeziaĵojn en Esperanto. Ni estis kvarope kaj havis insignojn sur la brusto. Ludmila Bikova emocie tralegis la faman verson de Zamenhof  ''Ho, mia kor' ''. Poste Spicina Valentina prezentis verson de Julio Baghy ''Estas mi esperantisto''. Aŭskultis nin 9 homoj.
          Nia dua prezentado de la lingvo kaj du poemoj en Esperanto estis voĉlegitaj ĝuste la 15-an de decembro en  mezlernejo, kie sur la tabulo ni pendigis la portreton de Zamenhof. Nin aŭskultis 16 veteranoj de pedagogia laboro, kaj membroj de la ĥoro '' Melodio''. Nun la verson ''Ho, mia kor' '' legis Vtorova Tatjana kaj la poemon de J. Baghy '' Estas mi esperantisto'' denove V. Spicina. Poste ni duope kantis Esperante ''Fluas river' Volgo''. Oni kun intereso aŭskultis nin kaj faris demandojn. Nian “poezian marŝon” ni daŭrigis ankaŭ dum nia Esperanto - klubkunveno. Sep el naŭ ĝiaj partoprenantoj bone, vigle deklamis versojn en Esperanto pri diversaj temoj. Plezurigis nin la plej juna membro de la klubo Daniil Aleksandrov (14-jara). Li mem tradukis versaĵon de Valerij Brjusov kaj bone voĉlegis ĝin.

         Mi opinias, ke proektoj, similaj al la ''Decembra poezia marŝo de esperantistoj'' kaj ''Libroj, kiujn ni legas'' estas utilaj kaj interesaj por multaj.

Valentina Spicina (Volgogrado)