Aldoni novan komenton

10 demandoj al Aleksandr Lebedev

Personoj: 

Dum la 30-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (17. julio 2019, Tiĥvino, Leningrada provinco) Aleksandr Lebedev estis elektita nova Prezidanto de REU. Malgraŭ sia juna aĝo Aleksandr posedas jam spertojn de estrarano, sed nun li devas alfronti faskon da problemoj kaj seriozaj taskoj kiel gvidanto de la Estrara teamo kaj atingi la nivelon de multe pli granda respondeco antaŭ la membraro de REU. Ĉiuj amikoj, membroj de REU deziras al la novelektita gvidanto de REU sufiĉan energion por la dujara oficperiodo, novajn ideojn, multajn sukcesojn en ĉiuj iniciatoj kaj fruktodonan agadon. Aleksandr afable respondis al niaj demandoj, kaj vi povas informiĝi nun pri pluraj liaj opinioj, vidpunktoj, ideoj, ligitaj kun la landa esperantista movado.                                                                                                                                                                                                                         Vladimir Opletajev

1) Kial kaj kiel vi esperantistiĝis? Homoj venas al Esperanto pro plej diversaj ideoj, sed kio estas por vi Esperanto? Kio estas vi? Kio estas viaj hobioj? Ĉu viaj profesiaj spertoj helpas vin realigi projektojn ankaŭ en la esperantista komunumo?

Mi eksciis pri Esperanto en la aĝo de mezlernejano. Dum lastaj jaroj de la studado en mezlernejo kaj poste dum la institutaj jaroj mi faris almenaŭ du provojn aŭtodidakte lerni la lingvon. Bedaŭrinde, ambaŭ ili estingiĝis, mi preterlasis do la ŝancon veni en Esperantujon multe pli frue ol tio efektive okazis en mia vivo.

Iom pli ol jaron post la finstudo en la instituto mi denove eklernis Esperanton. Kelkajn monatojn tio estis memstara lernado, kaj en la jaro 2013 mi konatiĝis kun Irina Gonĉarova kaj finis ŝian Esperanto-kurson «FaRo». Tiun ĉi momenton mi konsideras mia esperantistiĝo — do, la jaro 2013.

Ĉar mia unua konatiĝo kun Esperanto estis tre antaŭlonge, mi ne tute klare memoras la unuajn motivojn. Ŝajnas, ke allogis la ideo de justa komunikilo inter diverslingvuloj. Al tio certe aldoniĝis kaj simpla intereso, kaj malbonaj rilatoj kun la devige studata en lernejo angla.

Nun Esperanto estas por mi unuavice la komunumo kaj aranĝoj. Tamen, ankaŭ la ideo de la justa komunikilo daŭre gravas.

Mi estas programisto, loĝanta nun apud Moskvo. La konstanta hobio en la senco «kion mi faras ekster la laboro» estas Esperanto. Aliaj ŝatokupoj ŝanĝiĝadis dum tempo. Iam mi aktive rulsketis, foje partoprenis turismajn piedmarŝojn, lastajn jarojn mi gitarludas.

La profesian sperton mi uzas nun por subtenado kaj refarado de la REU-paĝaro, pri sukceso de tio dume fruas juĝi, la laboro daŭras.

2) La pasintan Estraran oficperiodon de REU vi pasigis kiel estrarano. Kiujn spertojn vi akiris ne nur pri la gvidado de la tutlanda organizaĵo sed ankaŭ pri rutinaj burokrataj aferoj kaj taskoj ĉiutage plenumendaj, tio estas tiuj taskoj, kiujn ordinaraj membroj eĉ ne imagas al si?

Pri gvidado mi ne ricevis spertojn. Pri rutinaj burokrataj aferoj — jes, estas taskoj kolekti kotizojn, noti enspezojn, fari raportojn pri tio. Sufiĉe enuaj aferoj, kiujn tamen iu devas fari.

3) Kiel estrarano vi faris multon utilan kaj necesan en la preparperiodo por okazigi la 30-an Konferencon de REU. La Statuto de REU difinas la Konfrencon ĝia supera gvidorgano. Kiel vi povas taksi la rezultojn de la lasta Konferenco kaj ĝiajn decidojn?

Plejparte la decidoj estis antaŭvidataj. Surprizis min nur mia neatendita elektiĝo. Estis prezentitaj raportoj de la Estraro kaj Kontrol-revizia Komisiono, ne perfektaj, sed multe pli taŭgaj ol tiuj por la antaŭa Konferenco. Sed la kvanto de delegitoj de la Konferenco malpliiĝis kompare kun la antaŭa fojo. Aparte afliktas nepartopreno de membroj, kiuj venis al TEMoj el malproksimaj lokoj, sed anstataŭ uzi ŝancon partopreni la Konferencon, havis aliajn preferojn.

4) Unu el la gravaj mankoj de pluraj antaŭaj Estraroj estis ilia enfermiteco, nesufiĉo de informado pri laborplanoj, agaddirektoj, ĝustatempaj raportoj kaj tiel plu. La lasta Estrara kolektivo rimarkeble pozitive ŝanĝis la bildon, sed multaj problemoj ankoraŭ restas. Kiujn ideojn vi havas pri ĉi tiu temo?

Dume mi havas ideon daŭrigi la raportadon, kiun pli-malpli faris la lasta Estraro, kaj provi aldoni al tio verkon de koncizaj laborplanoj.

5) Kiun koncepton vi posedas nun pri REU? Kio estas ĝi laŭ via opinio? Kritikantoj de REU persiste asertas, ke kvazaŭ la rolo de la tutlanda organizaĵo ĉiam pli ŝrumpus, dum faktoj realaj atestas ofte aliajn tendencojn. Evidente la malsamajn opiniojn kaŭzas malsamaj konceptoj pri REU kiel tutrusia socia unuiĝo de esperantistoj.

Por mi REU estas grava simbola atestilo de unueco de la rusia esperantistaro, sen kiu ĝi estus dispecigita je neligitaj homoj kaj kluboj, sendepende de amikecaj rilatoj inter tiuj.

El ne simbolaj, sed praktikaj rezultoj de la agado de REU la plej sukcesaj estas regula okazigo de la landa aranĝo RET (Rusiaj Esperanto-tagoj) kaj produktado de la landaj revuoj «Bulteno de REU» (kiu, eble, ekhavos novan titolon) kaj «Cerbe kaj kore».

6) Iuj movadaj aktivuloj, spertaj esperantistoj rifuzas aliĝi al REU sub formala preteksto ne konsenti kun ĝiaj oficialaj statutaj celoj. Ĉu vere la agadceloj de REU estingas la elanon de ĝiaj individuaj kaj kolektivaj membroj, limigas aktivadon de esperantistoj kaj baras vojojn al ilia persona evoluo?

Mi ĵus relegis la statutajn artikolojn pri la celoj kaj taskoj kaj trovis en ili nenion kontraŭan al ajna averaĝa esperantisto nek des pli al movade aktiva homo.

7) Vi partoprenas multajn esperantistajn regionajn renkontiĝojn kaj aranĝojn en Rusio, kaj ne el fremdaj buŝoj vi estas bone informita pri la reala situacio de la regionaj movadoj en la lando. Kion vi opinias pri la tuta spektro de atingoj kaj ankaŭ de problemoj, kiujn alfrontas regionaj movadaj aktivuloj?

Se listigi Esperante aktivajn lokojn sur la mapo de Rusio kaj rememori, kio okazas en ĉiu el ili, rezultos ampleksa listo de atingoj. Jen de tie oni regule sendadas literaturajn kontribuojn al «Cerbe kaj kore», tie oni konstante elpaŝas por ekstera publiko, tie oni havas perfektan klubejon kaj modelan kluban vivon kun regulaj kunvenoj, tie oni generas multajn retajn projektojn, tie puŝadas ŝtonegon de unu granda projekto, en multaj lokoj oni faras kursojn... Fakte, regionaj movadoj ekzistas ĉie, kie estas regionaj aktivuloj, kiuj emas kaj scipovas gvidi. La ĉefa komuna problemo estas, ke tiaspecaj aktivuloj malmultas kaj ne junas. Kaj alispecaj sen ili ne formas regionajn esperantistajn komunumojn, eĉ se mem individue estas bonaj esperantistoj.

8) La realaj faktoj, ankaŭ statistikoj pri partoprenantoj de landaj esperantistaj programoj kaj aranĝoj aflikte konstatas kaj prognozas ĉiam pli kaj pli rimarkeblan maljuniĝadon de la esperantista movado en Rusio. Unuflanke temas pri ekzistanta larĝa tavolo de sperta Esperanto-parolantaro, sed aliflanke jam senteblas manko de gejunuloj en la komunumo. Kion la Estraro planas entrepreni por almenaŭ pli insiste atentigi pri la problemo, daŭrigante la spertojn de ĉi-rilata AMo-seminario-2018?

Normale «freŝajn fortojn» devas doni Esperanto-kursoj. Sed el tiuj, kiuj finis bazajn Esperantajn kursojn, daŭrigas evoluigon de siaj lingvokonoj  malmultaj. Plejparte oni komence restas je baza nivelo sen vera integriĝo en la komunumon kaj poste perdas ankaŭ tiun bazan nivelon. Esperanto kiel ajna lingvo postulas tempon kaj fortojn por ekposedi ĝin ĝis tiu grado, je kiu plia investado en la senco de lernado ne bezonatos, kaj oni povos diri «mi jam ne lernas, mi uzas». Tiu tempo por averaĝaj homoj estas monatoj, sed ne semajnoj. Ŝajnas, ke novuloj plejparte ne trairas ĉi tiun vojon kaj forfalas. Aŭ restas «eternaj komencantoj». Bedaŭrinde, mi ne scias, kiel venki tiun ĉi tendencon.

9) El la plenplena korbo de diversaj celoj, taskoj, urĝaj farendaĵoj la Estraro elektos por la nova dujara oficperiodo prioritatajn labordirektojn. Kiujn prioritatojn vi povas proponi al la Estraro respektive al la membraro de REU, memkompreneble donante atenton al la bazaj Statutaj celoj de la organizaĵo?

Necesos bone organizi RET-2020, subteni morale kaj informe organizon de aliaj aranĝoj. Indas iel engaĝi en la laboron homojn el ekster la Estraro kaj oficialaj postenoj, laŭ volontula modelo (sed kiel tion fari mi dume tute ne imagas).

10) Ruĝa limlinio por elektitaj ŝtatestroj kaj prezidentoj estas unuaj 100 tagoj post ilia enoficiĝo. Kiujn taskojn por la Estraro vi konsideras plej urĝe realigendaj ĝis la jarŝanĝo?

La plej proksimaj taskoj rilatas al ordigo kaj publikigo de la rezultoj de la Konferenco: la protokolo, decidoj, unua(j) protokolo(j), kio devas aperi en la sekva «Bulteno de REU». Kelkaj taskoj rekte sekvas el la decidoj de la Konferenco: aktualigi la liston de dumvivaj memboj, verki Regularon pri Esperantisto de la jaro, nomumi Esperantiston de la jaro 2019, verki laborplanojn. Necesos decidi pri aliĝkotizo por RET-2020 kaj malfermi registriĝon por ĝi. Krome, necesas provi fari planon de elspezoj por la sekva jaro kaj okulmezuri: ĉu la nunaj kotizoj sufiĉos por ilin kovri? En mia kampo indus fini la unuan etapon de refarado de la paĝaro.

Mi gratulas ĉiujn okaze de la Tago de Esperanto, deziras energion kaj kreemon, alvokas kontribui la regionan, landan, internacian agadon!