Rezultoj de la tutrusia Esperanto-projekto de REU “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”
Jen venis al la fino la anoncita tutrusia Esperanto-aktivaĵo “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”, kiun ni dediĉis al la Zamenhof-tago kaj al la Tago de la Esperanta libro. La projekto celis unuigi diversurbajn esperantistojn kaj aktivigi Esperanto-agadon en regionoj, popularigi Esperanto-poezion, instigi legi Esperantan literaturon.
Dum preskaŭ du semajnoj la projekton partoprenis 9 Esperanto-kluboj aŭ grupoj el diversaj rusiaj urboj kaj unu grupo de Esperanto-komencantoj el Francio:
1) Barnaula Esperanto-klubo “Oazo”(4 voĉlegitaj poemoj);
2)Novosibirska Esperanto-klubo (1 poemo);
3)Krasnojarska Esperanto-klubo “Kresko” (fragmento el 1 poemo);
4)Tiĥvina Esperanto-klubo (6 voĉlegitaj poemoj);
5)MASI-asocio (6 voĉlegitaj poemoj);
6) Volgograda Esperanto-klubo “Espero” (5 poemoj);
7)Esperanto-klubo “Renaskiĝo” el Niĵnij Tagilo (1 poemo);
8) Jekaterinburga Esperanto-klubo “Arĝenta Flamo” (5 poemoj);
9) Uljanovska Esperanto-klubo (6 poemoj);
10) Grupo de komencantaj esperantistoj el franca urbeto Querrien (3 poemoj);
Krom la kluboj, la aktivaĵon partoprenis ankaŭ esperantistoj – unuopuloj kaj familioj de esperantistoj el diversaj urboj:
1) Familio de I. Akimenko el Barnaŭlo (deklamis la patro Ikar Akimenko kaj lia filo Artur);
2) Familio de Timofej Vŝivcev el Miasso (deklamis la edzino Tatjana Vŝivceva kaj la filo Filipp);
3) Dilara Gadirova el Tobolsko;
4) Vladimir Opletajev el Surguto;
5)Tatjana Orjol el Volgogrado;
6) Oĉjo Ĉajka el Moskvo;
7) po unu komencanto el Moskvo (Roman) kaj el Odincovo (Polina).
La gvidantoj de la projekto ricevis entute pli ol 50 videojn, en kiuj estis filmitaj voĉlegitaj kaj deklamitaj poemoj. Ĉiuj ili estas afiŝitaj en la grupo de REU en Vk, kie eblas vidi ilin. Kelkaj kontribuintoj sendis ne filmojn, sed fotojn pri la voĉlegado kun la priskribo de la aranĝo, dum kiu tio okazis, kiel ekzemple moskvano Pjotr Fedosov. Esperanto-poeziaĵoj sonis dum tiuj 14 tagoj en bibliotekoj, en muzeoj, en lernejoj, eĉ en kafejo; dum la klubkunvenoj kaj kiel mi jam skribis – en la familioj de esperantistoj. Tial ĝuis Esperanto-poezion ne nur esperantistoj mem, sed ili montris la belecon de nia lingvo ankaŭ al neesperantista publiko, voĉlegante antaŭ ĝi diversloke. Plej ofte estis voĉlegitaj la poemoj: “Ho, mia kor’’ kaj “La vojo” de L. Zamenhof, “Nia lingvo” de Nikolao Ĥoĥlov, “Al nia lingvo” de Julio Baghy. Estas alia utila flanko de la projekto: ĝi iĝis la instiga forto por organizi iun aranĝon en kelkaj lokoj kaj kluboj, kiuj jam delonge ne kunvenis aŭ renkontiĝis malofte. Kaj ĝenerale en tiu ĉi projekto bone respeguliĝis la tuta stato de la Esperanto-agado en la regionoj, ja estas klare videble, kie ni havas preskaŭ dormantan esperantistaron. La gvidantoj de la projekto decidis premii 5 kontribuojn per Esperantaj libroj:
1) Volgogradan Esperanto-klubon “Espero” pro tio, ke ili uzis la eblecojn voĉlegi la Esperanto-poeziaĵojn en tri diversaj aranĝoj, du el kiuj estis organizitaj por ekstera publiko;
2) Tiĥvinan Esperanto-klubon pro la bona kaj kolektiva voĉlegado de Esperanto-poemoj;
3) Dilara Gadirova el Tobolsko pro la informado pri nia lingvo kaj popularigo de Esperanto-poezio inter neesperantistoj;
4) La familion de Vŝivcev el Miasso pro la familia aliro al la afero kaj konsiderante, ke Tatjana Vŝivceva deklamis la memverkitan originalan versaĵon, dediĉitan al tiu ĉi aktivaĵo;
5) Pro la originala ideo partopreni la projekton dum la skajpa interkomunikado la grupon :Raja Kudrjavceva el Jekaterinburgo kaj francaj esperantistoj-komencantoj el la franca urbeto Querrien.
Apartan libropremion ricevos Tatjana Orjol el Volgogrado pro sia bela deklamado kaj bonege aranĝita filmo pri tio.
La gvidgrupo de la projekto dankas ĉiujn esperantistojn, kiuj neindiferente rilatis al la proponita iniciato kaj aktive partoprenis la aktivaĵon!
Raja Kudrjavceva