Personoj:








La 25an de februaro 1904 naskiĝis Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarjov – rusa sovetia lingvisto, doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro, esploristo de dagestanaj lingvoj, esperantisto, esperantologo, vortaristo.
Dum la Granda Patrolanda milito en 1941 – 1946 Bokarjov kiel volontulo-marinfanteriano defendis Leningradon kontraŭ germanaj faŝistoj, estis vundita, honorita per la ordeno de la Ruĝa stelo (1944).
Eŭgeno Bokarjov esperantistiĝis en 1918, estis delegito de la 2a kaj 3a SEU-kongresoj, membro de la Centra komitato de SEU. Post 1956 li aktive partoprenis la restarigon kaj revigligon de la esperantista movado en Soveta Unio, estis vicprezidanto de MEM (Mondpaca Esperantista Movado, 1959 - 1963), membro de la Akademio de Esperanto (1963 – 1971), prezidanto de la Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj (1962 – 1971), kunredaktoro de la scienca revuo “La Monda Lingvo-Problemo, LMLP”. Laŭ iniciato de Bokarjov en la Instituto de lingvosciencoj fondiĝis kaj funkciis sekcio de interlingvistiko. En la 1950-1960aj jaroj profesoro Bokarjov estis centra figuro de la sovetia esperantista movado.
Sovetiaj esperantistoj, kiuj lernis Esperanton en la dua duono de la 20a jarcento, dankas al Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarjov pro la grandioza laboro, dediĉita al la preparado kaj eldonado de la Rusa-Esperanta (1966) kaj Esperanta-rusa (1974) vortaroj.
Pri Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarjov oni povas legi la rememorojn de la filinoj: Antonina Bokarjova “Sciencisto, esperantisto, patro: Eŭgeno Bokarjov” (Moskvo: eldonejo “Impeto" – 2010); Л. Е. Лопатина (Бокарёва). «Воспоминания о Евгении Алексеевиче Бокарёве».