
La reta aktivaĵo “Dek tagoj kun poezio en Esperanto”, dediĉita al Tutmonda Tago de poezio daŭris en la Ural - Siberia dissendolisto ekde la 21-a ĝis la 31-a de marto.
Vi scias, ke la 24-an de marto estis la tutlanda funebra tago kaj, kompreneble, ni funebris kune kun ĉiuj rusianoj. Sed en ĉiuj aliaj tagoj de la aktivaĵo vi povis legi en nia dissendolisto poeziaĵojn, afiŝitajn de iu el la listanoj. Laŭ mia opinio nia kunagado pasis sukcese, eĉ pli aktive ol en antaŭaj jaroj. Verdire, mi, kiel la iniciatinto de la projekto, estus jam ĝoja, se aperus po unu kontribuaĵo en ĉiu ĝia tago, sed venadis po 2,3 eĉ 4 mesaĝoj kun la poeziaj verkoj – kaj tio ne nur ĝojigis min, sed ankaŭ entuziasmigis: mi penis respondi al ĉiu kontribuinto, aldone sendi la poemojn kaj relegis maron da poeziaĵoj el mia hejma biblioteko... Mi esperas, ke: se ne ĝuis, almenaŭ ricevis do ion utilan de la tuta afero kaj ĝiaj partoprenantoj, kaj nur legantoj kaj observantoj de la dissendolisto.
Ĉi-jare ni sukcesis kolekti kune 20 poeziŝatantojn el 11 urboj de Rusio: el Jekaterinburgo – 6, el Niĵnij-Tagilo – 3, el Tjumeno – 2, el Volgogrado – 2 kaj po unu el sekvaj urboj: Miasso, Moskvo, Naro-Fominsko, Surguto, Tobolsko, Ufo kaj eĉ el Habarovska regiono! Entute dum la tagoj de la aktivaĵo aperis 37 laŭtemaj mesaĝoj kun 28 poeziaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj, kun meditoj kaj rezonoj pri poezio, kun laŭtemaj replikoj. Estis afiŝitaj 3 mesaĝoj kun 4 originalaj propraj verkoj de Valentin Melnikov (Moskvo), Tatjana Tereĥova (Ufo), Tatjana Vŝivceva ( Miasso); 15 – kun originale verkitaj poemoj de Esperanto-poetoj; 8 - kun tradukitaj en Esperanton verkoj de rusaj poetoj- klasikuloj kaj eĉ 1- kun la tradukita poemo de la nacia heroo de Kubo el la hispana en Esperanton, afiŝita de Lisandra Gonzalez, esperantistino, kiu nuntempe loĝas en Tjumeno, sed naskiĝis kaj loĝis antaŭe en Kubo.
Karaj geamikoj, por mi persone, tia via interesiĝo pri poezio kaj aktiva reeĥo al mia iniciato estas grandega ĝojo, ĉar mi la poezion tre ŝatas, avide legas, disvastigas kaj popularigas poeziajn verkojn! Mi kore dankas ĉiujn partoprenintojn de nia aktivaĵo!
Al mi plaĉas la vortoj de la franca verkisto kaj filozofo Voltero, kiu skribis pri la poezio tiel: “Poezio estas muziko de animo”. Kaj mi deziras al ni ĉiuj, ke poezio ne ĉesu soni en niaj animoj!
Bondezire,
Raja Kudrjavceva

















