
Zamenhof ofte uzis pseŭdonimojn. Unu el la kaŭzoj certe estis lia granda modesteco. Sed li havis ankaŭ aliajn, pli gravajn kaŭzojn. Staris antaŭ li potencoj, kiuj povis kaŭzi malfacilaĵojn kaj malhelpi, ĉu lin persone, ĉu la aferon, por kiu li volis batali, kaj ŝajnis al li saĝe, ne elpaŝi kun sia vera nomo. Dum la studentaj jaroj, havante cionismajn aspirojn, li devis kaŝi sian nomon antaŭ la registaro, ĉar ĉiu publika agado de studento elvokis suspekton. Kiam li estis esperantisto, aliaj danĝeroj leviĝis.
Kiujn pseŭdonimojn uzis do L. Zamenhof?
1) 1882-1884 – Hamzefon.
Per ĝi li subskribis la du ruslingvajn artikolojn, kiujn li verkis okaze de la pogromoj en Ukrainio kaj publikigis en la juda semajna gazeto “Razsvet” (Tagiĝo).
2) 1882 – 1891 – Hemza. Hemza devenas de Hamzefon. Ĝin Zamenhof uzis por subskribi poemojn. Per la pseŭdonimo Hemza estis subskribitaj 5 poemoj.
3)1887 – 1889 – D-ro Esperanto. Ĝi estas la plej grava el la pseŭdonimoj kaj la plej konata.
4) 1889 – Amiko. Per “Amiko” Zamenhof subskribis sian poemon “Al la Esperantisto”, presitan en la unua numero de la “Esperantisto”, por ke ne ĉiuj kontribuaĵoj en la unua numero aperu sub lia nomo.
5) 1889 – N.N. La subskribon ”N.N.” Zamenhof uzis en 1889 por la rusaj tradukoj de la Dua libro kaj Aldono al la Dua libro.
6) 1889 – Anna R. Tiel subskribis Zamenhof tradukon de la fabelo de Andersen “La virineto de l’ maro”, presita en “La Esperantisto” en 1889.
7) 1900 – Unuel. Unuel = Unu el la Esperantistoj. Tiu ĉi pseŭdonimo estis uzita por la traktaĵo “Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo internacia”.
8) 1901 – Homo sum. Per "Homo sum = Homo mi estas" Zamenhof subskribis sian rusan broŝuron “Hilelismo” (Projekto pri solvo de la hebrea demando).
9) 1906 – Homarano. Lia artikolo “Pri la homaranismo” havis la subskribon Homarano.
10) 1909 –D-ro X. Per ĉi tiu pseŭdonimo Zamenhof subskribis tri artikolojn pri la gramatiko de la jida lingvo.
Laŭ la libro “La kaŝita vivo de Zamenhof” (1978) de N.Z. Maimon, paĝoj 133 - 142