Hilda Dresen (1896-1981)

Antaŭ 130 jaroj la 11-an de majo 1896 naskiĝis Hilda Dresen (1896- 1981) – konata Esperanta poetino kaj tradukistino. Ŝi naskiĝis en Norda Estonio, arbaroriĉa regiono, kie ŝia patro laboris kiel forstisto, kaj elkreskinte inter la arboj kaj floroj de sia hejmloko, ŝi estis antaŭ ĉio amanto de la naturo kaj dum la tuta vivo restis sindonema al ĝi.
Hilda Dresen studis en knabina mezernejo en Tallinno, poste laboris ĉe la estona poŝto ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, komence kiel telegrafistino kaj poste kiel radio-telegrafistino. Ŝi esperantistiĝis en 1913, estinte tiam 17-jara, kaj pli poste oni nomis ŝin ofte “ patrino de la estonaj esperantistoj”. En Esperanto ŝi komencis labori poezie en 1922. Ŝiaj poemoj kaj tradukoj aperis en diversaj Esperanto-revuoj, interalie en “Literatura Mondo”. En la poemaro” Dudek poetoj” en 1934 aperis ŝiaj pluraj originalaj poemoj. En 1967 povis aperi ŝia sola plena originala poemaro "Norda naturo". 
Legu pli »

Du agrablaj gastinoj-esperantistinoj en Jekaterinburgo

Kuna foto post la koncerto de Andrej Korobejnikov sur la fono de muzoj en la filharmonio. De dekstre al maldekstren: Jelena Uspenskaja (Jekaterinburgo ), Julija Popova (Krasnojarsko), Andrej Korobejnikov (S-Peterburgo), Anastasija Zalogina, Vjaĉeslav Gusev kaj Raja Kudrjavceva (triopo el Jekaterinburgo)

Dum la festaj tagoj komence de tiu ĉi majo Jekatrinburgon vizitis du gastinoj-esperantistinoj: Julija Popova el la siberia urbo Krasnojarsko kaj Marija Lisandra Belova/Gonzalez el la najbara urbo Tjumeno.
Julija estas aktiva, energia kaj vojaĝema virino. Ŝi ŝatas turismi en allogaj naturaj lokoj de Siberio kaj ne nur, ofte vojaĝas al diversaj urboj, kiujn ŝi ankoraŭ ne vidis, esplorante ties vidindaĵojn kaj malkovrante ion novan por si. Por tri ripoztagoj de majo Julija ekplanis viziti kaj konatiĝi kun la urala ĉefurbo, veturis per trajno kun la halto en Novosibirsko, promenis tie tra la urbo 
Legu pli »

Urboj: 

Mia nova vizito al Jekaterinburgo

Lisandra dum la promenado en la urbocentro de Jekaterinburgo

Pasintjare post ricevi invitilon al la tago de la amikeco en Jekaterinburgo, mi estis tre kontenta, sed mi ne imagis ke la urbo estos tiom bela. Mi pasigis tie kvar tagojn kaj tio suĉifis nur por supraĵa konatiĝo kun la urbo. Mi revenis malĝoja, ĉar mi deziris promeni kaj daŭrigi la esploradon.
Antaŭ kelkaj monatoj mia amikino Rosa, kiu estas profesia dancistino kaj dancinstruistino, petis min akompani ŝin al konkurso pri tango, kiun partoprenos ŝi kaj ŝia lernantino. Kompreneble mi jesis, sed kiam ŝi pli poste diris, ke la aranĝo okazos en Jekaterinburgo, mi iĝis tre feliĉa kaj senpacience atendis tiun daton. Mi decidis veni unu tagon pli frue por renkontiĝi kun esperantistoj kaj iom promeni tra la urbo.
Legu pli »

La 17-an de aprilo en multaj landoj ŝatantoj de poezio festis Tagon de Hajko-poezio

Estas konate, ke origine hajko (aŭ hokkuo) estis nur nacia japana poemformo. Sed hajko-ĝenro delonge jam “trapaŝis” limojn de la lando de Leviĝanta suno, iĝis ege populara tutmonde kaj eĉ la Tago de hajko ricevis la statuson de la Internacia dato.

Japanaj poezi-majstroj alvokis: fiksrigardu al kutimaĵoj – kaj vi ekvidos ion neatenditan; fiksrigardu al malbela – kaj ekvidos ion belegan; fiksrigardu al partikloj – kaj vi vidos ion kompletan; fiksrigardu al malgranda - kaj vi vidos ion grandsignifan! Legu pli »

Tradicia vizito de orgena koncerto en la naskiĝtago de I. S. Bach

Ĉiujare kune kun printempo en Jekaterinburgon venas tradicia muzikfestivalo Bach-fest. En tiu ĉi marto ĝi okazis jam la 15-an fojon. Nia grupeto de jekaterinburgaj esperantistoj-muzikŝatantoj havas sian belan tradicion: viziti kune orgenan koncerton, kiu nepre pasas en la urba filharmonio en la naskiĝtago de la komponisto la 21-an de marto. Legu pli »

Urboj: 

Temas pri la 40-jariĝo de nia loka socia organizaĵo "Bona volo"

Post la laboro kune kun volontuloj de teknika lernejo, 2024 jaro

Каraj geamikoj, mi volas rakonti al vi pri unu rimarkinda evento, kiu okazis en mia urbo Tobolsko februare ĉi-jare.Temas pri la 40-jariĝo de nia loka socia organizaĵo "Bona volo". Kial mi decidis rakonti al vi pri tio? Ĉar en ĝia historio fojfoje sonas la vorto "esperantisto". Ekzemple, konata al multaj tjumena esperantisto Aleksandr Zagvazdin, estrinta la bankon "Severcombank" en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, investis en la restaŭradon de la kapelo de Aleksandro la Dua. Krom tio, esperantistoj el Francio, Ĉinio, Pollando kaj Danlando en diversaj jaroj renkontiĝis kun membroj de “Bona volo”.
Do, se diri kelkvorte pri la agado de la organizaĵo, ĝi estas tre ampleksa kaj, eble, eĉ grandioza. Ĝiaj anoj volontuladis en restarigo de pli ol 20 historiaj konstruaĵoj!!! Nur dum kvin pasintaj jaroj estis farbitaj kaj plibonigitaj kvin lignaj domoj!
Legu pli »

Esperanto – lingvo de amikeco kaj logiko

Centra urba biblioteko “A. S. Puŝkin” en Surguto. La 22an de februaro malgraŭ la 30-grada frosto en la biblioteka salono de la fremdlingva literaturo kaj lingvoscienco kunvenis por la dimanĉa kluba renkontiĝo iom pli ol dek personoj-lingvoŝatantoj, kiuj deziris informiĝi pri Esperanto. La koncerna iniciato pri la kunveno kaj invito devenis de bibliotekistoj, kaj mi volonte preparis programon, Legu pli »

Inspiru vian koron per arto

La 31-a de januaro estas tre nekutima tago, dediĉita al belo. Ĝi havas iom longan nomon: “Inspiru vian koron per arto”

“Celo de arto estas forviŝi polvon de ĉiutaga vivo de niaj animoj”, - iam skribis la fama pentristo kaj skulptisto Pablo Picasso
El vasta spektro de artaj verkoj, kreitaj en la mondo, verkoj kiuj elvokas niajn larmojn aŭ nian ĝojon kaj admiron, restas kun ni por la tuta vivo. Ne gravas, ĉu ni estas kortuŝitaj per muziko aŭ poezio, aŭ ĉu ni povas enrigardi en animon de pentristo per liaj bildoj, arto ĉiam kapablas nin ŝanĝi, inspiri niajn korojn. 
Legu pli »

Osip Mandelŝtam

Antaŭ 135 jaroj, la 15-n de januaro 1891, naskiĝis unu el la plej grandaj poetoj de la ХХ -a jarcento Osip Emiljeviĉ Mandelŝtam, kiu apartenis al plejado de brilaj poetoj de la Arĝenta epoko. Legu pli »

125 jaroj Sergej Rublov

Sergej Grigorjeviĉ Rublov – rusa sovetia inĝeniero-kemiisto, poeto, esperantologo, tradukisto, propagandisto de Esperanto, aktivulo de la sovetia esperantista movado naskiĝis la 14an de januaro 1901 en Odeso, esperantistiĝis en 1911. En la jaroj 1921-1929 li estis unu el la gvidantoj de la esperantista movado en Odeso. Legu pli »

Julio Baghy

Antaŭ 135 jaroj, la 13 –n de januaro 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio – Hungario, naskiĝis Julio Baghy - elstara hungara esperantisto, fama Esperanta poeto kaj verkisto, aktoro kaj reĝisoro. Legu pli »

Varmaj renkontiĝoj dum malvarma rusa vintro

Fabele bela vintra neĝplena Tobolsko

Dum ĉi-jaraj longaj vintraj ferioj uralaj esperantistoj ne nur festis ĉiujn jarŝanĝajn festojn, sed ankaŭ sukcesis akcepti la gaston – ĉeĥan esperantiston, loĝantan nun en Apudmoskvo. Martin Bureŝ estas fizikisto-sciencisto, kiu jam la okan jaron laboras kaj loĝas en la urbo Dubna de Moskva provinco. Legu pli »

Impresoj de ĉeĥa esperantisto Martin Bureŝ pri la vojaĝo al Tobolsko, Tjumeno kaj Jekaterinburgo

Ĉeĥa esperantisto Martin Bureŝ en Tobolsko. En la konstruaĵo, kie naskiĝis kaj studis Dmitrij Mendeleev, laboris P Jerŝov.

Kun malgranda malfruiĝo, ankaŭ la gasto mem finskribis siajn rememorojn pri la novjara vojaĝo al Siberio. Mi ne ripetos tion, kio estis skribita flanke de miaj karaj gastigantoj kaj renkontitoj (vidu ĉi tie: vk.com/wall-8143994_2986), sed mi pli koncentriĝos pri la kunteksto kaj impresoj.

Fine de (jam) pasinta jaro mi denove decidis partopreni la tradician Sobran(!) Trajnecan Novjaron (vk.com/wall7425734_65160). Mi trajnadis en grupego de 60 vojaĝantoj de tiel nomata "Akademio de Libera Vojaĝado" (vk.com/avp_travel_ru), kies plej konata membro nomiĝas Anton Krotov (Moskvano, aŭtoro de 68 libroj  Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS