La 17-an de decembro en Jekaterinburgo ni festis Zamenhof-tagon. El Tjumeno la aranĝon partoprenis 11 homoj, el kiuj 3 komencantoj.
Komence estis solena malfermo, kaj Viktor Kudrjavcev rakontis pri Zamenhof kaj pri historio de la festo.
Poste komencis kultura programo.
Estis prezentado de manlaboroj, kiujn faris esperantistojn el diversaj urboj. Saŝa rakontis pri novaj Esperanto-libroj kaj filmoj kaj kinofestivalo en Brazilio. Legu pli about Zamenhof-tago 2011 en Jekaterinburg
Somere E-vivo en Jekaterinburg kutime kaj nature magriĝas. Tiel okazis ankaŭ ĉi-somere: multaj E-amikoj kaj samklubanoj vojaĝis por partopreni diversajn E-eventojn – iu TutAmerikan E-Kongreson kaj nacian E-kongreson en Brazilo, iu SES-on en Slovakio, iuj IJK-on en Kievo ktp. Ni, mi kaj Viktor, ĉi – somere okupiĝis pri privataj vivproblemoj, bedaŭrinde ne ignoreblaj, tial restis hejme. Legu pli about Impresoj de ne nur observanto, sed aktiva partoprenanto de du Esperanto-kursoj.
...La historio de mia esperantistiĝo estas longa, komplika kaj enua. Mi ĉiam interesiĝis pri la lingvo, sed ĝi ne aspektis tiom utila, kiom aliaj fremdaj lingvoj (ekzemple, la angla: ĝin parolas pli da homoj eĉ en mia provinca industria urbo milojn da kilometroj for de Eŭropo, oni povas komunikiĝi kun eksterlandanoj per ĝi, legi interesajn materialojn en interreto, enspezi monon, finfine), kaj mi lernis ĝin tute malrapide. Legu pli about Mia unua IJK: neebla, nekredebla, neevitebla