"Revo" 50-jara!

Urboj: 

Antaŭ 50 jaroj, la 28an de oktobro 1973, en Tjumeno de studentoj estis fondita junulara esperantista klubo “Revo”, la dua unuiĝo de esperantistoj en la urba historio post la societo de la 30aj jaroj. La fervora propaganda kaj instrua agado de Vladislav Zibenkes inter studentoj de Tjumena universitato puŝis la aferon, kiu vigle daŭris dum kelkaj jardekoj kaj aktivigis gejunulojn en la agado por kaj per Esperanto. La unua prezidanto de “Revo” estis Aleksandr Kalaŝnikov.

Post duonjarcento la iamaj studentoj fariĝis veteranoj-emeritoj, bedaŭrinde jam ne ĉiuj povis vivatingi ĉi tiun jubilean daton. Vladislav Zibenkes en 1999 elmigris en Israelon, li aĝas nun pli ol 80 jarojn, kaj se li bonfartas, li loĝas en la norda parto de la lando en la urbeto Kirjat-Haim.

Mi sincere gratulas okaze de la kluba jubileo ĉiujn eksklubanojn aktivajn kaj malaktiviĝintajn, ĉiujn esperantistojn, kiuj rilatis al la esperantista klubo “Revo”! Mi tre deziras, ke la movado de esperantistoj en Tjumeno povu renaskiĝi kaj reaktiviĝi en novaj cirkonstancoj per novaj interesaj kaj aktualaj agadformoj.

Bonfarton al ĉiuj geRevanoj, neestingeblan vivenergion, ĉiam reveman kaj aktivigan sintenon, ĝojon al ĉiu nova tago!

Vladimir Opletajev, Surguto

“Vizito post 50 jaroj”. Vidu la aprilan fotoriporton

 

AlkroĉitaĵoGrandeco
PDF icon revo.pdf10.7 MB

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte