EsPrimo-10

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo-10

Informletero 1

Karaj geamikoj!

Ni ĝoje invitas vin al la deka jubilea ural-siberia printempa regiona E-renkontiĝo “EsPrimo”, kiu okazos la 1-n – 3-n de majo 2014 en Jekaterinburg!

Iniciatintoj kaj organizantoj de la renkontiĝo estas jekaterinburga esperantista klubo “Arĝenta flamo” kaj kelkaj regionaj aktivuloj. Esperantistoj ekaktivis en uralaj urboj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum tiuj cent jaroj la esperantista movado en Uralo spertis progresojn kaj elanojn, suferis pro persekutoj kaj reprezalioj, impete renaskiĝis dank’ al senlaca agado de aktivaj elstaraj esperantistoj. En pli ol deko da urboj de Uralo nun vivas esperantistoj kaj funkcias esperantistaj kolektivoj. E-klubo “Arĝenta flamo” estis fondita en junio 2007, ĝi unuigas agemaj

 

n membrojn, kiuj aktivas ne nur en la urba skalo, sed ankaŭ per siaj iniciatoj efike akcelas la tutregionan agadon.

Esperanto estas lingvo servanta por interkulturaj utiligoj, kaj esperantistoj kiel aktivaj kulturagantoj peras kaj kultivas ne nur nacian kaj internacian kulturojn, sed ankaŭ reciproke evoluigas sin konsumante kulturajn valorojn pere de Esperanto, uzante ĝin en diversaj sferoj de la homa vivo.

La temo de la jubilea EsPrimo “Kreante, verkante, legante” koncernas la lingvokulturan aplikadon de Esperanto en diversaj formoj de indivudaj kaj publikaj manifestiĝoj. Esperantistoj estas homoj kreemaj. Tial ni, la organizantoj, esperas, ke la elektita por la renkontiĝo temo estos loga kaj plaĉa al tiuj, kiuj celas stimuli kaj plivigligi sian krean agemon per Esperanto t.e. ĉiu partoprenanto estu preta oferti al la kultura programo sian originalan eron elektante el sia propra krea bagaĝo aŭ el la varia temaro sugestata de la Organiza teamo.

 

Organiza teamo

1. Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), kunordiganto de REU en Uralo – ĝenerala kunordigado

2. Aleksander Osincev(Jekaterinburg) – informado, kontaktoj kun la bazejo de EsPrimo-10

3. Arina Osipova (Jekaterinburg) – kultura programo, interrilatoj kun eksterlandaj esperantistoj

4. Jana Husanova (Jekaterinburg) –kultura, turisma programoj

5. Vladimir Opletajev (Surgut) – lingva, eduka programoj

6. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, retligoj (Ural-Siberia paĝaro)

 

Aliĝkotizoj:

1-a aliĝperiodo – antaŭ 31.03.2014 – 400 rubloj,

2-a aliĝperiodo – antaŭ 15.04.2014 –500 rubloj,

ekde 16.04.2014 kaj surloke – 650 rubloj.

Rabatoj por pensiuloj kaj studentoj – 100 rubloj. Infanoj ĝis 14 –aĝaj - senpage.

Detalojn pri la aliĝado al la renkontiĝo vidu ekde januaro 2014 en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” www.ural-sib.org

 

Pagmanieroj por aliĝkotizoj:

1. En telefonvendejo “Svjaznoj” al la konto numero 2989-364-413-368 (sen superpago, se vi elektos “пополнение карты связной-банк”).

2. Per poŝtelefona transdono (por tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”): Sendu sms al numero 900 kun teksto “перевод 9224801151 XXX”. Anstataŭ XXX skribu vian sumon. (superpago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska regiono)

3. Per bankaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii” al la karto numero 6761 9600 0117 3668 81 (superpago por la transpago estas ĝis 0,75%, se vi transpagas ne el Tjumena aŭ Omska regiono) / traspago pere de banklaboranto 2-3%

4. Per Yandex-mono al la konto numero 4100143445779 (revo-tekatya.ru / +7-922-480-11-51). Sistemo mem indikos superpagon.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de “Svjaznoj”

5. Per "Webmoney" al la kontoj R051162412310 aŭ Z841315191536. Sistemo mem indikos superpagon.
Indiki nomon de ricevanto ne necesos.

Post via transpago bonvolu informi la organizantojn per elektronika letero (esprimoatural-sib.org) kun la indiko de viaj persona nomo, familinomo kaj pagmaniero, ke vi sendis al ni monon.

 

 

Loĝkondiĉoj kaj prezoj

EsPrimo-10 okazos surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.

 

Variantoj de loĝeblecoj:

1) loĝado en 2-ĉambraj luksaj apartamentoj kun duŝejo kaj necesejo -1200 rubloj por unu diurno;

2) en dulitaj ĉambroj, kie du ĉambroj havas komunan ban-kaj necesejan ekipon - 600 rubloj por unu diurno.

Trifoja manĝado por unu tago -500 rubloj. Eblas mendi aparte: matenmanĝon -130 rubloj; tagmanĝon - 220 rubloj; vespermanĝon -150 rubloj.

 

En la programo

malferma kaj ferma ceremonioj, konferenco de legantoj, literatura konkurso, deklamkonkurso,

lingva programo “Peĉakuĉo”, diversaj metiejoj, lingvaj ludoj, amika vespero, vespero “En la sfero de artoj”, jarkunveno de uralaj esperantistoj, ekskursoj.

 

Turisma programo

Jekaterinburg, fondita en 1723, estas la ĉefurbo de Urala federacia regiono kaj unu el la plej gravaj industriaj, kulturaj, sciencaj, trafikaj kaj loĝistikaj centroj de Rusio. Al scivolemaj gastoj ĝi disponigas multajn interesajn kaj unikajn historiajn, kulturklerigajn kaj distrajn kampojn.

Vi povos partopreni en busa ekskurso tra la urbo, eksterurbaj ekskursoj laŭ via plaĉo kaj viziti tute apude situantan akvoparkon.

 

Ni renkontiĝu en Jekaterinburg !

Bonvenon!

 

 

Kontaktoj:

Ĝenerala retadreso: esprimoatural-sib.org

Raja Kudrjavceva: esprimo-10atyandex.ru   tel  +7 922 298 2021

Aleksander Osincev: alex.osintsevatgmail.com tel + 7 90226036 13

Vladimir Opletajev: surbordeatmail.ru

 

 

Komentoj

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte