EsPrimo-10

Oni tamen fosas sian sulkon

Triviala ideo ĉu ne? - "uzu nian karan lingvon". Eĉ babile kun amiko kaj edzo. Manifestiĝas io delikate sensebla, nia strebo al libero. Kaj de iuj ekpunktoj eblas variaĵoj de la uzo. Serioza uzanto nepre komprenas ke valoras legi, lerni kaj kulture riĉiĝi. Evidente la plej efika maniero estas kuni kun samideanoj samlingvaj. Legu pli »

EsPrimo: 

EsPrimo esprimplena

EsPrimo (“Esperantista primavero”) estas printempa regiona renkontiĝo de uralaj kaj okcidentsiberiaj esperantistoj. Ĝin partoprenas diversaĝaj kaj diversnivelaj esperantistoj el urboj de Uralo kaj de aliaj regionoj de Rusio. EsPrimo de la nuna formato estis iniciatita de Viktoro Kudrjavcev en 2003. La  nomon de la renkontiĝo proponis redaktoro de “Rusia Esperanto-Gazeto” Georgij Kokolija. EsPrimo-n organizas kutime klubaj aǔ interurbaj teamoj, la programon plejparte konsistigas ofertoj de partoprenantoj kaj invititaj gastoj. Unu el la gravaj specifaĵoj de EsPrimo estas ĝia temaro. Legu pli »

EsPrimo: 

Faktoj pri EsPrimo-10

Dato

01 – 03. 05. 2014

Urbo-gastiganto

Jekaterinburg

Organiza teamo

Esperantista klubo “Arĝenta flamo”, Jekaterinburg;

Raja Kudrjavceva – ĉefa kunordiganto, Aleksandr Osincev, Arina Osipova, membroj de la klubo;

Vladimir Opletajev (Surgut),– kulturklerigaj programoj;

Pavel Veselov(Tjumenj) – komputila servo.

Loko

Ripozejo “Uktus”

Partoprenantoj

61 personoj el 19 urboj:

Jekaterinburg – 28 personoj,

Tjumenj – 9,

Ĉeljabinsk – 3,

Moskvo – 3, Legu pli »

EsPrimo: 

Konferenco de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn

EsPrimo-10, Jekaterinburg, 02.05. 2014

Unu el gravaj kaj pintaj kulturklerigaj taskoj de la organizantoj de EsPrimo-10 estis okazigo de la konferenco de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn. La personeco de la populara rusia Esperanta aŭtoro, liaj prozaj, poeziaj kaj bardaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj libroj fone de la baldaǔa jubilea naskiĝdato formis multfacetan konigan kampon, kiu disponigis al interesitaj legemuloj unikan ŝancon kontakti la meritplenan artiston ŝatantan atente observi, plumsperte atesti kaj nedubeble plastike reflekti la travivatan epokon el propraj scioj kaj aǔtentaj spertoj. Legu pli »

EsPrimo: 

Rememoroj pri EsPrimo -10

Por priskribi la plej bonajn sentojn ĉiam mankas vortoj. Jam pasis kelkaj tagoj post EsPrimo-10, tamen mi nur hodiaŭ igis min verki tiun ĉi artikolon - tiom malfacile estas vortumi travivaĵojn, kiam ili tiom neforgeseble belas.

Saĝaj homoj diras, kiu levis la piedon devas ekpaŝi. Kun fiero ni povas konstati, ke EsPrimo sukcese faris ĉi-jare jam sian dekan paŝon. Tio estas vere serioza atingo kaj ekzemplo por imiti. Legu pli »

EsPrimo: 

Regiona literatura konkurso "Mi vidas la mondon..."

Poezia branĉo

1. Tatjana Vŝivceva (Miass) -  “Neĝa kanto”, pro  fidinde belaj bildoj, ritmo kaj rimordo.

2. Viktor Laptev (Ĉeljabinsk) – “Pastoralo”, pro  la bele pentrita siberia pejzaĝo.

3. Olga Ŝilajeva (Glazov) – “Eble venos la tempo”, pro la anime travivitaj ideoj.

3. Tatjana Vŝivceva (Miass) - “La antaŭvintra melankolio”,  pro  interesaj poeziecaj figuroj kaj emfazitaj melankoliaj sentoj.

Proza branĉo

1.  Vladimir Opletajev (Surgut) – artikolo “Rusa betulo”, pro  riĉa, bone pripensita enhavo kaj modela lingvaĵo. Legu pli »

EsPrimo: 

Konferenco de legantoj dum "EsPrimo-10"

Karaj EsPrimo-aliĝintoj!

Dum EsPrimo-10 kadre de la kultura programo estas planate okazigi konferencon de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn. La programo celas atentigi esperantistojn pri la verkoj de la plej populara kaj sukcesa E-verkisto de la nuntempa Rusio.

Ĉiuj partoprenontoj de EsPrimo-10 estas petataj dum ĉi tiu kelkmonata preparperiodo legi verkojn de Mikaelo. Plurajn librojn vi povas mendi ĉe la retvendejo de la eldonejo “Impeto”<lernolibro.ru> kaj ne forgesu kunpreni librojn al Jekaterinburg, kie vi ricevos la aŭtoran aŭtografon, ĉar Mikaelo Bronŝtejn afable konsentis partopreni la kunvenon de legantoj. Partoprenontoj de la konferenco havos unikan ŝancon komunikiĝi kun la verkisto, bardo, vojaĝanto kaj konata gastpreleganto, laŭreato de kelkaj literaturaj premioj, viziti la ekspozicion de liaj libroj kaj muzikaj kodiskoj. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Literatura konkurso / EsPrimo-10

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Literatura konkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas konkurson de literaturaj verkoj pri la temo “Mi vidas la mondon...”

 

Celo de la konkurso Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Paĝoj

Abonu al RSS - EsPrimo-10