Zamenhof-festo 2010 en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo, organizita de la urba esperantista klubo “Arĝenta flamo”, kun 30 partoprenantoj el 6 uralaj urboj.

La ampleksa programo okupis la tutan posttagmezon kaj daŭris ĝis la malfrua vespero. Jekaterinburgaj kaj tjumenaj esperantistoj prezentis retrospektivon de gravaj E-eventoj el la jaro 1910. Okazis prezentado de interesaj E-libroj fare de Aleksander Osincev, Rafija Kudrjavceva, Vladimir Opletajev. Ĉiujn amuzis gaja skeĉo pri doktoro Zamenhof, en kiu majstre kaj sprite aktoris Viktor Kudrjavcev.

 Galina Terentjeva okazigis skajp-interparolojn kun siaj geamikoj Betty Chatterjee (Danio), Victor Nino (Hispanio), Tsukuru Harada / Faro (Japanio), kiuj kore salutis kaj gratulis la ĉeestantojn okaze de la festo. La organiza teamo de la renkontiĝo faris bilancon de la du konkursoj, kiuj fariĝis internaciaj pro la aktiva partopreno de pluraj alilandaj samideanoj. En la konkurso de leteroj al Ludoviko Lazaro Zamenhof partoprenis 33 personoj el 10 landoj. Ĉiuj konkursintoj inkluzive de eksterlandanoj ricevos belajn diplomojn.

 Al la fotokonkurso “Zamenhof kaj Mi” kontribuis per 42 originalaj fotoj 20 esperantistoj el 8 landoj. La unuan premion gajnis Sergej Potaskujev el Niĵnij Tagil, kiu ravis ĉiujn ankaŭ per sia emocia rakonto pri la somera E-lernejo en la brita urbeto Barlaston.

 Sekvontfoje esperantistoj de Uralo kaj Siberio revidiĝos dum EsPrimo-7 maje de 2011 en la antikva urbo Tobolsk.

 

Komentoj

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte