EsPrimo-7

Esperanto

EsPrimo: 

 

Informilo pri "EsPrimo-7" №1

Ree en Tobolsk

 

Esperantista Primavero - 7

 

Iniciatintoj de la Ural-Siberia esperantista jarkunveno – partoprenintoj de la Zamenhof-festo 2010 en Jekaterinburg kaj kolektivo de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado”.

Al EsPrimo-7 estas invitataj ĉiuj esperantistoj pretaj diversmaniere kontribui al la programo, dezirantaj aktivi por plialtigo de sia lingva kaj parola niveloj, ŝatantaj kontakti geamikojn kaj ĝui printempan etoson de la unua siberia ĉefurbo.

 

Organiza teamo:

1. Dilara Gadirova (Tobolsk) – Enloĝigo, turista programo
2. Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), estrarano de REU - ĝenerala kunordigado
3. Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg) – informado, programo
4. Vladimir Opletajev (Surgut) – lingva, eduka programoj
5. Aleksander Osincev (Jekaterinburg) – kultura, lingva programoj
6. Arina Osipova (Jekaterinburg) – kultura  programo
7. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, fotoservo, retligoj (Ural-Siberia paĝaro)

 

Dato de la renkontiĝo: 7-9.05.2011

 

Temo de EsPrimo-7  Generacioj en la urala esperantista movado

 

La diskuttemo estis kaj restas ĉiam aktuala dum la tuta historio de Esperanto, kaj la esperantista movado de Uralo ankaŭ ne estas escepta kaj devas respondi al multaj demandoj kaj defioj ligitaj kun la natura rotacio de la generacioj, ĉar aktivaj kaj agemaj esperantistoj de la SEJMa kaj postSEJMa periodoj iom post iom fariĝas aĝuloj. Ili vidas sian apogon en la vicoj de pli junaj samideanoj. Sed ĉu ĉiam kongruas iliaj celoj kaj harmonias iliaj kontaktoj? Al ĉi tiu kaj pluraj aliaj demandoj oni serĉos respondojn dum la seminario  kadre de la renkontiĝo.

Kiel kunvivas  kaj kunagas esperantistoj de diversaj generacioj: junaj kaj maljunaj, spertaj kaj novaj?

Ĉu estas konfliktoj kaj kontraŭstaroj inter la esperantistaj generacioj, kion ili atendas unu de la alia?

Kial kaj kiel komencantoj povas adaptiĝi al la esperantista komunumo por trovi en ĝi sian propran agadkampon?

Kial spertaj esperantistoj post kelkjara brila aktivado fariĝas por longa tempo inertaj kaj marĝenaj observantoj?

 

En la programo:

Diskutoj pri la ĉefa temo, lingvaj kaj kulturaj prelegoj, artaj kaj koncertaj vesperoj, aŭtoraj metiejoj, konkursoj, diverstemaj laborkunsidoj, lingvaj ludoj, lecionoj por novaj esperantistoj, ekskursoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj de Tobolsk.

 

Aliĝkotizo:

pagendas dum la registriĝo en Tobolsk. Por laboruloj - 200 rubl.; por infanoj, studentoj, pensiuloj – 100 rubl.

 

Loĝkondiĉoj

Laŭ siaj financaj eblecoj la partoprenontoj povos elekti el du variantoj de la loĝado:

  1. Loĝado en la stacio de junaj turistoj, en la ĉambroj por 6 – 8 personoj, kontraŭ 220 rub. por diurno.
  2. Unuloka ĉambro en la hotelo “Tobol” – 1200 rub. por diurno; duloka ĉambro en la sama hotelo – 1700 rub. por diurno.

 

Manĝado - en apuda manĝejo de  la pedagogia altlernejo: matenmanĝo – 60-70 rub.; tagmanĝo – 100-120 rub; vespermanĝo – 80-100 rub. Eblas memstare zorgi pri la manĝado (estas negranda kuirejo en la renkontejo mem, kie prepareblas io laŭ  deziro).

 

Trafiko

Tobolsk estas bone atingebla per trajnoj el la urboj de la Urala kaj Okcidentsiberia teritorioj: Permj, Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Tjumeno, Novosibirsk, Surgut. Inter Tjumeno (regiona centro) kaj Tobolsk funkcias vigla busa trafiko.

 

Turisma programo:

Tobolsk apartenas al tiuj urboj, kies historio estas ligita kun la rusa ekspansio en Azio kaj konkero de grandegaj siberiaj kaj orientaj teritorioj ĝis la Pacifiko. Ĝi estas unika urbo akumulinta dum jarcentoj specifajn trajtojn kaj fleganta sian originalan multafacetan kulturon.

La lasta brikŝtona kaj plej orienta kremlo de Rusio, estis konstruita en  Tobolsk en la jaroj 1699 – 1717. La kremlo vidiĝas nun majeste sur altega kruta bordo de la siberia riverego Irtiŝo kvazaŭ ĝi gardus per siaj blankaj muregoj kaj turoj la tutan senliman orientan parton de Rusio kaj degnus ĝin per oraj kupoloj de kampaniloj kaj ortodoksaj katedraloj.

 

Tobolsk spertas nun apartan atenton kaj grandan financan apogon de la federacia kaj regiona registaroj kiel grava turisma centro. Multaj historiaj objektoj estas restaŭrataj, kaj la urbo povas prezenti al siaj scivolaj gastoj intresajn aŭtentajn vidindaĵojn. Inter ili estu aparte rimarkindaj kaj vizitindaj la historia Kremlo kun funkciantaj preĝejoj, seminariejo kaj regionografia muzeo; muzeo de la asimilado kaj studado de Siberio je la nomo de Dunin-Garkaviĉ, muzeo de la okcidentsiberia juĝsistemo, bildarta galerio, memortombejo kun la tomboj de ekzilitaj decembruloj partoprenintaj la kontraŭcaran ribelon en 1825, fama eburtajla metiejo, laborĉambro de la lasta rusa cara Nikolao II., pri kiu li disponis dum la restado de la cara familio en la siberia ekzilo en 1918, interesaj monumentoj kaj diversekleziaj preĝejoj, ekz. la Preĝejo de Andreo Unuaapostola, en kiu oni adiaŭs W. Küchelbecker - la amikon de A. Puŝkin.

 

Dum “EsPrimo-7”  krom la ekskurso tra la urbo kun la vizito de supremenciitaj vidindaj lokoj kaj vizito de muzeoj, lau la deziroj de la partoprenontoj eblas ekskursi al la fama monakejo en la vilaĝo Abalak.. Dezirantoj ankau povas viziti varman fonton kaj bani sin tie (16 km de la urbo).

La malnova rusa urbo atendas kaj deziras gastigi vin dum varmaj festaj tagoj en la rondo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj.

 

     Bonvenon al Tobolsk!
Kontaktoj
 
1. Diljara Gadirova – retadreso: dilaratobolskatrambler.ru; telefono: (3456) 223335
2. Raja kaj Viktor Kudrjavcev – retadreso: komencantoatr66.ru; telefono (343) 3814250
3. Vladimir Opletajev - retadreso: surbordeatmail.ru; telefono (3462) 258413, atingebla post la 20-a horo
4. Aleksander Osincev – retadreso: alex.osintsevatgooglemail.com; poŝtelefono: +7 902 260 36 13
5. Arina Osipova – retadreso: tigrrikatmail.ru; poŝtelefono: +7 950 54 08 152
6. Pavel Veselov –retadreso: pav.tmnatgmail.com; poŝtelefono: +7 922 480 11 51

 

 

Komentoj el VKontakte