Renkontiĝo de Amikoj-9

RA: 

Informletero | Kontaktoj | Memoraĵoj | Kondiĉoj | Ekskursoj | Aliĝilo | Aliĝintoj

 

Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en sovaĝa montaro Altajo!
RA-9 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj.


Pli detale

Provizoraj datoj: la 01a-10a de aŭgusto 2014.

Loko:bazejo "Vagabondo" troviĝas apud la vilagxo Ĉibit je 610 kilometroj de Barnaulo en pitoreska sovaĝa loko en la montaro. (De Novosibirsko la distanco estas 850 km.)

Kondiĉoj:

  • Loĝado en 4-litaj lignaj dometoj sen kondiĉoj. (Por mendi la lokon oni devas antaŭpagi 50% de la plena sumo)
  • Loĝado en mongolaj etnodometoj (Por mendi la lokon oni devas antaŭpagi 50% de la plena sumo)
  • Loĝado en propraj tendoj
  • Loĝado en luitaj tendoj
  • Eksteraj necesejoj
  • Banejo

Tendumanoj rajtas memzorgi aŭ havi tri-fojan manĝon en la manĝejo.

Estas eksteraj komunaj placetoj sub la tegmento kaj subĉielaj por programeroj.

Por atingi la bazejon ni planas mendi buson de Barnaulo. (la loko en la buso oni devas pripagi plene antaŭ la vojaĝo)

Manĝado:

  • Trifoja en la manĝejo de la bazejo
  • Memzorga (proksima vilaĝo kaj vendejoj estas je du kilometroj de la bazejo. Kunportu vian manĝaĵon, se vi planas memkuiri)

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.


Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ekssovetianoj
  Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de marto Prezo 300 rub. 800 rub. 1000 rub.
II-periodo ĝis 1-a de majo Prezo 400 rub. 1000 rub. 1200 rub.
Poste kaj Surloke Prezo 500 rub. 1500 rub. 2000 rub.

Aliĝkotizoj por alilandanoj

  Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de marto Prezo 10 eŭroj 30 eŭroj 40 eŭroj
II-periodo ĝis 1-a de majo Prezo 15 eŭroj 40 eŭroj 50 eŭroj
Poste kaj Surloke Prezo 20 eŭroj 50 eŭroj 60 eŭroj

Ĉiu partoprenanto ricevos RA-ĉemizon! Ne forgesu mencii vian demincion.

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.
Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

BENEFICIARY (la ricevanto):
Арбекова Екатерина Александровна
(Arbekova Ekaterina Aleksandrovna)
ACCOUNT (la konto): 42301810801199000066
BANK OF BENEFICIARY (Banko-ricevanto):
OAO «МДМ» Банк
Новосибирск, ул. Ленина 18
ИНН 5408117935
БИК 045004821

Informletero | Kontaktoj | Memoraĵoj | Kondiĉoj | Ekskursoj | Aliĝilo | Aliĝintoj

Naturo


Naturo


Naturo


Naturo


Naturo


Bazejo


Bazejo

Muziko

Informletero | Kontaktoj | Memoraĵoj | Kondiĉoj | Ekskursoj | Aliĝilo | Aliĝintoj

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte