Miaj impresoj pri la vojaĝo al Kazano kaj partopreno en RET-23

Aranĝoj: 

Komuna foto ĉe la enirejo al la bazejo
Komuna foto ĉe la enirejo al la bazejo
Bazejo "Cigna" estas verda paradiza anguleto
Bazejo "Cigna" estas verda paradiza anguleto
Kvaropo sur la ponteto: Tatjana Glaznica (Moskvo), Valentina Zaĥarova (Taganrogo), Dilara Gadirova (Tobolsko) kaj Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Kvaropo sur la ponteto: Tatjana Glaznica (Moskvo), Valentina Zaĥarova (Taganrogo), Dilara Gadirova (Tobolsko) kaj Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Lageto kaj bela vidaĵo apud la bazejo
Lageto kaj bela vidaĵo apud la bazejo
Interkona vespero dum la unua tago de RET-23
Interkona vespero dum la unua tago de RET-23
Literatura-muzika komponaĵo pri O. Mandelŝtam, gvidas M. Bronŝtejn kaj L. Novikova
Literatura-muzika komponaĵo pri O. Mandelŝtam, gvidas M. Bronŝtejn kaj L. Novikova
Martin Bureŝ (Ĉeĥio) preznetas belajn fotojn kaj rakontas pri sia duntrisemajna vojaĝo al Kamĉatko
Martin Bureŝ (Ĉeĥio) preznetas belajn fotojn kaj rakontas pri sia duntrisemajna vojaĝo al Kamĉatko
Neforgesebla koncerto de la muzikbando "Ekvinokso". De dekstre maldekstren: E. Sokolova(Krasnojarsko), A. Obrezkov (Ivanovo), A. Osokin (S.-Peterburgo), V. Vorobjov (Ivanovo)
Neforgesebla koncerto de la muzikbando "Ekvinokso". De dekstre maldekstren: E. Sokolova(Krasnojarsko), A. Obrezkov (Ivanovo), A. Osokin (S.-Peterburgo), V. Vorobjov (Ivanovo)
Komuna fotado post la koncerto de pianisto kaj komponisto el Kazano Jekaterina Ŝatrova
Komuna fotado post la koncerto de pianisto kaj komponisto el Kazano Jekaterina Ŝatrova
Mia prezentaĵo pri Esperanto-eventoj el  Esperanto-vivo en Samarkando
Mia prezentaĵo pri Esperanto-eventoj el Esperanto-vivo en Samarkando
Dum la ekskurso en la moderna urbo Inopolis
Dum la ekskurso en la moderna urbo Inopolis
Dum la ekskurso al urbo - insulo Svijaĵsko
Dum la ekskurso al urbo - insulo Svijaĵsko
Dum la ekskursko tra Kazano. La turo Sujumbike
Dum la ekskursko tra Kazano. La turo Sujumbike
Vespera Kazano. Belega moskeo Kul-Ŝatif
Vespera Kazano. Belega moskeo Kul-Ŝatif
Sur la teraso de nia komforta ligna dometo: Tatjana Glaznica (Moskvo) kaj Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Sur la teraso de nia komforta ligna dometo: Tatjana Glaznica (Moskvo) kaj Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Ni matengimnastikas
Ni matengimnastikas

Kiel ĉe ĉiuj planedoj, same ĉe ĉiu homo estas sia suna sistemo, en kiu la homo rivoluas kaj ne povas lasi ĝin. Ĉar Esperanto estas neapartigebla parto de mia vivo, mi estas fidela civitano de Esperantujo kaj kutime ankaŭ mia somera ripozo pasas en ĝi kaj, se estas ebleco partopreni la tradician landan aranĝon de rusiaj esperantistoj, RET-on (Rusiajn Esperanto-Tagojn), mi penas tion fari.

Do, antaŭ kelkaj tagoj mi revenis hejmen post la ferioj, dum kiuj mi vojaĝis al Kazano kaj partoprenis RET-23 apud ĝi. Nun mi ĝojas konigi ĉi-tie miajn impresojn pri tio, ĉar, kiel skribis ja la konata verkisto A. de Saint-Eхupery: “Vera ĝojo estas nur la ĝojo kundividita”

RET-23 pasis ĉi-jare dum la 14-a – 23-a de aŭgusto en la ripozejo “Cigna“ (“Lebjaĵje”), kiu situas je 12 kilometroj de Kazano. La ripozejo “Lebjaĵje” estas admirinda verda paradiza anguleto, tre prizorgita kaj komforta, ĉirkaŭata de arbaro, kun du lagetoj apude, – entute tio estis vera ripozloko por animo! Pli ol semajnon ni travivis ĉi tie en belega somera mondo, kaj oni volis ĝui tiun mondon nehaste, perceptante ĉiun momenton de nia restado tie. Ni vivis en senĝena, suna atmosfero, en lignaj komfortaj dometoj, vagis laŭ la padoj inter ombrecaj arboj kaj multaj floroj, aŭskultis viglan birdo-kvivitadon, naĝis en apudaj lagetoj kaj sunbruniĝis, plezure pasigis feliĉajn horojn ĉe la naturo, ĝuante mirindajn naturvidaĵojn, belegajn sunleviĝojn kaj sunsubirojn. Mi rememoras ies konvenajn poeziajn liniojn: “Kia bonaĵo estas en tio, ĉion nur kontempli kaj tute ne hasti ien …”(“Какое благо просто созерцать, и вовсе никуда не торопиться…) Estas konate, ke kiam ni kuntuŝiĝas kun la naturo, glatiĝas sulketoj de nia animo, ĉar ĉe la naturo la animon plenigas kvieto kaj harmonio. Ni plezure komencis ĉiun nian novan vivtagon de la matena gimnastiko sur la verda herbejo, dum kiu povis ripozi niaj okuloj, kaj samtempe havis la eblecon vigle moviĝi nia korpo. Denove ĉi tie venas en la memoron la verslinioj de la poetino Irina Polakova: “Kiel bonas, matene vekiĝinte, trovi la matenon belega…”(“Kaк хорошо, проснувшись утром, его прекрасным находить…”) kaj percepti malpezon de la piedoj kaj de la tuta korpo post la utilaj ekzercoj kune kun Tatjana Glaznica, kiu gvidis ilin.

Nia vivo dum tiuj ĉi tagoj estis tre intensa, interesa, plenigita de diversaj aranĝoj de riĉa kaj varia programo, kiun ne eblis kapti plene. Al la partoprenintoj estis disponigita vasta kultur-kleriga programo. Tio estis kaj tradukista rondo, gvidata de Mikaelo Bronŝtejn, kaj paroliga kurso, kiun gvidis Svetlana Smetanina, kiujn mi mem ne vizitis. Sed mi plezure vizitis la serion de bonegaj prelegoj de Mikaelo Bronŝtejn, ĉiu el kiuj estis interesa evento: “La rusoj en Esperanto-literaturo”, “Sortoj frakasitaj”, “Sonĝoj pri Simeono”, el kiuj du lastaj prezentis du lastatempe eldonitajn librojn de Mikaelo kaj la unua, kiu min precipe impresis, estis dediĉita al multaj Esperanto-poetoj, unue tiuj, kiuj verkis en la tiel nomata periodo de primitiva romantikismo kaj ellaboro de la stilo: L. Zamenhof, A. Grabovski. V. Devjatnin; poste estis prezentitaj poetoj, verkintaj en la periodo de matura romantikismo kaj disfloro: V. Jeroŝenko, Eŭg. Miĥalskij, V. Varankin, N. Nekrasov, N. Ĥoĥlov, G. Deŝkin, S. Rubljov, pli poste la poetoj, kiuj verkis en la 1952a-1974a jaroj, jam en la periodo de postparnasismo kaj modernismo: I. Lubjanovskij, K. Gusev, A. Rogov, M. Giŝpling, V. Samodaj, B. Tornado; kaj fine estis prezentitaj multaj poetoj, verkintaj ekde 1975 jam en la epoko de postmodernismo. Tiuj estas jam niaj samtempuloj, kiujn ni bone konas – uralanoj, moskvanoj k.a. Kun intereso mi vizitis kaj aŭskultis ankaŭ la prelegon de V. Melnikov “Nekonata M. Boulton”, kiu malkovris al mi vere interesajn kaj nekonatajn faktoj pri la verkistino. La perlo de la kultur-kleriga programo, laŭ mia opinio, estis la belega literatur-muzika komponaĵo pri O. Mandelŝtam, kiun gvidis L. Novikova kaj M. Bronŝtejn kaj kiun ankaŭ mi mem partoprenis, deklaminte unu el la poemoj de la poeto.

Min impresis ankaŭ la prelego de M. Bureŝ “3 semajnoj en Kamĉatko” kun la demonstrado de tre belaj fotoj pri la la evento kaj la programero “Rememoroj aperas” de N. Cvileneva, dum kiu estis montrita la preparita de ŝi filmeto kun ŝiaj komentoj pri la renkontiĝoj en la tempo de SEJM. Kiel ĉiam. alloga estis konkurso de interpretistoj, gvidata de M. Povorin, L. Ŝapoŝnikova kaj G. Basov.

Ankaŭ mi mem partoprenis la kultur-klerigan programon, okaziginte du programerojn. Unu estis Poezia vespero, al la partopreno en kiu mi sukcesis altiri pli ol 30 partoprenantojn, kiuj voĉlegis proprajn originalajn poeziajn tekstojn, kaj ankaŭ originalaĵojn kaj tradukaĵojn de aliaj konataj Esperanto-aŭtoroj.

Voĉlegante proprajn verkojn, la programon partoprenis konataj en nia rondo Esperante verkantaj poetoj: M. Bronŝtejn, L. Novikova, V. Melnikov, M. Povorin kaj la esperantistino-novulino T. Tereĥova, inter la temaj partoj bele kantis Valerija Jareŝko kaj Mikaelo Povorin. Por partopreni la poezian vesperon kaj subteni min ankaŭ venis miaj uralaj geamikoj: Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, kiuj tiutempe ripozis en unu el sanatorioj apud Kazano, ili ambaŭ voĉlegis belajn originale verkitajn en Esperanto-poemojn.

Mi tre volis per poezio meti vojeton al koroj de miaj amikoj-esperantistoj. Kaj mi ĝojas, ke kvankam ne el ĉiuj, sed el multaj el ili, mi sukcesis “elbati” poezian fajreron.

Mia dua kontribuaĵo por la programo estis ligita kun la eventoj el la Esperanto-vivo en Samarkando, Mi ĝis nun ne perdas kontaktojn kun tieaj miaj geamikoj-esperantistoj, min ofte ravas la realigataj de ili interesegaj internaciaj projektoj. Dum mia programero en RET-23 unue mi prezentis la antaŭnelonge eldonitan provekzempleron de la libro “Historio de la Esperanto-movado en Centra Azio. Kulturo, kiu nomiĝas Esperanto”, kies aŭtoroj estas Anatolij Ionesov el Samarkando kaj Vladimir Ionesov el Samaro.

Dum la tuta pasinta jaro mi kunlaboris kun la fratoj, redaktante tiun ĉi libron, en kiu enhavo de unu el la ĉapitroj fakte estas parto de mia antaŭa vivo kaj aktivado en la Samarkanda Esperanto-klubo. En la dua parto de mia programero estis prezentita kun la komentoj bela filmo pri la okazinta maje de 2023 en Samarkando internacia festivalo “Teo, kulturo, paco”. La programeron kronis teŭmado en la orienta stilo kun verda teo, dolĉaĵoj kaj melonoj. Entute mi restis kontenta pri la rezultoj de mia partopreno en la programo, kaj min multaj dankis pro miaj kontribuaĵoj.

Aparte estas menciinda vespera koncerta programo de RET-23. Ĉiuj okazintaj koncertoj estis mirindaj kaj memorindaj: kaj la animeca koncerto de Mikaelo Povorin, kaj la koncerto de “Ekvinokso”, kies kvarteto (A. Obrezkov, V. Vorobjov, E. Sokolova, A. Osokin) kiel ĉiam ĝojigis per la ŝprucantaj talentoj, belaj voĉoj, bonhumora etoso; la aŭtora vespero de Mikaelo Bronŝtejn, en kiu estis ĉio: kaj malpezo kaj profundeco, multe da varmo, amo kaj humuro. Dum la koncerto de pianisto kaj komponisto Jekaterina Ŝatrova el Kazano, la aŭtoro de instrumenta muziko, de multaj kantoj kaj ĵazaj komponaĵoj, kiun mi ne konis kaj ne aŭdis antaŭe, regis tre agrabla kaj inspirplena atmosfero, mi delice aŭskultis kaj ĝojis pri la malkovro de la nova por mi artistino-esperantistino. Ŝia koncerto neatendite transiris al praktika leciono pri tatara nacia danco, kaj tiu neordinara vespero finiĝis ĝenerale per la komuna kantado, kiun partoprenis kaj Jekaterina mem, kaj ĉiuj ĉeestintoj, kaj la kantadon akompanis per gitaroj laŭvice ĉiuj gitaristoj: A, Obrezkov, A. Ĥrustaljov, M. Povorin.

Kaj ankoraŭ unu afero, pri kiu mi ŝatus danke rememori estas la organizitaj ekskursoj, dum kiuj la bonega ĉiĉeronino montris al ni la plej rimarkindajn lokojn de Kazano, kiu estas belega, tre bone prizorgita urbo, abunda je vidindaĵoj kaj konstruaĵoj, kiuj ravas per sia arkitekturo. Do, ni vizitis la teritorion de la antikva urba kremlo, la belegan moskeon Kul-Ŝarif, vidis la turon Sujumbike, iom promenis laŭ la stratoj kaj butikumis ene de la tatara distrikto.

Nin impresis ankaŭ mirinda kaj moderna Inopolis,kiun ni vizitis, la junan, nur okjaran sciencan urbon de estonteco. Oni evoluigas ĉi tie sciencteknikajn novaĵojn, kiujn poste enkondukas en praktikon, tiel ekzemple senŝoforajn taksiojn kaj robotojn-kelnerojn.

Kaj certe ĉarmis Svijaĵsk – insulo de beleco kaj kvieto, kun siaj antikva ligna preĝejo, samaĝa al la urbo (1551), du monaĥejoj k.a. vidindaĵoj.

En tiu ĉi bunta mozaiko de la tagoj kaj aranĝoj estis ankoraŭ du konferenctagoj (la 32-a Konferenco de REU) plenaj de streĉo, nervozeco kaj emocioj, kiuj foje estis tre forte esprimitaj. Sed ĉio finiĝis pli-malpli sukcese. Estas certe bone, kiam ĉio finiĝas bone, sed pli bonas, kiam ĉio bone daŭras. Do, gravas nun, ke la elektita nova REU-Estraro sukcese laboru kaj evoluigu rusian Esperanto-agadon.

La tempo de RET-23 forflugis kiel fajrero. Ĉiufoje, kiam mi venas al RET, mi ricevas la impulson de vivo. Tiu ĉi renkontiĝo estas kvazaŭ viviga akvo, enpaŝinte kiun, vi sentas vin pli entuziasmigita, pli agema kaj energia. Ni danku la organizantojn de RET-23: Svetlana Smetanina, Aleksandro Lebedev, Nikolao Gudskov por la bonega aranĝo! Kaj ni zorge konservu en la memoro ĉi tiujn somerajn tagojn!

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte