Vojaĝo al Italio – ora sablo de rememoroj!

Aranĝoj: 

Intervjuo kun partoprenanto de 77-a Itala E-kongreso Raja Kudrjavceva 

─ Kiom mi scias, vi dufoje vizitis Italion antaŭe, inkluzive Universalan Kongreson en Florenco en 2006. Kio logis vin tien ĉi-foje?
─ Jes, mi jam dufoje vizitis Italion kaj enamiĝis en la landon. Ĝi estas unu el la plej belaj landoj de la mondo kaj povas samtempe kontentigi viajn interesojn en multaj aspektoj: natura, kultura, arkitektura kaj historia, homa ktp. Krome, estis ankoraŭ kelkaj kialoj por elekti ferii ĉi-jare, partoprenante 77-an nacian kongreson en Italio. Unue, mi ne povis ĉi-jare partopreni UK-on, kiu okazis tro fore en Kubo. Due, mi antaŭvidis, ke multaj esperantistoj (precipe el Eŭropo)  ĉi- somere preferos partopreni la jubilean E-aranĝon en Italio, kaj la kongreso similos malgrandan UK-on. Ĝuste tiel okazis, la 77-an Italan kongreson partoprenis 332 esperantistoj el 37 diversaj landoj.
 
─  Per kiu itinero vi atingis Italion?
 
─ Mi komencis la vojaĝon kune kun la grupo de rusiaj esperantistoj, gvidata de moskva esperantistino Svetlana Smetanina. Sed antaŭe nia triopo el Ural-Siberia regiono pertrajne atingis Moskvon; laŭ interkonsento ni eksidis en la saman trajnon en diversaj urboj: Vladimir Opletajev en Surgut, Nastja Golovkina en Tjumenj kaj mi, la lasta, en Jekaterinburg. Tute ne enuante dum la vojo kaj aktive praktikante la lingvon en la trajno, ni venis al Moskvo, de kie jam plena grupo veturis pertrajne ĝis Brest kaj poste translime ĝis pola urbo Terespol. De Terespol nia grupo vojaĝis tra Eŭropo jam per buso, haltante por ekskursi kaj tranokti en diversaj antaŭe planitaj urboj. Sed E-kastelo Grezijono en Francio estis la lasta punkto, kiun mi vizitis kune kun la rusia E-grupo, ĉar plu ĝis Italio mi vojaĝis jam kune kun polaj esperantistoj.
 
 
─  Vi jam plurfoje vojaĝis per E-busoj al diversaj aranĝoj en Eŭropo. Ĉu tia vojaĝmaniero plaĉas al vi, kiujn plusojn kaj eble minusojn havas vojaĝo per buso?
─ Jes, mi ŝatas vojaĝi tra Eŭropo per E-busoj, kaj jam kelkfoje partoprenis la busvojaĝojn, kiujn bone organizas Svetlana Smetanina. Unue, al mi plaĉas, ke mi trovas en la grupo multajn malnovajn E-amikojn kaj konatojn kaj bonsentas min en tiu E-medio. Due, tia vojaĝmaniero ebligas vidi multajn interesajn kaj belajn lokojn laŭvoje al la aranĝo. Nu, el minusoj eble estas tio, ke tiu vojaĝmaniero kompare al la aliaj estas pli laciga: dum multaj horoj vi devas vojaĝi en sidanta pozo, sed mi trovas tion sufiĉe eltenebla kaj dum la vojaĝoj mi vidis, ke tiel vojaĝas ne nur gejunuloj kaj mezaĝuloj, sed ofte aliĝas ankaŭ maljunaj esperantistoj.
 
─ Ĉu interesa estis la vojo al la kongreso, kiujn urbojn vi vizitis laŭvoje?
 
─ En Pollando ni vizitis belan urbon Lodzj, kie nin renkontis lokaj esperantistoj: Marija, Robert kaj Sofija kaj organizis por ni interesan ekskurson tra la urbo, konatigis nin kun ĝiaj ĉefaj vidindaĵoj, kun ZEO –objektoj(zamenhofaj E-objektoj) de la urbo, poste ni kune vespermanĝis tutkompanie en la kafejo kaj veturis plu ĝis la loko de nia unua tranokto en  la hotelo “Kaliski” de urbo Rzepin. En la sekva tago ni veturis jam tra Germanio, haltis por vidi belan urbon Potsdam, promenis tie kaj plu vojaĝis ĝis Esperanto-urbo Herzberg, kie nia restado estis pli longdaŭra: ni vizitis E-centron, tranoktis, havis longajn ekskursojn vespere de la veninta tago kaj sekvonttage. Sekva nia halto estis en belega kaj romantika urbo Majnz, ĉe fama rivero Rejn, kie ni  pasigis kelkajn horojn, promenante tra la historia urba centro kaj lau kajo de la riverbordo. Post nia tranokto en Homburg ni veturis ĝis la simpatia urbo Saarbruken. Ĉi tie nin ĉiĉeronis ankaŭ loka esperantistino, ni piedpaŝis  la urban centron kun labela kastelo, trairis laŭ ponto trans la rivero, kiu fluas meze de la urbo, renkontis grandan strato-bazaron.
 
Poste nia vojo daŭris  ĝis Francio. Antaŭ la noktomezo ni atingis E-kastelon Grezijono, situantan en Luara valo, kie mi tranoktis nur unu nokton (la tuta grupo havis ĉi tie du tranoktojn). Sekvontmatene post la matenmanĝo kaj konatiĝo kun la kastelo kaj ĉirkaŭanta ĝin parko, mi adiaŭis kun la grupo ĝis la kongreso en Italio, ĉar de Grezijono mia vojaĝo daŭris ekster rusia grupo.
 
 
    Belaj domoj de pola urbo Lodzo           Dum la promenado laŭ ĉefa strato de Lodzo, Petrkovskaja.             Dum la promenado laŭ  Lodzo, ĉe la stelo de  mia ŝatata pola aktoro.                La urba kastelo sur la  ĉefa placo de Majnc, Germanio.              Germana urbo Saarbruken, la ponto trans la rivero.                                                                                                 
       
─ Viaj impresoj pri Esperanto-urbo Herzberg?
 
─ Herzberg estas simple unika urbo. La urbestro kaj loĝantaro de la urbo akceptis la defion nomiĝi Esperanto-urbo en 2006-a jaro. La inciatinto de tio Peter Zilvar rakontis al ni kiel ĉio okazis kaj citis la vortojn de la vicurbestro:” Ni volas atingi, ke Esperanto apartenu al Herzberg kiel la Eifel-turo al Parizo”. Ĉi tie ni ĉiupaŝe povis renkonti afiŝojn, sur- kaj subskribojn en Esperanto. En la urbo estas impona E-centro, kaj en la tago de nia veno al la urbo apud ĝi nin renkontis du instalitaj flagoj: konstanta verda E-flago kaj laŭokaze Rusia. La urba biblioteko havas apartan E-fakon, en la historia muzeo de la kastelo Herzberg estas ankaŭ E-ekspozicio. En multaj lernejoj de la urbo lernantoj lernas Esperanton, en 8 urbaj restoracioj oni povas disponigi al vi E-menuojn. 
Nia restado en Herzberz estis zorge aranĝita de lokaj esperantistoj: Zsofija Korody kaj  Peter Zilvar, kiuj montris al ni E-centron, rakontis pri sia E-agado urbskale kaj pri antaŭnelonge okazita en Herzberg E-festivalo, donacis specialajn sakojn kun la materialoj pri la urbo kaj aliaj esperantaĵoj, montris al ni la urbon. Vespere ni longe vagis laŭ la urbaj stratoj, promenis ĝis la lago, tutgrupe vizitis la grekan restoracion, kie elektis la pladojn laŭ E-menuo kaj kelkaj el ni ŝatis mendi salaton “Esperanto”. Post vespermanĝo ni daŭrigis promenadon tra la urbo, vizitis la monumenton al Zamenhof kaj fotiĝis tie.
Sekvontmatene esperantistoj de loka E-klubo organizis por nia grupo belan matenmanĝon en la salono de la urba biblioteko kaj post ĝi interesan ekskurson al la urba historia kastelo. El Herzberg mi forveturis absolute ravita pri la urbo kaj deklaris, ke mi ŝatus loĝi en ĝi.
 
         Ĉe Esperanto-centro en urbo Herzberg, Germanio.                     En Esperanto-urbo Herzberg.                  Dum la promenado lau stratoj de Herzberg. Kun la iniciatinto de E-urbo Peter Zilvar.                 En greka restoracio Akropolis, kie vi povas elekti la pladojn per Esperanto-menuo.                         

─ Viaj impresoj pri Grezijono?

─ Kastelo Grezijono estis la dua loko en nia vojaĝo, rekte ligita kun Esperanto. Mi ŝatus diri, ke al mi aparte plaĉis, ke  la organizanto de la busvojaĝo Svetlana Smetanina planis ĝin tiel, ke dum la vojo al  la Itala kongreso ni povis viziti kelkajn gravajn por la esperantistoj E-lokojn – urbon Herzberg en Germanio kaj E-kastelon Grezijono kaj E-centron “Kvinpetalo” en Francio. Tio estis vere valora parto de nia vojaĝo!

Pri la kastelo Grezijono mi multe aŭdis de esperantistoj antaŭe kaj legis pri ĝi. Certe estis tre interese por mi vidi ĝin reale. Ĝi situas en la franca provinco Anĝuo kaj servas por esperantistoj jam dum 58 jaroj. Oni iom rakontis al mi pri la historio de tiu fama E-kulturdomo. En 1951 franca esperantisto-instruisto Henri Micard iniciatis fondaĵon de la asocio «Kulturdomo de la franclandaj esperantistoj” cele arigi sufiĉan monon por aĉeto de taŭga bieno. Li ekaŭdis pri “Gresillon” - kastelo situanta apud la urbeto Baŭge. En 1952 jaro tiamaj membroj de la asocio, investinte multon el siaj ŝparaĵoj, aĉetis la kastelon kaj instalis ĉi-tie esperantistan kulturdomon. La unua celo estis provizi la domon por aranĝoj de diversaj E-asocioj. Dekomence en la kastelo estis neniu komforto, nek meblaro.  La volontuloj instalis elektron, akvon kaj duŝejojn.  S-ino Micard mem preparis la manĝojn kaj eta skipo de esperantistoj sindediĉis al la funkciado de la domo. Ĉi tie dum 58 jaroj okazadis diversgradaj esperanto-staĝoj, fakaj kongresoj, infan-renkontiĝoj kaj renkontiĝoj por E-familioj.
Grezijono funkcias ne nur somere, sed ankaŭ dum Paskaj Ferioj kaj vintraj jarfinaj festoj. Ĝi disponigas al la staĝanoj kurso-ĉambrojn, salonojn, bibliotekon kaj libroservon; agrablan kunvenejon , kie oni povas trankvile interparoli, trinki, eĉ pianludi; la butikon, kie eblas aĉeti memoraĵojn. En la kastelo estas ankau sportejo kaj bela parko, kun lagetoj, grandaj arboj kaj multaj birdoj. Apude,en la fama valo de Luara, multas belaj vizitindaj kasteloj, kiujn mi bedaŭrinde ne povis viziti ĉi-foje; post unu tranokto en la kastelo, mi nur sukcesis ĉirkauiri la parkon, fotiĝi kaj devis jam forveturi. Sed jam laŭvoje mi vizitis proksime situantan kastelon, de Bauge, kiu havas grandan mezepokan apotekon kaj hospitalon (Nun tio estas tre interesa muzeo).
 
         Esperanto-kastelo Grezijono en Francio.                      En la salono de E-kastelo Grezijono en Francio.
 
─  Plu vi vojaĝis jam kune kun la grupo de polaj esperantistoj – Kiujn interesajn lokojn vi vidis laŭvoje?
 
─ Eblas diri, ke mi havis antaŭ – kaj postkongresojn en Pollando, ĉar el Francio mi denove revenis en Pollandon kie loĝis dum kelkaj tagoj kun miaj polaj amikoj kaj vizitis multajn interesajn lokojn. Mi konatiĝis kun tre simpatia urbo Bielsko-Biala, vizitis belan montaron Baskidi apud ĝi, kie ni supreniĝis al la pinto per moderna ŝnura vojo. Ni vizitis Ausŝvic (konata ĉe ni kiel Osvencim) – loko de germanaj koncentrejoj dum la dua mondmilito. Krome ni vizitis historian sal-minejon Veliĉka, kiu estas tutmonde sola minindustria objekto, senĉese funkcianta de mezepoka tempo.
 
          Supreniĝo al la pinto en montaro Biskidi, apud urbo Bielsko-Biala.                       En montaro Biskidi, en Pollando.                           Germana koncentrejo de la dua mondmilito en Osvencim.  
 
Jam postkongrese mi bonŝancis viziti belegan Krakovon, historian ĉefurbon de Pollando ĉe la rivero Visla kaj urbon Ĉenstohova, kie troviĝas fama monakejo Jasna Gura.. Pollando al mi tre plaĉas kaj mi vere ĝojas, ke kelkfoje, traveturante tiun landon dumvoje al la UK-oj en Europo, mi konatiĝis kun novaj por mi polaj urboj. Antaŭe tio estis Varŝava, poste Lublin kaj Bjalistoko, ĉi-foje Lodzj kaj kelkaj urboj de Silezio – bela suda regiono de Pollando. Pri ĉiuj polaj urboj kaj lokoj kiujn mi malkovris por mi ĉi-somere, mi planas skribi baldaŭ aparte.
De Pollando al Italio mi veturis kune kun miaj polaj E-amikoj: Georgo Handzlik, Johana kaj Marek Choroŝuha kaj iliaj gefiloj Katarĵina kaj Piotr.
Laŭvoje tien ni haltis en Vieno, konatiĝis kun la ĉefaj urbaj vidindaĵoj, vizitis tre interesan muzeon “Haus der Muzik “ (Domo de Muziko) , kie vidis multon mirindan kaj atentokaptan. La muzeo antaŭ ĉio ravis min per sia moderna kaj neordinara koncepto, vizitantoj povas ne simple gapi tie al ĉiuj objektoj, sed aktive partopreni en multo: jen aŭskulti diversajn sonojn, jen provi ludi iun muzikilon, jen kompili en paro kun iu la muzikfragmenton. Eĉ eblas provi gvidi la orkestron de fama Viena filharmonio, elektinte iun klasikan muzikverkon!
Poste ni iris al la parko kun monumento de Ŝtraus, promenis laŭ nokta Vieno kaj post la kelkhora ripozo en la hotelo , kontentaj kaj feliĉaj, veturis plu. Revenante jam el Italio nia grupeto, laŭ rekomendo de nia E-amiko Zlatko Tiŝljar, vizitis tre ravan lokon Soĉja en Slovenio. Nomo Soĉja estas de montara riverego Soĉja, tre brua, rapidega kaj fortega. Tie nin atendis eksterordinara beleco de montaraj pejzaĝoj! Ankaŭ tie ni haltis, promenis, fotiĝis, tranoktis en ligna domo-hotelo kun ĉiuj komforteblecoj je alteco de 1600 metroj super maro en montoj. Nun ankaŭ mi mem povas rekomendi al vi: Se vi havas iun ŝancon viziti Soĉja – nepre faru tion!
 
          Dum la promenado en Vieno.                  Apud  la monumento al J. Straus en Vieno.                  Ĉe la rivero Soĉja en Slovenio.               La domo-hotelo, kie ni tranoktis en Soĉja, Slovenio.
 
─  Bv priskribi la kongresan urbon Linjano en Italio!
 
Itala kongreso okazis de la 21-a ĝis la 28-a de aŭgusto en Lignano Sabbiadoro (Linjano Orsabla) - ĉarma feria urbeto sur duoninsulo ĉe la laguno de Grado en Adriatika maro. La kongresejo, situanta ĉe mare, meze de arboparko, estis en granda porripoza strukturo”GeTur” kaj kapablis akcepti ĝis 3000 gastojn.
Eblas diri, ke ni loĝis en eta paradizo: varma lazurkolora maro, belega plaĝo kun mola, “ora” sablo, domoj inter verdaĵo kaj palmoj; riĉaj manĝoj en itala kuirmaniero… Kiam mi vidis senliman Adriatikan maron kun sabla bordo, ŝipojn ĉe la malproksima horizonto, flugantajn kajtojn ĉi - tie kaj tie en la ĉielo ( ilin vendis afrikanoj tie) – mi simple sentis min feliĉa! Kaj la plenan semajnon mi, feliĉa, povis naĝi en la maro kaj en la suno! Meze de la ripozejo konstante “bolis” la fontano, kies ŝprucoj prilumigitaj vespere, bele ŝanĝis la kolorojn. Same fontanis nia vivo dum la kongreso en tiu ĉi belega apudmara ripozloko, ĉar la kongresa programo estis tre dense konstruita. Nur unufoje mi povis viziti la urbeton mem, promenis laŭ ĝiaj stratoj kun multaj hoteloj, restoracioj kaj kafejoj, vendejoj kaj butikoj, kun belaj domoj, ĉirkaŭitaj per bunte florantaj ĝardenoj.
Linjano situas meze de la vojo inter Venecio kaj Triesto, turisme allogaj urboj, kaj ni certe bonŝancis viziti ilin kaj ekskursi ankaŭ tie.
 
          Adriatika maro en Linjano.                     Dum la ekskurso en Venecio                 Belega Venecio.               Dum la ekskurso en Venecio.
 
─ Viaj impresoj pri la 77-a Itala kongreso de Esperanto: organizado, organizantoj, programo…
 
─ Mi opinias, ke la kongreso estis tre sukcesa, kvankam ne mankis kritiko flanke de apartaj partoprenantoj pri kelkaj organizaj malglataĵoj. La organizantoj prizorgis bonegan programon – riĉan, varian, interesan, inspiran. La elekteblecoj estis multnombraj: interesaj prelegoj kaj seminarioj, gvidataj de elstaraj internaciaj fakuloj; diversnivelaj kursoj de Esperanto kaj intensiva kurso de Itala lingvo, diversaj fakaj kunsidoj kaj filozofia nokta disputo pri Homaranismo, gvidata de itala profesoro Davide Astori; prezentadoj de novaj E-libroj  kaj E-spektakloj. En la kongreso oni havis eblon ekzameniĝi kaj akiri diplomon laŭ la eŭropa referenckadro. Onidire la ekzamenon C1 (preskaŭ la plej superan) faris dudeko da partoprenantoj. Oni ankaŭ povis aĉeti Esperanto-librojn, KD-ojn, E-bildkartojn kaj insignojn en la kongresa libroservo. Post la vespermanĝoj ĉiuvespere akurate komenciĝis koncertoj kaj sur la scenejo paradis multaj E-kantistoj: Jomo kaj Manuel el Francio, Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, Georgo Handzlik el Pollando, Ĵomart kaj Nataŝa el Svedio, Amir el Danio. Nokte post la 23-a horo okazadis pliaj distraj programoj, kiujn gvidis tre simpatia kaj vigla junulo, prezidanto de Itala Esperanto-Junularo Mihaelo Boris Mandirola: regalo per bongustaj italaj vinoj kaj fromaĝoj, frandado de bongustaĵoj de Friula regiono; ludoj en Esperanto, noktaj naĝadoj en la maro. Estis proponita riĉa ekskursa programo, kun vizitado de proksimaj urboj: Venecio, Triesto, Treviso, Undine; al la Natura parko de Tagliamento.
La organiza teamo de la kongreso kunagis positive kaj sukcesis krei bonegan etoson, ĉiuj partoprenantoj ĝuis multajn agrablajn horojn kaj belegajn travivaĵojn. Tial dum la lasta, Internacia vespero, la tuta E-publiko en la halo volonte subtenis kaj kunkantis la dankkanton al la organizantoj, kies tekston, verkis, cetere, nia elstara rusia esperantisto Mikaelo Bronŝtejn.
 
             La junulinoj el Rusia grupo ĉe la kongresejo en Linjano.                               Malferma ceremonio de 77-a Itala kongreso en Linjano.                           Dum la Internacia Vespero en 77-a Itala kongreso en Linjano.
 
─ Mi scias, ke vi antaŭprepariĝis  por Internacia Movada Foiro. Kiel ĝi pasis?
 
─ Mi devas klarigi, ke  dum tiu ĉi kongresprogramero ĉiu landa asocio havas la tablon, kie devas iel prezenti la landan E-agadon. Ĝenerale la ideo okazigi Internacian Foiron aperis ĉe la UK-o en Florenco en 2006-a jaro kaj tiam ankaŭ mi la unuan fojon respondecis pri la prezentado de REU. La bona ideo plaĉis kaj Verda Foiro okazis poste dum ĉiuj sekvaj UK-oj. Italoj provis eksporti la ideon ankaŭ al sia nacia kongreso. 
Por aranĝi nian tablon en rusia stilo mi kunportis specialan tablotukon kun rusaj popolaj broadaĵoj, lignajn hohlomaĵojn: pladon, kandelingojn, vazon ktp… Sur la tablo staris rusia nacia flageto, estis dismetitaj E-libroj, eldonitaj lastatempe en Rusio kaj muzikdiskoj, la stoko de E-revuoj “REGo” kaj “Scienco kaj Kulturo”, kiuj eldoniĝas ĉe ni. Sur la aldona tablo estis eksponitaj fotoj de REK-26, kiu okazis maje en S-Peterburgo. Por la regalo mi anticipe preparis rusan kvason, metis sur la pladon “suŝkojn” kaj arbarajn nuksetojn - en la vazon. Mi dankas al ĉiuj rusiaj esperantistoj , kiuj aktive helpis al mi: Svetlana Smetanina disponigis la librojn kaj revuojn, Volodja Opletajev helpis aranĝi la tablon, Mikaelo Bronŝtejn  kantis ĉe la tablo akompane de la gitaro niajn “orajn kantojn” kaj ni kunkantis. Sed plej ĝojigis min juna, 10-jara moskva esperantisto Micjo, pranepo de V.Bokarjov, kiu kune kun mi bonvenigis la vizitantojn, en bona Esperanto respondis al la demandoj kaj faris la bezonatajn klarigojn pri la fotoj aŭ revuoj. Nia aktiveco certe vokis multan atenton: homoj haltis, volonte trinkis rusan kvason, gustumis la regalaĵojn, interesiĝis pri la libroj kaj diskoj kaj ofte aĉetis ilin, rigardis ekzponitajn fotojn, scivolis pri la movado. Mi tre kontentas, ke dank’al nia komuna amika laboro nia rusia tablo bone funkciis dum la Verda Foiro!
 
Ĉu la itala kongreso sukcesis iom kompensi por eŭropaj esperantistoj mankon de facile atingebla UK- ĉi-jare?
 
─ Verŝajne jes. Mi jam diris, ke estis ja partoprenantoj el 37 landoj kaj dum la tuta kongresa semajno kompreneble regis internacia kaj interkultura etoso kaj la kongreso vere similis malgrandan UK-on. Dum la impona malferma ceremonio la kongreson salutis multaj diverslandaj esperantistoj; okazis Internacia Foiro, pri kiu mi jam rakontis al vi; dum la lasta vespero- Internacia Kultura Vespero, dum kiu sur la scenejo elpaŝis diverslandaj kantistoj kaj artistoj, simple ordinaraj esperantistoj kaj eĉ grupeto de progresantoj el la kurso. Tiuj eventoj certe servas por plia interhoma kaj interkultura alproksimiĝo.
 
              Internacia etoso dum la adiaŭa vespero de la kongreso.                    Mi kaj Johanna kune kun italoj post la gustumado de vinoj kaj fromaĝoj de Italio.                     Internacia etoso de la kongreso. En bela internacia kompanio. 
 
─ Vi certe memoras vian partoprenon en multaj internaciaj kongresoj. Kio restos en la memoro post tiu ĉi?
 
Restos en la memoro certe tio, ke mi kongresis en la ŝatata de mi belega lando de suno kaj maro - Italio, en ĉarma apudmara ripozloko Linjano. Restos en la memoro ĉiutage staranta antaŭ mi demando: kion elekti el multaj paralele okazitaj programeroj: seminarion de Katalin Kovats aŭ kurson de itala lingvo; spektaklon de Georgo Handzlik aŭ ekskurson al Padova, libroprezentadon aŭ prelegon de Davide Astori…   Restos en la memoro bonega internacia etoso, varmo de reciprokaj amikaj kontaktoj, frandado de italaj bongustaĵoj, belaj Esperanto-kantoj, kiujn ĉiuvespere kantis por ni la plej elstaraj Esperanto-artistoj.
Restado en Linjano kaj partopreno en 77-a Itala Kongreso vere reŝarĝis mian energion, donis freŝajn fortojn por plu alfronti tiujn E-taskojn, kiujn mi havas en la regiona agado de nia Ural-Siberio kaj en la agado de REU.
 
─ Ĉu vi planas proksime iun aranĝon en nia Ural-Siberia regiono?
 
Jes, ĵus mi iniciatis la organizadon de aŭtuna E-renkontiĝo en Jekaterinburg, kie temos pri someraj E-eventoj, kiujn partoprenis ĉi – jare uralaj esperantistoj.
 
─ Viaj bondeziroj al la legantoj de ural-sib.org kaj al ĉiuj ural-siberiaj esperantistoj.
 
─ Al esperantistoj mi certe deziras partopreni internaciajn E-aranĝojn, por praktiki nian lingvon en rektaj kontaktoj kun alilandanoj kaj ĝui internacian etoson. Al la legantoj, ankorau  ne-esperantistoj, mi volas diri: ne hezitu lerni Esperanton kaj vi vidos kiom pliriĉiĝos via vivmondo, kiom da nova, mirinda vi malkovros por si per Esperanto!
 
- - -
  intervjuis  Viktor Kudrjavcev  Jekaterinburg 
 
 
 

 

Komentoj

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte