Vizito de la muzeo “Literatura vivo de Uralo” en la naskiĝtago de M. Cvetajeva

Urboj: 

Afiŝo de la okazinta en la muzeo elspozicio
Afiŝo de la okazinta en la muzeo elspozicio
Jekaterinburga muzeo "Literatura vivo de Uralo" en la Literatura kvartalo de la urbo.
Jekaterinburga muzeo "Literatura vivo de Uralo" en la Literatura kvartalo de la urbo.
Muzeisto prezentas la ekspozicion, malfermitan okaze de la jubileo de M. Cvetajeva
Muzeisto prezentas la ekspozicion, malfermitan okaze de la jubileo de M. Cvetajeva
Raja Kudrjavceva (dekstre) dum la prezentado de la ekspozicio, dediĉita al la jubileo de M. Cvetajeva
Raja Kudrjavceva (dekstre) dum la prezentado de la ekspozicio, dediĉita al la jubileo de M. Cvetajeva
Libra raraĵo el la arkivo de la muzeo
Libra raraĵo el la arkivo de la muzeo
Regalaĵo, organizita de la muzeistoj okaze de la solena malfermo de nova ekspozicio
Regalaĵo, organizita de la muzeistoj okaze de la solena malfermo de nova ekspozicio
Doktoro pri filologio de jekaterinburga pedagogia universitato Olga Skripova kantas dum la koncerto romancojn je versoj de M. Cvetajeva
Doktoro pri filologio de jekaterinburga pedagogia universitato Olga Skripova kantas dum la koncerto romancojn je versoj de M. Cvetajeva
Al Olga Skripova helpas ŝia edzo, opera kantisto de jekaterinburga oppera teatro, plenumi romancon al la versoj de M. Cvetajeva.
Al Olga Skripova helpas ŝia edzo, opera kantisto de jekaterinburga oppera teatro, plenumi romancon al la versoj de M. Cvetajeva.

Ĉiuj poeziŝatantoj scias, ke la 8-n de oktobro ĉi-jare estis la 130-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto, prozisto kaj tradukisto Marina Ivanovna Cvetajeva. La carino de poezio, la grandega poeto de unu el la grandegaj poeziaj epokoj (de la Arĝenta jarcento de rusa poezio) – tiel oni nomas ŝin. Marina Cvetajeva donacis al ni la penetran poezion, kiu daŭre vivas en la animoj de multegaj adorantoj de ŝiaj verkoj. En la tago de ŝia naskiĝo en multaj rusiaj urboj kaj lokoj okazis kulturaj eventoj, dediĉitaj al ŝi. Ankaŭ nia esperantista duopo (Vjaĉeslav Gusev kaj Raja Kudrjavceva) vizitis la kulturan programon omaĝe al la memoro de M. Cvetajeva, kiu okazis en la Literatura kvartalo de Jekaterinburgo en la spaco de la muzeo “Literatura vivo de Uralo”

La 8-n de oktobro oni malfermis ĉi tie la ekspozicion, kiu rakontas pri ligo de M. Cvetajeva kaj ŝia familio kun Uralo. La ekspozicio nomiĝas “La plej bonaj el plenkreskaj jaroj…”. Notindas, ke tiel mem Cvetajeva en la letero al sia amiko - la alia konata poeto kaj pentristo Maksimilian Voloŝin - nomis la kelkajn feliĉajn semajnojn, pasigitajn en Usenj-Ivanovska vilaĝo en la Suda Uralo. Julie de la 1911-a jaro ŝi, kune kun Sergej Efron (ŝia estonta edzo), kun kiu konatiĝis, ripozante kaj gastante en Koktebelj, en la domo de M.Voloŝin, decidis forveturi de tie en Ufaj stepoj, kie ili izoliĝis por resti duope. Des pli, ke post la vica akutiĝo de tuberkulozo Sergej bezonis la kuracadon. En Usenj-Ivanovsko estis pinaj arbaroj kaj kuracejo, kie oni kuracis per kumiso. La duopo ekŝatis ĉi tiun lokon, sentis sin feliĉaj tie, Marina verkis ĉi tie kelkajn versaĵojn: ”Por ĝojo”, “Aŭgusto…asteroj” k.a..

Kaj jen la malpli konata fakto: la patro de M, Cvetajeva, Ivan Vladimiroviĉ, la fondinto de la Muzeo de belartoj, la estonta Puŝkina muzeo en Moskvo, ankaŭ estis ligita kun Uralo. Por la konstruado de la muzeo li uzis pli ol 400 miloj pudoj de urala marmoro. Tial kune kun la edzino li veturis al la urala urbo Zlatousto por organizi ĉi tie la marmorminadon kaj vivis ĉi tie dum unu jaro.

Post tiaj interesaj rakontoj dum la malfermo de la ekspozicio, muzeistoj invitis ĉiujn gastojn al la regalado, dum kiu la virino en la nacia kazaĥa kostumo proponis al ĉiuj gustumi kumison, baŭrsakojn kun la vilaĝa butero, trinki iom da ĉampano aŭ teo kun dolĉaĵoj. Tio estis agrabla surprizo!

Post tiu ĉi festeneto ni estis invititaj en la salonon de la muzeo, kie la vespero daŭris kaj okazis la koncerto “La cigana pasio de disiĝo”. Dum ĝi sonis la romancoj je versoj de Marina Cvetajeva en la plenumo de Olga Skripova, doktoro pri filologio de la jekaterinburga pedagogia universitato. Por Olga poezio de M. Cvetajeva estas ne nur la temo de ŝiaj sciencesploroj, sed ankaŭ la fonto de la krea inspiro: ŝi verkas la muzikon por la tekstoj de la poeto kaj plenumas ilin akompane de la gitaro. Dum la koncerto mi plezure rememoris plurajn versaĵojn de M. Cvetajeva, kiujn ankaŭ mi parkere sciis.

Jen tia agrabla travivaĵo, dum kiu ni povis alproksimiĝi al la mondo de Cvetajeva-poezio,ĝui ŝiajn poemojn, omaĝi al la grandega poeto!

 

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte