Pri junia koncerto de Andrej Korobejnikov en Jekaterinburgo

Urboj: 

Nia grupeto apud la afiŝo al la koncerto de Andrej Korobejnikov
Nia grupeto apud la afiŝo al la koncerto de Andrej Korobejnikov
Andrej pianludas dum la koncerto
Andrej pianludas dum la koncerto
Andrej sur la scenejo dum la koncerto
Andrej sur la scenejo dum la koncerto
En la halo antaŭ la koncerto
En la halo antaŭ la koncerto
Kun Andrej Korobejnikov dum la komunikiĝo surstrate nemalproksime de la filharmonio
Kun Andrej Korobejnikov dum la komunikiĝo surstrate nemalproksime de la filharmonio
Kun Andrej post la koncerto surstrate
Kun Andrej post la koncerto surstrate
Apud la afiŝo al la koncerto de A.Korobejnikov en la filharmonio
Apud la afiŝo al la koncerto de A.Korobejnikov en la filharmonio

Tiu ĉi junio donacis al ni la novan renkontiĝon kun la malnova amiko. La 14-n de junio la grupeto de esperantistoj – muzikŝatantoj el Jekaterinburgo vizitis la koncerton de pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikov. Necesas rimarki, ke muzikemuloj de nia urbo delonge jam aprezis la talenton de la pianisto, atendas liajn koncertojn kaj la halo de la filharmonio dum la koncertoj de Andrej ĉiam estas plen-plena.

La programo de la junia koncerto estis bonega: en la unua ĝia parto admirinde sonis belega muziko de Fryderyk Chopin, fajna en transdono de diversaj emocioj kaj humoroj; en la dua koncerta parto Andrej virtuoze kaj tre sindoneme prezentis la duan sonaton por piano de Sergej Raĥmaninov kaj la lirikan sonaton – fantazion de Aleksandr Skrjabin, ligitan teme kun mara elemento. La publiko tre varme kaj dankeme reagis per longa, senavara aplaŭdo, multe bisis, longe ne dezirante forlasi la halon.

Tradicie okazis postkoncerta ĝoja amika komunikiĝo kun Andrej, ĉi-foje surstrate. Li iom rakontis pri siaj koncertoj kaj la realigita krea projekto en Francio antaŭ ol veni en nian urbon, kaj pri la estonta sia gastrolo al Portugalio, kien li flugos tuj post la reveno el Jekaterinburgo. Estis ĝoje por ni aŭdi, ke malgraŭ nunaj politikaj obstakloj, li estas ofte invitata por koncerti en eŭropaj kaj aliaj landoj.

Tiu agrabla somera vespero kaj mirinda koncerto de Andrej iĝis neforgesebla travivaĵo por kelkaj jekaterinburgaj esperantistoj kaj ankaŭ por nia tjumena gastino Nadeĵda Borisova. Eblas vidi fotojn de la evento.

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte