Tra jaroj fuĝantaj (Intervjuo kun Raja Kudrjavceva)

Urboj: 

Personoj: 

Raja Kudrjavceva apartenas al rara grupo de ekskluzive engaĝitaj esperantistoj plene kaj senrezerve fidelaj al Esperanto, kies praktika multbranĉa aktivado servas kaj al la lingvo kaj al progreso de la esperantista movado. Oni kutimas epiteti tiajn homojn per la substantivomotoro”, komparante ilin kun  tiu senlace funkcianta ilo, kapabla ne nur transformi jam ekzistantan energion, sed en la samideana medio ankaŭ krei sinergion tiel bezonatan por akceli kunagadon de diversaj homoj, direkti ilin al sukcesigo kaj realigo de samcelaj taskoj. En la suba intervjuo vi povas pli bone ekkoni homon, kiu grave influas kaj senlace gvidas la agadon de esperantistoj en Uralo dum la lastaj dek kvin jaroj.

“Pri kio mi meditas?

Ba, pri nenio… Pri la vivo…

Ĝiaj diversaj logaĵoj…

Mi venis al jena konkludo:

Viv’ estas lukto, ne ludo.”

Eli Urbanová

 

1. Oni konas multajn esperantistojn en nia lando, kiuj per sia agado mirinde hele brilis mallongtempe kaj poste rapide estingiĝis simile al impete preterflugintaj meteoroj.  Sed vin la poresperantista servado ne lasas jam kelkajn jardekojn. Estus interese scii, kio aŭ kiu puŝis vin al ĉi tiu vojo daŭranta tra via tuta konscia vivo. Kiel kaj kie vi venis al Esperanto?

Eble mi komencu de tio, ke mi naskiĝis en Mezazio kaj tie lernis Esperanton, loĝante tiam en la tutmonde fama  urbo Samarkando, antikva kaj unika en sia beleco. Sed en ĉio cetera la historio de mia veno al Esperanto ŝajne estas tre ordinara.

Kvankam mi ĝis nun pensas, kio estis tio: ĉu la feliĉa hazardo aŭ volo de la sorto – renkonti esperantistojn…  La unuan fojon tio okazis en la urba biblioteko, kie ili kutime kunvenis,  kaj mi ĝin ofte vizitadis, ŝatante legi librojn en la trankvilo kaj kvieto de la biblioteka legejo. Foje mian atenton altiris grupo de junaj kaj aktivaj homoj, kiuj vigle interparolis en iu nekonata lingvo,  kaj mi  ne detenis min de la demando al iu el la grupo: “Kiun lingvon vi parolas?” Tiam mi ekaŭdis la vorton “Esperanto”, kiu tuj enkapiĝis. Poste mi ankoraŭ multfoje samloke renkontadis esperantistojn, kiuj ŝajnis al mi esti tre simpatiaj homoj, kaj mi povis nur deflanke nelonge observi iliajn kunvenojn.

RajaSed oni vere diras: “Serĉu kaj vi trovos”… Pasis proksimume unu jaro,  kaj mi iĝis jam studentino de la unua kurso de medicina supera lernejo, kiam foje ekvidis la anoncon pri la ĉeesta baza kurso de Esperanto ĉe Samarkanda universitato, en ĝia fremdlingva fakultato. Mi decidis bonuzi la feliĉan ŝancon, nepre aliĝi kaj lerni la lingvon. Estas interese, ke dezirantoj lerni en tiu senpaga kurso ne malmultis,  kaj organizantoj eĉ kreis kelkajn grupojn po 25 kaj pli da lernantoj en ĉiu grupo, kaj mi bone memoras, ke nia instruisto dum la unua leciono, rigardante nin,  citis la frazon el la Biblio: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj”, kaj ial mi ekpensis tiumomente: “Mi tutcerte estos inter la elektitoj”. 

Preskaŭ dum kvar monatoj mi akurate frekventis la lecionojn kaj diligente lernis la lingvon. Ĝin al ni instruis du instruistoj: tiel nomatan praktikan parton, kiam ni analizis la hejmajn taskojn, dialogis, legis kaj tradukis,  gvidis Lemelev Vladimir Romanoviĉ. Evidentiĝis, ke li estis ankaŭ profesoro de la katedro de epidemiologio en la medicina instituto, kie mi studis, kaj li instruis al mi ne nur Esperanton  sed estonte ankaŭ medicinan sciencon – epidemiologion.  La duan, teorian duonon de la lecionoj, gvidis prezidanto de Samarkanda Esperanto-klubo Anatolij Ionesov, kaj kun li mi poste multe kunlaboris sur la Esperanto-kampo en Samarkando.

Fine de la kurso mi sukcese ekzameniĝis kaj estis invitita viziti  unu el tiuj klubkunvenoj, kiujn mi antaŭ du jaroj observis nur deflanke, en la biblioteko. Mi tre bone memoras tiun  tre emocian momenton por mi, kiam mi la unuan fojon venis al la esperantista kunveno, salutante ĉiujn Esperante kaj provis subteni la interparolon kun la klubanoj, uzante tiun dekon de la frazoj, kiujn mi speciale preparis kaj parkerigis antaŭ tio. Do, jam tiam mi perceptis la gradon de la respondeco en ĉio, kio rilatis al Esperanto. Poste mi regule ĉeestis la klubkunvenojn, kie mi povis apliki ricevitajn de mi en la baza kurso lingvosciojn kaj eĉ havis bonŝancon partopreni tiusomere en 1981 OrSEJT-23 (Orienta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro), kiu okazis apud Taŝkento, en la montara loko Sukoko.  Ĝin  partoprenis pli ol 300 esperantistoj el diversaj urboj de la tiama Sovetunio. La tendaro okazis aŭguste, sed antaŭ ĝia komenco venis al Samarkando kaj gastis dum 2-3 semajnoj en nia urbo duopo de esperantistoj-kievanoj, kun kiuj ni rapide amikiĝis, multe komunikiĝis kaj poste kune veturis al OrSEJT.  Ili brile posedis la lingvon, tre flue kaj lerte parolis ĝin, facile ludante per vortoj, kaj dum nia interkomunikado aperis kaj kreskis en mi la deziro lerni la lingvon kaj same bone regi ĝin. Nun mi komprenas, ke vere tio gravas, ke en la komenco de nia lingvouzado ni kontaktu bone parolantajn esperantistojn,  kiuj povus “infekti”, impresi nin per la lerta parolmaniero. Post multaj kaj multaj jaroj mi trovis tiun penson en la aserto de Luis Jorge Santos Morales:  “Ju pli belsone kaj nature ni parolos Esperanton, des pli nia kara lingvo plaĉos al la mondo”.

Plena de entuziasmo pri la lingvo kaj emo rapide perfektiĝi en ĝi mi veturis al OrSEJT en Sukoko, kaj tiu mia unua granda Esperanto-evento iĝis por mi neforgesebla kaj eĉ sortoporta: ĝuste tie mi akiris multajn Esperanto-amikojn kaj eĉ konatiĝis kun mia estonta edzo, tie mi  eksentis min esperantistino kaj povas diri, ke de tiu tempo mi firme ekstaris kaj ekpaŝis sur la vojo de Espero, Esperanto-vojo.

Sed via demando komenciĝis de la metafora komparo de multaj esperantistoj en nia lando  kun impete preterflugantaj meteoroj en la Esperanto-ĉielo. Vi pravas, ankaŭ tiu esperantista duopo el Kievo, kies posedo de Esperanto iam ravis min kaj entuziasmigis rilate al la lingvo, bedaŭrinde poste deflankiĝis de la Esperanto-movado, malgraŭ ke unu el ili, Andrej Grafov, dum kelkaj jaroj estis eĉ prezidanto de Kieva Esperanto-klubo. Ĉu tio ankaŭ estas ironio de la sorto?

 

2.  Ĉiu sperta esperantisto  rezonas, demandas sin kaj neeviteble  venas al konkludo pri sia rilato al Esperanto. Tiu ĉi konkludo tre atentindas, ĉar ĝi povas grave influi kaj aparte motivi la tutan vivon de esperantisto. Iuj konsideras Esperanton nur agrabla ŝatokupo, iuj okupiĝas pri la lingvo pro lingvistika intereso, por iuj Esperanto malkovras kampojn por krea aŭ soci-utila aktivado...  Kio estas por vi Esperanto? Kiel vi povas taksi la fenomenon “Esperanto” en via propra vivo? Kiel esperantisto vi ekaktivis en Uzbekio, kie vi loĝis dum multaj jaroj antaŭ ol transloĝiĝi al Uralo.  Kiujn rememorojn vi havas pri via aktivado en Samarkanda Esperanto-klubo kaj pri viaj tiamaj kolegoj?

Retrorigardante mian junecon mi povas diri nun, ke ankaŭ por mi tiam Esperanto estis  ĉefe interesa ŝatokupo. Baldaŭ post la reveno el la unua por mi OrSEJT, mi estis elektita kiel sekretariino de nia Esperanto-klubo, kaj post tute mallonga tempo mi plene trafis en la graviton de la kluba Esperanto-agado. Ĉio, kio okazis en la klubo, tre allogis min: vigla korespondado kun alilandaj esperantistoj kaj kolektado de materialoj por la organizado de internaciaj ekspozicioj de bildoj, fotoj, afiŝoj, kiuj post la eksponado en nia urbo estis transsendataj aliloken kaj “migris” ankaŭ tra diversaj urboj de nia  vastega lando; ĉiujaraj bazaj kursoj de Esperanto ĉe la fremdlingva fakultato de la urba universitato; preparado kaj kunordigo de studentaj sciencaj konferencoj enkadre de la sekcio de interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato; okazigo de tradicia UzER (Uzbekia Esperanto – Renkontiĝo)... Niaj studentaj konferencoj kaj printempaj UzERoj estis tre popularaj en la tuta Sovetio kaj por partopreni ilin venadis multaj diversurbaj esperantistoj el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Kievo, Donecko, Sverdlovsko (Jekaterinburgo), Ufo, el Ĉebaltio, Belorusio, Kartvelio, Armenio k.t.p. Mi memoras, kiel mi turnis min al volonte partoprenanta niajn Esperanto-aranĝojn Boris Grigorjeviĉ Kolker kun tre interesanta min demando: “Kion mi faru por rapide progresi en la lingvo kaj scipovi bele kaj flue paroli ĝin?” Responde al mi s-ro Kolker rekomendis legi belstile verkitajn Esperantajn librojn kaj, nature, sekvis mia miro: “Kie mi prenu tiujn librojn?” Tiam Boris Grigorjeviĉ komencis senavare sendi al mi  librojn en Esperanto el sia propra biblioteko. Mi, traleginte ilin, kompreneble resendis ilin perpoŝte al li kaj tiel daŭris dum kelkaj jaroj, ĝis lia forveturo en Usonon.

UzERKiel mi jam menciis, la kluba laboro estis tre varia, sed necesas ankaŭ diri, ke Samarkanda Esperanto-klubo ĉiam havis “propran vizaĝon”, kaj la ĉefa agaddirekto de la klubo estis laboro porpaca: oftaj renkontiĝoj kaj interkomunikado kun eksterlandanoj (esperantistoj kaj ne nur, sed ankaŭ kun soci- kaj pacagantoj) – la urbo ja ĉiam estis kaj restas tre vizitata de alilandanoj; kreado de filmoj kaj organizado de multaj ekspozicioj pri la paco... Kaj certe aparta kaj unika paĝo en la vivo de la klubo estis malfermo de la unua en la mondo muzeo de Paco en nia urbo, kio okazis en la lastaj decembraj tagoj de la jaro 1986, preskaŭ sojle de la Novjaro. Jes, fiere mi povas diri, ke ankaŭ la “flamon” de tiu ĉi “fajraĵo” bruligis esperantistoj, kaj membroj de nia klubo kolektis multegajn kaj interesegajn materialojn por la muzeo, faris ampleksan laboron por ĝia organizado kaj ĝis nun, jam dum 30 jaroj gvidas la muzeon kiel direktoro esperantisto Anatolij Ionesov. Nun la apartan lokon en la muzeo okupas ankaŭ projekto “Aŭtografo de Paco”. Tio estas unika kolekto de fotoj, personaj mesaĝoj kaj verkoj kun la aŭtografoj de elstaraj personoj de nia nuntempo. Inter ili  ŝtatestroj kaj prezidentoj de diversaj landoj, laŭreatoj de la Nobelpremio, famaj sociagantoj, sciencistoj, verkistoj, pentristoj, komponistoj, steluloj de kino kaj televido, kosmonaŭtoj, famaj sportistoj kaj multaj aliaj.

Volonte kaj aktive mi partoprenis en diversflanka kaj alloga kluba laboro, kaj Samarkanda Esperanto-klubo, certe, estis por mi tiu medio kaj la nutra grundo, en kiuj mi kreskis kiel esperantistino. Ĉiuj tiuj jaroj iĝis tre grava lernejo por mi, kaj mi estas tre dankema por tiu ĉi lernejo kaj tre valora sperto, kiun ĝi donis al mi. Granda viva ŝanco estis por mi tiam kunlabori kaj amiki kun tre interesaj personoj: Anatolij Ionesov – prezidanto de la klubo, tre agema homo, plena de ideoj kaj Esperanto-projektoj, ĉiam elektinta por la kluba agado iujn seriozajn taskojn; Lemelev Vladimir Romanoviĉ – instruisto de Esperanto, aŭtoro kaj tradukisto de multaj sciencaj verkoj por Medicina Internacia Revuo, por la revuo “Monato”, ĉiam helpema amiko. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li transloĝiĝis en Rusion kaj en 2013 forpasis en Apudmoskvo. Guzal Badamŝina – Esperanto-aktivulino kaj muzikistino de nia klubo, tre kreema kaj ideoriĉa persono, nun loĝas en Usono;  Ŝĉotkin Vladimir Jurjeviĉ – aktiva, bonkora, pensema kaj verkema klubano, fine de la vivo transloĝiĝis en Uljanovskan provincon de Rusio kaj bedaŭrinde ankaŭ forpasis;  Ĥabibov Bahodir – ankaŭ instruisto kaj bonega aktivulo de la klubo, Esperanto-entuziasmulo kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili estis bonegaj amikoj kaj fidelaj esperantistoj, kaj mi estas tre dankema al la sorto, ke ĝi donacis al mi eblecojn koni ilin kaj kunagi kun ili dum tiuj neforgeseblaj  jaroj de mia juneco.

 Multe da akvo trafluis de tiu tempo, multo ŝanĝiĝis en la vivo. Kun mia aĝiĝo ŝanĝiĝis ankaŭ mia rilato al Esperanto kiel al nur belsona lingvo kaj agrabla ŝatokupo. Nun mia persona konvinko estas, ke Esperanto estas  ilo, kiu povus kunigi diversajn homojn sendepende de iliaj nacioj, lingvoj, religioj, aĝoj, profesioj k.t.p. Jes, kun la tempopaso mi rekonceptis mian sintenon al Esperanto kaj kredas, ke ĝi povus esti tiu unuiga forto por la homaro kaj povus helpi atingi pli harmonian kunekzistadon en la nuna tre komplika mondo, en kiu multas malkomprenemo, kontraŭstaro kaj militoj. Mi kredas, ke Esperanto povus sanigi, ŝanĝi la mondon al la pli bona, ja kiam mi partoprenas en niaj Universalaj Kongresoj, ĉiam aperas ĉe mi la iluzio de tiu ideala mondo.

 

3. Pli ĉarmajn vortojn pri via devenurbo Samarkando probable neniu diris en Esperanto tiel vortklare kaj poezie kiel Ĵomart, kreinta kortuŝan kaj nostalgie idealan bildon en la samtitola kanto pri la antikvega mezazia urbo, “kie loĝas feliĉaj homoj en varmaj komfortaj domoj. Tie neniu ploras kaj ne angoras...”. Ĉu ankaŭ vi simile perceptas Samarkandon kontraste al la industripotenca, impete  tumulta kaj frosta urala ĉefurbo Jekaterinburgo, en kiu vi loĝas nun,  por ĉiam forlasinte antaŭ multaj jaroj la sundorlotatan Uzbekion?

Mi cetere tre scivolis pri la ideo de la apero de tiu ĉi kanto kaj demandis Ĵomart mem pri tio. Estas interese, ke li verkis ĝin ne tiam, kiam li loĝis relative najbare de Uzbekio, en la kazaĥia urbo Ŝimkento kaj volonte vizitis tiam la faman Samarkandon.  Sed la kanto estis verkita, kiam la aŭtoro loĝis jam en Svedio, kaj liaj svedaj amikoj rakontis al li pri tio, ke multaj svedoj kaj ankaŭ aliaj eŭropanoj revas iam vojaĝi al Samarkando por vidi tiun “orientan perlon”, same kiel multaj el ni ekzemple, revas pri la vojaĝo al Parizo. La kanto estas vere tre bela kaj tre ŝatata de mi. Ĉiam, kiam mi aŭdas ĝin, nevole larmoj aperas sur miaj vangoj,  kaj  la ondo de rememoroj kovras min...

En miaj rememoroj Samarkando estas sunplena urbo kun ne tre grandaj  sed  belaj placoj antaŭ la antikvaj arkitekturaj monumentoj, kun la mallarĝaj kaj tre etosaj stratetoj de la malnova urboparto, kun multegaj lazuraj kaj turkisaj kupoloj de moskeoj sur la fono de la blua ĉielo kaj  inter la rozkolore florantaj persikaj, aprikotaj, migdalaj arboj. Kaj antaŭ miaj okuloj aperas pendantaj pezaj grapoloj de maturaj merizoj kaj tre dolĉaj vinberoj, abundo de blankaj kaj nigraj morusoj; mi jam sentas  la odoron de freŝbakitaj platpanoj kaj de bongustega pilafo, ĉiam ekscitanta apetiton; en la oreloj sonas malrapidaj, tirataj orientaj melodioj... Ĝis nun, kiam mi aŭdas ie hazarde tiun orientan muzikon, la animo kvazaŭ malfermiĝas renkonte al ĝiaj sonoj, kiuj plene kaptas min kaj ne volas liberigi. La emocia memoro estas la plej forta. Tial  tiuj rememoroj restas en  mi kiel orientaj spuroj kaj akompanas min dum mia tuta vivo ĉi tie en Uralo. Mi centprocente subskribiĝus sub miaopinie gravaj frazoj, iam skribitaj pri la urbo de Anatolij Ionesov: “Samarkandon oni nomas la “koro” de la granda Silka Vojo. Ja la 2750-jara urbo dum jarcentoj rolis kie lgrava vojkruciĝo sur tiu ĉi grandega transkontinenta komerca kaj kultura arterio, kiu etendiĝis de Ĉinio ĝis Mediteraneo. Ne hazarde, en 2001 ĝi estis listigita en la registron de la Monda heredaĵo de Unesko. Mi opinias, ke ni devas strebi al revivigo de la tradicioj de la Silka Vojo – vojo de dialogo, interkompreniĝo, amikeco kaj kunlaboro. Diverslandaj esperantistoj povas efike fari tion, uzante tiucele la internacian lingvon Esperanto".

Pri Samarkando mi pretas paroli ĉiam kaj longe, ja ĝi estas mia ŝatata loko surtere, tute aparta, unika urbo, kiun mi ĉiam rememoras kun la granda nostalgio kaj tenero.  Ne multas urboj, al kiuj homoj enamiĝas ĉe la unua vido, sed mi kredas, ke Samarkando estas unu el tiuj urboj, kaj mi plurfoje aŭdis tiujn konfesojn pri la amo al ĝi de multaj amikoj kaj konatoj, miaj samlandanoj  kaj eĉ eksterlandanoj.  Ankaŭ mia edzo Viktor de sia unua vizito en Samarkando ekamis ĝin.

En severaj naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento mi kaj mia delonga amiko Viktor decidis geedziĝi,  kaj mi tiam ŝanĝis mian loĝlokon kaj venis loĝi al Jekaterinburgo.  Jes, la sorto ŝatas ludi kun ni kaj ŝerci, kaj post la 35-jara vivo en Uzbekio, ĝi ligis mian vivon kun la malvarma, grandspaca, industria kaj tumulta urala ĉefurbo.  Certe la vivo ĉi tie tre diferencas de mia vivo en sudo, ĉar tuj videblas grandega, nepriskribebla kontrasto inter tiuj du lokoj kaj tute aliaj homaj interrilatoj, tial komence mi havis la percepton kvazaŭ mi subite trafis en malvarman akvon. Tiuperiode estis nemalmulte da malfacilaĵoj, pri kiuj mi ne rakontu nun detale kaj kiuj, cetere, forgesiĝas kun la tempopaso. Sed iom post iom mi alkutimiĝis al la nova por mi vivo, konatiĝis unue kun jekaterinburgaj esperantistoj kaj poste kun uralaj kaj eĉ siberiaj, kaj pasis ankoraŭ iom da jaroj ĝis la momento, kiam Viktor, mi kaj kelkaj tre proksimaj amikoj, kiujn mi ekkonis ĉi tie, kreis nian Ural-Siberian esperantistan movadon. De tiu momento komenciĝis tute nova rondiro de mia Esperanto–aktivado, jam en Uralo.

 

4. Dum 12 jaroj (1998 – 2009) vi kaj Viktor Kudrjavcev redaktadis kaj eldonadis “Komencanton” – internacian revuon por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Via duopo prosperis ne nur krei el origine tre modesta bulteneto ritme aperantan revuon kun konstantaj rubrikoj, sed ankaŭ interamikigi verkantojn el tre diversaj landoj. “Komencanto” valoras kaj gravas unuavice pro tio, ke ĝi por multaj aŭtoroj iĝis unua publika tribuno, manifestanta ilian verkemon. Sed ankaŭ pluraj renomitaj esperantistoj malevitis ĝin. Al kiu supercelo vi submetis vin, eldonante la revuon?

Jes, la revuo “Komencanto” por mi kaj Viktor  estis sukcesa projekto komuna. Eble ĝi sukcesis ĝuste tial, ke ni enmetis en ĝin duoblan energion, amon kaj fortojn! Sed mi iom rakontu, kiel aperis la ideo eldonadi la revuon.

Mia edzo kaj Esperanto–amiko Viktor estis tre iniciatema kaj agema homo kaj aktiva esperantisto. Dum pluraj jaroj li senlace propagandis la lingvon,  dissendante multegajn informajn artikolojn pri Esperanto al diversaj redakcioj de sovetiaj kaj rusiaj periodaĵoj kaj poste instruis la lingvon al  interesiĝintoj per la koresponda Esperanto–kurso.  Kiam ni geedziĝis, ankaŭ mi komencis helpi al li en la instruado, kontrolante skribajn hejmajn taskojn kaj respondante al demandoj de la kursanoj.  Krome tiam ni surbaze de la urba lingva liceo en Jekaterinburgo organizis kaj kune gvidis ankaŭ ĉeestan bazan kurson de Esperanto. Dum la jaroj de la instruado ni ofte meditis  kaj parolis pri tio, kial multaj homoj lernas la lingvon, sed post la kursoj ien malaperas, ne restas en la movado kaj ne plu progresigas siajn lingvokonojn.   Ni ambaŭ inklinis al la ideo, ke necesas proponi al niaj novuloj  iel praktike apliki la ricevitajn sciojn, kaj ju pli frue ili tion farus, des pli tio bonus. Tiel aperis la ideo provi eldoni specialan revuon por komencantoj, kie ili povus legi ne tre ampleksajn sed interesajn kaj allogajn tekstojn. Sed ni volis, ke “Komencanto” servu ne nur kiel legaĵo por komencantaj esperantistoj, sed iĝu ankaŭ la metiejo, kie ili povu ion traduki aŭ verki originale kaj vidi ankaŭ proprajn publikigitajn provojn. Ni proponis al komencantoj traduki almenaŭ unu-dufrazan amuzan ŝercon aŭ anekdoton, iom poste jam pli grandan tekston, rakonton, historion. Do, ni klopodis, ke la revuo havu la taskon kuraĝigi la novulojn ion krei memstare. Kiel atesto de tio, ke tiu ĉi provo sukcesis, estis multaj kontribuoj, faritaj por la revuo dum 12 jaroj, multaj novaj aŭtoroj, malkovritaj pere de “Komencanto”.

Ni ĝojis, ke sur la paĝoj de la revuo ni “renkontiĝis” kaj konatiĝis kun tiuj, kiuj subtenis la ideojn de “Komencanto”, konsistigis nian propran rondon de samideanoj kaj fariĝis fidelaj legantoj, kunaŭtoroj, amikoj por multaj jaroj. Tio estas Bill Thorne (Anglio), Ludmila Leksina (Rusio), Martin Ginette (Francio), Margarita Zujeva (Rusio), Santi Elena Bullo (Italio), Igorj Belousov (Rusio), Raita Pyhälä (Finnlando), Vladimir Opletajev (Rusio), Jürgen Kloker (Germanio), Sergej Paĥomov (Rusio), Ĵan-Luk’ Tortel (Francio), Luiza Carol  (Israelo), Aleksas Masiukas (Rusio), Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser (Germanio), Micuko Itabaŝi (Japanio), Betty Сhatterjee (Danio), Anton Loŝmanov, Tatjana Vŝivceva, Olga Goriĉenko, Viktor Alikin, Nikolaj Neĉajev, (Rusio) kaj multaj-multaj aliaj.

KomencantojAnkoraŭ unu unika eltrovaĵo de nia revuo estis la rubriko “Kiel tio komenciĝis”, dank’ al kiu ni havis eblecon konatiĝi kaj komunikiĝi kun interesegaj elstaraj personoj de la Esperanto-mondo. Grandan dankon al ĉiuj eminentuloj, kiuj afable reeĥis al nia peto skribi por la revuo kaj rememori siajn komencjan paŝojn en nia Esperanta afero! Estis agrable por ni, ke la unua gasto de nia rubriko estis Boris Kolker, per kies lernolibroj ni mem lernis la lingvon, kaj la lasta gasto de “Kiel tio komenciĝis” iĝis Vladimir Opletajev, homo, kiu multe subtenis nian revuon per siaj materialoj, kiu estas nia malnova kaj fidela amiko kaj multjara instruisto de Esperanto. La rubriko “Kiel tio komenciĝis” kolektis pli ol 30 historiojn de esperantistiĝo de  famaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Espereble historioj de ilia esperantistiĝo, postaj aktiva esperantista agado kaj atingoj sur la Esperanto-kampo estis ne nur interesaj sed ankaŭ utilaj por la legantaro, instigis la novulojn esti pli aktivaj kaj entuziasmaj, montris sencon engaĝiĝi en la esperantistan movadon. Do tiel, “Komencanto” kun la entuta kvanto de 78 kajeroj kunigis sub sia kovrilo tekstojn, verkitajn de famaj, tutmonde konataj, tre spertaj esperantistoj kaj de malkuraĝaj novuloj, farantaj siajn komencajn paŝojn en nia lingvo.

Dum la tuta eldonperiodo la revuo penis ankaŭ klerigi komencantojn, rakontante pri la historio de la Esperanta literaturo, pri diversaj Esperantaj periodaĵoj, pri multaj esperantistaj organizaĵoj, pri Pasporta Servo ktp. Ĉiam ekzistis gramatika rubriko kun prezento de tre variaj materialoj:  tio povis esti iuj amuzaj taskoj por memstare ekzerciĝi en la lingvo kaj kontribuoj de Esperanto-eminentuloj, ankaŭ materialoj, verkitaj de legantoj. Dum pli ol 3 jaroj la gramatika rubriko havis sian konstantan aŭtoron – Ĵan-Luk’ Tortel (Francio), kiu senavare liveris serion de “Gramatikaj babiladoj”, kiu estis fakte preta originala lernolibro por progresantoj.

Same agrabla estis por ni apero de la rubriko “Simboloj de la landoj”, kiun lanĉis Vladimir Opletajev. Legantoj de “Komencanto” ankaŭ ŝatis tiujn revuerojn kiel ”Diversaj ondoj el bunta mondo”, “Humuraj paĝoj”, “La Praktiko”. Kaj eĉ la tradicia rubriko “Korespondu!” neatendite por ni iĝis tre bezonata kaj praktike uzata.

“Verkoj de niaj legantoj” estis konstanta metiejo por komencantaj aŭtoroj – unu el celgrupoj de nia revuo. Por ni, redaktoroj, estis grandega ĝojo kaj plej plaĉa premio por nia laboro vidi poste eldonitajn libroforme verkojn de kelkaj el la aŭtoroj, kiuj iam debutis en “Komencanto”: “Rakontoj por diversaj aĝoj” de Luiza Carol, ”Simboloj de Rusio” de Vladimir Opletajev, libron kun la verkoj kaj desegnaĵoj de Santi Elena Bullo, librojn de Ĵan-Luk’ Tortel,  poemaron de Nikolaj Neĉajev k.a. Rakonto pri nia laboro pri la eldonado de “Komencanto” estis publikigita en la revuo “Esperanto”. En 2006 aŭtune Japana Esperanto–Instituto invitis Viktoron kaj min prelegi kaj rakonti pri nia revuo dum la nacia Esperanto–kongreso, okazinta en la urbo Jokohamo, kiu sekvontjare gastigis jam la 92n Universalan Kongreson de Esperanto. Ankaŭ tiuj ĉi faktoj konstatis utilecon kaj sukceson de nia laboro pri la revuo kaj ĝojigis nin, redaktorojn.

Kun vera plezuro mi rememoras nun tiujn jarojn de nia laboro pri “Komencanto” kaj volas kompari nian periodaĵon kun malgranda lanterno, kiun ni strebis kaj sukcesis lumigi por multaj Esperanto–novuloj. Espereble ĝia lumo helpis al ili vidi varian kaj grandegan Esperanto-mondon de multaj flankoj, entuziasmigis por Esperanto-kreado kaj agado. 

 

5. En 2003 dank’ al la iniciato de Viktor Kudrjavcev estis lanĉita nova regiona esperantista renkontiĝo EsPrimo (“Esperantista primavero”) – printempa jarkunveno de esperantistoj el Uralo kaj Okcidenta Siberio. Esence ĝi ne estas novtipa renkontiĝo, sed ĝi havas kelkajn specifajn trajtojn, kiuj arigas kutime multajn partoprenantojn, ĝuantajn variajn lingvan kaj kulturan programojn. En deko da pasintaj renkontĝoj vi aktivis kiel ĉeforganizanto, verve kaj sindone gvidanta la organizajn teamojn al neevitebla sukceso, kaj tiu ĉi rekordo preskaŭ obsede faras EsPrmo-n via kreaĵo. Post dek unu okazigitaj renkontiĝoj ĉu vi povas nun prezenti portreton de EsPrimo kun aparta emfazo al ĝia eduka kaj evoluiga roloj?

En la jaro 2003, kiam dum la vica Konferenco de REU Viktor estis elektita en la REU-Estraron kiel respondeculo pri la regiona agado, ni decidis unuavice renaskigi la regionan agadon kaj interurbajn Esperanto-ligojn en nia propra Ural-Siberia regiono. Certe, mi bone memoras, kiel la afero komenciĝis.

Nia amiko-esperantisto Vladimir Opletajev proponis  ideon pri organizo de renkontiĝo de tjumenregionaj esperantistoj en la  bela kaj alloga siberia urbo Tobolsko. “Kial ne?” – reagis ni kaj komencis pensi jam pri la unua tuturala regiona renkontiĝo, kiu poste iĝis ĝoja travivaĵo dum la unuamaja festo de la 2003a jaro kaj arigis 33 esperantistojn el 11 diversaj urboj. Kvankam tiu  unua esperantista jarkunveno en nia regiono estis ne tre granda, sed ĝi tamen iĝis sukcesa starto; kolektiĝis la bonega kompanio de diversurbaj aktivuloj, okazis utila interŝanĝo de opinioj pri la plua kunagado. En la memoro ankaŭ restis neforgesebla etoso, plena de entuziasmo kaj ĝojo de la kunlaboro.

Post la unua regiona Esperanto-renkontiĝo en Tobolsko, sekvis la dua, okazinta en 2004 en Jekaterinburgo, kiu estis jam pli multnombra, havis pli varian programon. Ĝuste tiam nia gasto – esperantisto el Moskvo Georgij Kokolija en sia salutvorto deziris, ke la Ural-Siberia printempa jarkunveno iĝu tradicia kaj eĉ proponis por ĝi  la nomon “Esperantista Primavero” aŭ mallonge EsPrimo. Do, tiel  en mia vivo firme aperis la Esperanto-projekto “EsPrimo”, kaj tute klare montriĝis  la nova trajektorio de la  Esperanto-agado. Mi kvazaŭ plonĝis en la maron de mia juneco, kiam mi okupiĝis pri la preparado kaj realigado de tradiciaj printempaj renkontiĝoj en Samarkando.

Tre  baldaŭ EsPrimo iĝis ĉefa Esperanto-evento de la jaro en la Ural-Siberia esperantista movado. La tempo flugas tiom rapide, kaj de tiu momento ĝis nun okazis jam 11 EsPrimo-j kun entute pli ol 550 partoprenintoj, kaj ĉiuj renkontiĝoj registris en mia memoro tiom da neforgeseblaj momentoj, ĉiam freŝaj, eĉ post 14 jaroj.

EsPrimo

Ĉiuj niaj EsPrimo-j estis diversaj, malsimilaj, sed estis tre kolorriĉaj, buntaj. Kaj ili certe evoluis enhave. Mi memoras, ke la unuaj renkontiĝoj havis pli simplan programon, kiun partoprenis plejparte la plej kuraĝaj aktivuloj (tiaj estis EsPrimo-1 kaj EsPrimo-3, okazintaj en Tobolsko). Foje  renkontiĝoj havis gaste elstarajn personojn, kiuj per sia veno kaj partopreno riĉigis la programon. Tiel okazis dum EsPrimo-2 kaj EsPrimo-10 en Jekaterinburgo, kiam ilin partoprenis Mikaelo Bronŝtejn; dum EsPrimo-4 en Tjumeno, por kies programo multe kontribuis profesoro  Aleksandr Melnikov; kaj dum EsPrimo-5 en Jekaterinburgo ni havis tiom da brilaj gastoj: Georgo Handzlik el Pollando, Mikaelo Bronŝtejn, Georgij Kokolija, Aleksandr Melnikov!  Sed mi aparte fieras pri tiuj EsPrimo-j, kiam ni nur per fortoj de niaj esperantistoj-samregionanoj kreis interesegan, varian, enhavriĉan, pensigan programon. Tiel estis dum EsPrimo-7 en Tobolsko, EsPrimo-9  en Tjumeno kaj EsPrimo-11 en Ĉeljabinsko, kaj por mi tio estas indiko de kreskinta aktiveco de la regiona esperantistaro.

Rememorante niajn EsPrimo-jn, mi ĉiam ridetas, ja por mi tio estis feliĉaj momentoj de mia vivo. Suronde de la komuna printempa humoro, ĝojo, entuziasmo ni  intense travivis kelkajn majajn tagojn, kiam regis pura Esperanto-spirito, ni ĉiuj havis oportunon paroli la lingvon, leĝere esprimi nin dum diversaj programeroj:  dum viglaj kaj neenuaj diskutoj, prezentadoj, konkursoj, dum Peĉakuĉo, k.t.p. Ni  kunludis dum Brain-ringo, en diversaj sportaj ludoj tage kaj en multegaj ludoj nokte; ni kunridis dum Gaja vespero, teatrumis kaj kundeklamis belajn Esperantajn poeziaĵojn,  kundancis, kunkantis, kunkreis belajn komunajn koncertojn. Gravas, ke ni ĉion faris kune kaj mankis loko por enuo. En tiu ĝoja etoso kaj amika medio naskiĝis bonaj pensoj kaj optimisma agordiĝo!

EsPrimo estas tiu spaco, kie mi mem sentis min tre komforte. Estas bone, ke multaj el niaj esperantistoj venis al la renkontiĝoj kun la familioj kaj siaj infanoj. Kelkajn el ili ni povis observi dum jaroj kaj vidi, kiel ili kreskas, ŝanĝiĝas. Ankaŭ infanoj sentis sin dum EsPrimo-j hejmece, ofte aktivis dum komunaj koncertoj. Kune kun la aliaj  organizantoj de EsPrimo-j mi ĉiam strebis krei varman, familian etoson kaj ĝuste pro tio estis eĉ premiita dum la 10a EsPrimo per Verda Horloĝo.

Min ĉiam ege ĝojigis harmonia kunestado de diversaj generacioj de esperantistoj dum EsPrimo-j; ekvilibro inter gejunuloj, kun ilia impeto, pasia strebo al io nova, ankoraŭ neokazinta kaj inter jam multon vidintaj kaj spertintaj esperantistoj, gardantoj de esperantistaj tradicioj kaj Esperanto-historio. Niaj spertuloj ĉiam estis tre kontaktemaj, amikemaj, afablaj kaj pretis transdoni siajn sciojn kaj spertojn al la gejunuloj. Kaj niaj gejunuloj aldonis junan, freŝan energion al EsPrimo-j, ili estis ŝercemaj, gajaj, ludemaj.  Ĝuste en tiu medio, en pozitiva unuiĝo de la esperantistaj generacioj, junuloj rapide kreskas  kiel interesaj personoj kaj esperantistoj. Do, priskribante la portreton de EsPrimo, mi povas konklude diri, ke malgraŭ tio, ke ĉiu el la renkontiĝoj havis propran, originalan temon, proprajn kolorojn, EsPrimo  ĉiam restis fidela al siaj principoj de la klerigado, edukado, spertointerŝanĝo, kaj dum ĝi okazis sintezo de la malfermiteco al ĉio nova, interesa, alloga  kaj de la stabileco de la tradicioj.

La projekto sukcesis dank’ al krea kunlaboro kun miaj bonaj amikoj: Viktor Kudrjavcev, kies iniciatemo, agemo povis ekflamigi min mem kaj aliajn,  Vladimir Opletajev, kies enmeto kaj kontribuoj por la  kleriga rolo de EsPrimo-j  estis valoregaj kaj netakseblaj, Dilara Gadirova, kies apogo kaj komprenemo ĉiam aldonis la fortojn kaj  kuraĝigis nin, Pavel Veselov, sen kies helpo ne eblus la glata teknika funkciado de la renkontiĝoj,  Aleksandr Osincev kaj Arina Osipova, kies freŝaj ideoj kaj juna energio pliriĉigis multajn  EsPrimo-jn,  Katerina Arbekova, Olga Ŝilajeva kaj Roman Jefremov, kies originalaj kaj allogaj kontribuoj faris EsPrimo-jn neforgeseblaj.  Vortoj estas senfortaj esprimi mian tutkoran dankemon al ili ĉiuj! Nur nia konkorda kunlaboro permesis evoluigi la projekton, dum la jaroj fari ĝin fierinda atingo kaj grava valoraĵo de la Ural- Siberia esperantista movado!

 

6. Vi kontaktas tre multajn homojn en-kaj eksterlande. Escepte de la  parencoj inter ili estas preskaŭ nur apartenantoj al la esperantista komunumo. Multaj scias vin kiel homon gastaman kaj pretan helpi aliajn per vortoj kaj faroj. Personojn kun kiuj trajtoj de karaktero, kun kiuj agoj kaj sinteno vi ŝatas vidi en la rondo de viaj geamikoj?

Oni opinias, ke ĉiuj renkontiĝoj, kiuj okazas dum vivo de homo, ne estas hazardaj kaj tute nehazarde formiĝas tiu proksima rondo de amikoj, kiuj ĉirkaŭas vin. Mia rondo estas miaj amikoj, kun kiuj mi renkontiĝas en la vivo per volo de la sorto kaj kiuj konstante apogas min sur la Esperanto-vojo per bonvola kunlaboro kaj sincera helpo.

FotosesioPlezure kaj danke mi jam nomis kelkajn el miaj amikoj, rememorante mian vivon en Uzbekio. Amikaj interrilatoj kun ĉiu el miaj samarkandaj  kolegoj estas neforgeseblaj paĝoj de mia vivo kaj ĝia granda valoraĵo.

Sed mi ĝojas, ke ankaŭ ĉi tie, en Uralo, mi povis ekkoni kaj amikĝi kun  anime riĉaj, noble pensantaj kaj fidindaj homoj.  La vivo donacis al mi renkontiĝojn kaj amikecojn kun Vladimir Opletajev, Dilara Gadirova, Rita Ĥusanova, Aleksandr Osincev, Tanja kaj Pavel Veselov, Olga Ŝilajeva kaj multaj aliaj.  Miaj uralaj amikoj estas diversaĝaj kaj diverskarakteraj, sed estas io, kio ilin unuigas: de ĉiu el ili venas subteno, komprenemo kaj helpemo. Tiaj amikoj aldonas fortojn al mi, plifirmigas min.

Iu filozofo asertis, ke aparta homo estas malforta, kiel forlasita Robinsono, kaj nur en kunago kun aliuloj  oni sukcesas fari multon. Kiel prave estas dirite!  Se ne kunagus aktive tiuj miaj amikoj, apenaŭ povus okazi multaj gravaj kaj memorindaj Esperanto-eventoj de nia regiono! Sen kuna movado kaj konfido nenio okazus!

Translokiĝinte al Uralo, mi strebis kunporti en la Esperanto-medion de severa norda regiono  almenaŭ varmon de mia animo. Ofte gastis esperantistoj en nia hejmo, kaj mi ĉiam volonte akceptis ilin kun la sincera orienta gastamo.  Danke al tiuj  malfermitaj amikaj kontaktoj naskiĝis multaj interesaj projektoj, okazis interŝanĝo de ideoj kaj opinioj, aperis bezonata por la kunagado entuziasmo. Mi estas tute konvinkinta pri tio, ke en la organizado de komuna afero tre gravas bonaj amikaj ligoj kaj kreado de bona atmosfero. Kaj la komuna afero siavice plifortigas  amikajn interrilatojn. Certe, kiam al la teamo aliĝas interesaj kaj spirite proksimaj al vi homoj, iu vivoparto povas esti  travivata tre fruktodone, kreeme kaj inspirplene.

Se paroli pri tio, kiujn trajtojn mi  ŝatus vidi en homoj, kiuj povus eniri en la rondon de miaj amikoj, por mi unuavice gravas fidindeco de homo, respondeco por siaj vortoj kaj agoj, amikemo kaj helpemo. Kompreneble min altiras personoj, kiuj sentas sinceran entuziasmon pri Esperanto, mem estas interesaj, iniciatemaj kaj energiplenaj. Certe mi ankaŭ ŝatus havi tiujn amikojn, de kiuj mi povus lerni ion: ĉu memregadon, ĉu dignecon,  ĉu sindonemon al io.  Mi opinias, ke vera amiko nepre instigas vin al la memperfektiĝo.

 Mi malŝatas konfliktojn kaj laŭeble klopodas foriri de ili. Mi ankaŭ evitas kontaktojn kun homoj, kiuj mordpikas kiel skorpioj kaj kapablas pogute elsuĉi energion.  De tiuj personoj mi penas distancigi min kiel eble pli rapide. Male, tre gravas por mi scii, ke estas homoj, al kiuj mi povas turni min en iuj  krizaj momentoj de la vivo kaj kun ilia subteno travivi la malfacilaĵojn.

Fine mi volas diri, ke mi estas feliĉa homo en tiu senco, ke ĉiam ĉirkaŭas  min mirindaj amikoj, kaj ju pli multe mi vivas, des pli mi aprezas veran amikecon, ĉar mi opinias ĝin la plej alta nivelo de homa interkomunikiĝo.

 

7. Albert Einstein iam parolis pri du eblaj vivmanieroj: oni povas vivi tiel, kvazaŭ mirakloj tute ne ekzistus, kaj oni povas vivi tiel, kvazaŭ ĉio en la mondo estus miraklo. Kredeble la vivo benis vin per neforgeseblaj travivaĵoj kaj spertoj, sed al kiu vivmaniero vi mem inklinas? Ĉu estas iuj revoj kaj ideoj, kiuj vin forte emocias kaj ĉiam agitas vin vivi  kaj krei proprajn miraklojn?

Mi certe pli multe apartenas al tiuj, kiuj emas vidi kaj trovi miraklojn en la ĉirkaŭa vivo kaj opinias, ke la mirakloj povas esti iuj elmontroj de beleco, kulturo, naturo, de la interhoma komunikiĝo, de pli vasta malfermo de la mondo k.t.p., kiuj alportas al ni tiom da ĝojo kaj plezuro.

Onidire kiam en ĉio, kvazaŭ esence ordinara, vi trovas  kaj vidas miraklon, - tio nomiĝas romantikemo. Multo en nia vivo estas por mi miraklo: belege florantaj arboj dum ĉiujara printempa renoviĝo de la naturo, ankaŭ aspekto de florantaj  mirindaj lotusoj, kiujn mi por la unua fojo observis dum la vojaĝo al sudo de Rusio, en Krasnodara regiono. Ankaŭ la neforgesebla beleco de la zorge flegitaj naturaj parkoj en Japanio, kun lagetoj, el kiuj elsaltas supren, ĝis via mano, realaj oraj fiŝetoj... Kaj belega muziko, ekzemple la klasikaj kreaĵoj de Mozart en la plenumo de Jegudi Minuĥin  aŭ la opera kantado de la fama kantistino Maria Callas kaj ankoraŭ multaj aliaj miraklaj muzikaĵoj, kiujn mi tiel ŝatas. Ankaŭ  ĝojan  printempan interkantadon de la birdetoj en la urba parko mi ankaŭ perceptas kiel miraklon. Kiam mi aŭdas belajn poeziaĵojn de Josif Brodskij en lia propra voĉlego aŭ poeziajn verkojn de Marina Cvetajeva, kiujn deklamas de la scenejo la konata aktorino Alice Freundlich aŭ trovas la novan, nekonatan al mi poemon de Mikaelo Giŝpling kaj Eli Urbanová en la bela Esperanto kaj ĝuas, legante ilin – por mi tio ankaŭ estas miraklo. Havi tiajn amikojn, kun kiuj eblas dividi la bonon kaj malbonon de la vivo – vere estas granda miraklo! Vojaĝi kune kun la amikoj kaj ĝoje malkovri novajn, interesajn kaj belajn angulojn de la mondo – certe estas miraklo! Stari antaŭ  la originalaĵoj de miaj ŝatataj pentristoj-impresionistoj: Pierre–Auguste  Renoir, Edgar Degas, Oskar-Claude Monet, Edouard Manet kaj aliaj en la muzeo  d’ Orsay en Parizo kaj stari sur la teatra scenejo en la franca urbeto Bulonjo-ĉe-Maro, de kie iam parolis Ludoviko Zamenhof dum la unua Esperanto–Kongreso en 1905 – tio estas neforgeseblaj mirakloj, kiujn mi travivis en mia vivo kaj dankas la sorton, ke ili okazis al mi... Ne eblas nomi kaj listigi ĉiujn ekzemplojn de la travivitaj mirakloj, ja ili, feliĉe, multegas en la vivo!

La penso, ke ju pli longe oni vivas, des pli malmulte oni miras pri io kaj ankaŭ pri mirakloj, ŝajnas al mi pereiga. Malgraŭ tio ke la vivo ofte instruas nin per la malfacilaj elprovoj, gravas ne ĉesi kredi je mirakloj kaj malkovri ilin en nia viva realo.

Ne timante, ke eble tio sonos iom patose, mi volus konfesi, ke unu el la plej gravaj mirakloj por mi estas kaj restas Esperanto, kiu alportis al mi tiom da plezuro kaj ĝuo, permesis sperti tiom da mirindaj travivaĵoj, havigis al mi tiom da bonaj amikoj... Fakte eblus diri, ke Esperanto iĝis mia vivmaniero. Ĉu vi scias, kiel respondis monde fama filmreĝisoro kaj scenaristo Federico Fellini al la demando: “Pro kio vi ŝatas kinon?” Li diris: “Pro la vivmaniero”. Same mi volus diri pri Esperanto, kiu permesas al mi vivi ĝoje kaj inspirplene kaj fari tion, kio maksimume reeĥas en mia animo. Mi kredas, ke tiu ĉi miraklo estas donita al mi de supre, sed mi sentas profundan dankon al tiuj, kiuj transdonis ĝin al mi kaj estis perantoj por ke la miraklo realiĝu.

Nun mi penas vivi per aferoj kaj pensoj de la hodiaŭa tago, lukti kontraŭ neeviteble ekzistantaj en mia vivo, same kiel en ĉies vivo, malfacilaĵoj kaj penas digne akcepti la elprovojn de la sorto. La fragmento el mia ŝatata verko de Esperanto-poeto Nikolao Ĥoĥlov “Mia vojo” estas konvena citaĵo, bone priskribanta mian vivon kaj mian vivovojon:

“Mi levas mian kapon en ĉielon,

Sed per piedoj staras sur la ter’.

Nur idealojn vidas kiel celon,

Sed nutras min per krudreala ver’.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,

Sed en la valoj kuŝas mia pan’

Altiras la animon ĉiu foro,

sed ankre tenas ĝin la karna man’.

Al ĉiu bel’ mi venas tra la tera,

Tra la dolora aŭ ĝuiga prov’.

Sen tiu voj’ ĝi estus nur ĥimera,

Tuj paliĝonta post la brila nov’. “

Kio rilatas mian estontecon, estas malfacile al mi imagi ĝin sen Esperanto, sen tiu ĉi miraklo. Oni asertas, ke se kredi je helaj horizontoj, do ili finfine alproksimiĝas. Mi ne nur kredas, sed pretas fordoni mian energion por ke tiuj helaj perspektivoj proksimiĝu. Mi pensas, ke homoj povas esti feliĉaj tiam, kiam perfektigas tiun ĉi mondon, ja tiam ni perceptas nian propran rilaton al la kreo de mirakloj. Eĉ se tiu ideo, ke Esperanto povas plibonigi la mondon, estas utopio, tutegale devas esti strebo de la koro kaj nepra movo al tia plibonigo. En tiu senco mi restas utopiisto kaj romantikulo por ĉiam... Se paroli pri iuj revoj aŭ ideoj, kiujn mi ankoraŭ volus vidi realigotaj, ili ne estas komplikaj: mi revas denove prepari kune kun miaj amikoj ion utilan kaj interesan, ligitan kun Esperanto kaj denove dum krea kunlaboro percepti la flugon de la animo kaj de mia fantazio...

 

* * *

Raja, ĉiuj geamikoj dankas vin por la intervjuo,kiu prezentas amplekse ne nur gravajn etapojn de via  eventoriĉa 35-jara esperantista vojo, sed ankaŭ viajn ideojn kaj preferatajn artajn gustojn kaj deziras al vi bonfarton, multajn fortojn, neordinarajn  iluminajn miraklojn en venontaj jaroj, sukcesan realigon de novaj ideoj kaj planoj!

Intervjuis Vladimir Opletajev

Aprilo-junio 2016

Komentoj

Dankon pro la charma kaj

Dankon pro la charma kaj richenhava intervjuo. Mi konservas varmajn rememorojn pri Raja Kudrjavceva (Jafasova), kiun mi konas ekde Samarkanda tempo, kaj shia edzo Viktoro Kudrjavcev. Boris Kolker

Dankegon al Vladimir pro

Dankegon al Vladimir pro interesaj demandoj kaj al Raja por netrivialaj respondoj! La intervjuo estas vere leginda!

Kun granda plezuro mi

Kun granda plezuro mi tralegis jen nostalgiigan, jen emociigan, jen pensigan tekston de Raja kaj Vladimir. Dankojn al ambaŭ pro tre interesa kaj kortuŝa intervjuo! E-samarkandanoj fieras, ke 'tra jaroj fuĝantaj' nia iama aktivulino tiom lerte kaj sindediĉe portas E-torĉon en Ural-Siberia regiono de Rusio. Brave, Raja, kaj ĝis revido en Samarkando!

Mi ĝuis la intervjuon, Raja

Mi ĝuis la intervjuon. Raja estas tre pozitiva homo, vera motoro, mirakla motoro! Al mi ŝajnas, kiam oni legas pri la homoj, kiuj tiel sindone servas al Esperanto, oni volas fari ion por nia amata lingvo. Raja estas el tiuj homo, kiuj ĉiam pretas fordoni parteton de sia animo, varmeco ne nur al Esperanto, sed ankaǔ al siaj amikoj. Ŝi estas fidela, pro tio ŝi aprezas fidelecon en amikeco. La Esperanta vivo en nia regiono estus senkolra kaj velka sen Raja. Vastaj interesoj, sindoneco kaj kreado de novaj ideoj helpas al nia Raja reteni buntan esperantan vivon en Uralo. Do, mi deziras al Rajeĉka multajn prosperajn jarojn de esperantista vivo kaj resti motoro por multaj novaj generacioj de esperantistoj! Apartan dankon al Volodja Opletajev por tre rimarkinda intervjuo!

Dankon, karaj Raja kaj

Dankon, karaj Raja kaj Vladimir, por la interesega intervjuo! Estas kion rememori kaj estas pri kio pensi por nia estonto.

Dankon al Volodja pro

Dankon al Volodja pro grandega laboro! Multajn novajn ideojn kaj longan aktivecon al Raja! Ne mallevu la verdan torchon de ESPERANTO en via regiono!

La intervjuo estas vere

La intervjuo estas vere interesa, plena de faktoj kaj emocioj. Raja memoras multajn homojn, kiujn ŝi renkontis sur sia vivovojo kaj kiuj influis ŝin. Ŝi detale rakontas pri sia veno kaj aktiva agado en Esperantujo. Al mi ŝajnas, ke, kvankam ŝia interesiĝo pri Esperanto estas iom simila al multaj aliaj en nia lando, la deziro tralegi la intervjuon kaj malkovri ion nekonatan antaŭe pri Raja estis neevitebla por mi. Kiel en malgranda guto, kelkaj paĝoj de Esperanto-historio de nia iama Sovetunio reflektiĝas en ŝia rakonto. Lerte kaj majstre sonas demandoj fare de V.Opletaev. Grandan dankon al vi ambaŭ!  Amike. Dilara Gadirova.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte