Portretoj

Dilara Gadirova jubileas kaj prezentas sin

Fuĝas tagoj, semajnoj, jaroj… kaj neeviteble jubileoj venas. La 25an de novembro 2023 festas sian estimindan jubilean naskiĝdaton Dilara Gadirova. Hodiaŭ vi povas legi intervjuon kun la jubileulino, kiu malkovras sekretojn de sia aktiva malindiferenta vivpozicio. Legu pli »

Vladimir Izosimov (09.08.1947 – 22.10.1998)

Antaŭ 25 jaroj, la 22an de oktobro 1998, forpasis Vladimir Izosimov – unu el plej fervoraj tjumenaj esperantistoj. Li esperantistiĝis en 1976 kaj tuj ekaktivis en la urba esperantista klubo “Revo”, estis ĝia multfoja estrarano kaj prezidanto. Legu pli »

Aleksandr Blok 1880 – 1921 – 2020

Antaŭ 140 jaroj la 28an de novembro 1880 en Sankt-Peterburgo naskiĝis Aleksandr Aleksandroviĉ Blok (1880 – 1921) – rusa poeto, verkisto, publicisto, dramaturgo, tradukisto, literaura kritikisto, unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la rusa simbolismo en la poezio de la 20a jarcento.

La paĝaro “Ural-Siberia Esperantista Movado” publikigas poemojn de Aleksandr Blok, tradukitajn de Ludmila Novikova. Legu pli »

10 demandoj al Aleksandr Lebedev

Dum la 30-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (17. julio 2019, Tiĥvino, Leningrada provinco) Aleksandr Lebedev estis elektita nova Prezidanto de REU. Malgraŭ sia juna aĝo Aleksandr posedas jam spertojn de estrarano, sed nun li devas alfronti faskon da problemoj kaj seriozaj taskoj kiel gvidanto de la Estrara teamo kaj atingi la nivelon de multe pli granda respondeco antaŭ la membraro de REU. Legu pli »

Irina Gonĉarova. Esperanto-instruistoj de Rusio

Irina Gonĉarova

Naskiĝdato: 10.11.1951

Jaro de esperantistiĝo: 1967

Loĝloko: urbo Odincovo, Moskva provinco, Rusio

Profesio: instruisto de Esperanto

Instruista kvalifiko:
diplomo de Moskva ŝtata pedagogia instituto je la nomo de V. I. Lenin, specialeco: instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo;
Dokumento de la Akademio internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, la fako: neekzaktaj sciencoj;
Legu pli »

Aleksandro Melnikov. Esperanto-instruistoj de Rusio

Profesoro Melnikov afable respondis demandojn de Vladimir Opletajev. Liaj rememoroj pri multjaraj spertoj instrui Esperanton en – kaj eksterlande estas utila informa kaj edifa rakonto ne nur por instruantoj de Esperanto sed ankaŭ por ĉiuj scivolemaj legantoj, kiuj ŝatas legi aŭtentajn materialojn. La mallongigo“E-“ en la teksto signifas „io rilata al Esperanto: lingvo, movado, homoj, kutimoj ktp.“

Aleksandro Melnikov

Internacia sukceso de Lena Ĥusanova

Dum la jubilea 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo sukcese funkciis kaj estis amase vizitata de diverslandaj  kongresanoj la informbudo de la Landa Kongresa Komitato el la slovaka urbo Nitra, kie en 2016 okazos la 101-a UK. Ĉiuj atentis tuj la originalan emblemon de la venonta Kongreso, kies simboloj estis bone kompreneblaj kaj rekoneblaj. Legu pli »

Urboj: 

Ludmila Novikova. “Saluton, mia patrotero!”

Ludmila Novikova

Ludmila Novikova – sovetia kaj rusia esperantistino kaj poetino jam de jardekoj loĝas en Moskvo, sed en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi tre aktivis en la urala esperantista movado kaj lasis en ĝi spurojn, kies valoroj personeca kaj kultura ĝis nun rimarkeblas en ĉi tiu vasta aktivecregiono de esperantistoj. Ni prezentas al ĉiuj vizitantoj kaj legantoj de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” la intervjuon kun Ludmila Novikova, en kiu ŝi revenas en la epokon de la poststagnada revigliĝo de esperantistoj en Uralo kaj ne nur. Legu pli »

Vervaj estu korbatoj...

Klara Sergejevna Ilutoviĉ

Klara Ilutoviĉ poeme salutas kaj gratulas ĉiujn uralajn esperantistojn kaj amikojn de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” okaze de la Nova jaro. Klara Sergejevna estas filologo. Ŝi finis Moskvan Ŝtatan Universitaton, esperantistiĝis en 1991, kreas poemojn en Esperanto, tradukas el la rusa lingvo, ofte publikigas siajn versaĵojn en rusiaj kaj eksterlandaj E-revuoj, verkis kelkajn poeziajn librojn.

***

Vervaj estu korbatoj

De l’ amikoj – amatoj, Legu pli »

Olga Ŝilajeva – ĉarmulino, saĝulino, esperantistino el Udmurtio

Olja, vi aktive kunlaboras kun uralaj esperantistoj kaj partoprenas multajn regionajn aranĝojn ĉi tie, ofertante al publiko interesajn originalajn programojn, kia estis ekzemple “Trejnado pri kreemo” dum EsPrimo-10. Kvankam geografie via urbo Glazov situas eksterregione, en Udmurtio, sed por multaj homoj vi renomiĝis jam kiel aktiva urala esperantistino. Mi petas vin respondi kelkajn demandojn por legantoj de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado”. Legu pli »

Abonu al RSS - Portretoj