Pri la prelego en la biblioteka centro “Jekaterinburg”

Urboj: 

Preleginto en la biblioteka centro historiisto Svetlana Ivanovna Bikova - docento de Urala homscienca instituto ĉe Urala federala universitato
Preleginto en la biblioteka centro historiisto Svetlana Ivanovna Bikova - docento de Urala homscienca instituto ĉe Urala federala universitato
Post la prelego: esperantistoj (parte) kune kunla preleginto
Post la prelego: esperantistoj (parte) kune kunla preleginto
Jekaterinburga esperantisto Igorj Husanov havas siajn aldonojn al la prelego
Jekaterinburga esperantisto Igorj Husanov havas siajn aldonojn al la prelego
Dum la prelego Svetlana Bikova menciis la libron de esperantisto Ulriĥ Linc "Danĝera lingvo"
Dum la prelego Svetlana Bikova menciis la libron de esperantisto Ulriĥ Linc "Danĝera lingvo"
La preleginto Svetlana Bikova kune kun gejunuloj el la klubo de historiistoj post la prelego
La preleginto Svetlana Bikova kune kun gejunuloj el la klubo de historiistoj post la prelego

La 2-an de novembro 2023 en la biblioteka centro “Jekaterinburg” okazis prelego de historiisto, esploranta temojn de politikaj eventoj en Soveta Unio en la postrevolucia periodo de la 30aj-40aj jaroj - kandidato de historiaj sciencoj, docento de Urala homscienca instituto ĉe Urala federala universitato Svetlana Bikova (Светлана Ивановна Быкова), je la temo ”Дело свердловских эсперантистов 30-х годов. Эсперанто язык дружбы или разлуки?” (“Afero pri sverdlovskaj esperantistoj de la 30-aj jaroj. Ĉu Esperanto estas lingvo de amikeco aŭ diseco?”)

La prelegon ĉeestis dek esperantistoj: 9 – jekaterinburganoj kaj unu virino el Samaro, kiu lernis Esperanton en la ĉeesta kurso en sia urbo antaŭ multaj jaroj. En la tago de la prelego samaranino gastis en nia urbo, tralegis la anoncon rete kaj decidis ankaŭ viziti la bibliotekon. Ĝenerale, malgraŭ la neĝa kaj malvarma vespero, la biblioteka konferenchalo, kie okazis la prelego, estis plena de aŭskultantoj, la programon ĉeestis multe da gejunuloj (membroj de la klubo de historiistoj), kaj ankaŭ venis jinteresiĝantaj aĝuloj. La preleginto mem ne estas esperantistino, sed okupiĝas pri sciencaj esploroj pri reprezalioj en la Stalina tempo. La publiko kun intereso aŭskultis ŝin tiuvespere. Post la permeso de la preleginto nia esperantisto Sergej Kumkov registris la prelegon kaj vi povas spekti la videon, uzante la sekvan ligilon:https://shorturl.at/rs127https://1drv.ms/u/s!Avy0TdKZkL1EaR11vXwLBJ1KyFY?e..

Agrablas rimarki, ke sociaj rondoj de Jekaterinburgo estas nemalbone informitaj pri Esperanto. Mi volus esperi, ke tio estas la rezultoj de multjara informa laboro de jekaterinburgaj esperantistoj inter vasta publiko. Tial kun ni kunlaboris kaj historia muzeo de la urbo, kaj konstante kunlaboras la Asocio de Uralaj popoloj, ĵurnalistoj volonte intervjuas nin en la Tago de Esperanto kaj invitas elpaŝi televide.

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

P. S.: Bonvolu, transirinte laŭ la ligilo, elŝuti la videon por vi persone kaj spekti ĝin, sed ne disvastigu plu ie en la retejo. Tio estis la peto de la preleginto

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte