Vladimir Izosimov (09.08.1947 – 22.10.1998)

Personoj: 

otoj el la arkivo de Vladimir Sapoĵnikov (Krasnojarsko). Vladimir Izosimov en OrSEJT-22, Divnogorsko, 1980

Antaŭ 25 jaroj, la 22an de oktobro 1998, forpasis Vladimir Izosimov – unu el plej fervoraj tjumenaj esperantistoj. Li esperantistiĝis en 1976 kaj tuj ekaktivis en la urba esperantista klubo “Revo”, estis ĝia multfoja estrarano kaj prezidanto. Vladimir aktivis en la klubo kaj gvidis ĝin plejparte en tre malfacila historia periodo de nia lando – en la jaroj de la perestrojko, kiam en krudaj ekonomiaj kaj ideologiaj cirkonstancoj ideoj de la esperantismo ĉiam pli kaj pli fariĝis por homoj ne plu allogaj, ankaŭ la enlanda movado de esperantistoj spertis tendencojn de malvigliĝo kaj stagnado.
Vladimir Izosimov estis homo posedanta eksplicitajn trajtojn de tre honesta kaj skrupule memdeviga persono kapabla alfronti taskojn, kies realigo postulis multan tempon, persiston, sindediĉon kaj fortostreĉojn. Multaj esperantistoj, ne nur tjumenregionaj kaj uralaj, konis Vladimiron en la 1970-80aj jaroj kaj rememoras lin kiel samideanon honestan, ageman, konsciencan kaj malindiferentan.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte