La 130-jara naskiĝtagdatreveno de la eminenta klasikulo de Esperanta literature

Personoj: 

Portreta foto de Julio Baghy kun la aŭtografo
Portreta foto de Julio Baghy kun la aŭtografo
UK 1959 Tibor Sekelj kaj Julio Baghy
UK 1959 Tibor Sekelj kaj Julio Baghy

Antaŭ 130 jaroj la 13-n de januaro 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio – Hungario, naskiĝis Julio Baghy – elstara hungara esperantisto, fama Esperanta poeto kaj verkisto, aktoro kaj reĝisoro.

Ju. Baghy ludis gravan rolon en historio de originala Esperanta literaturo. Lia kreado estis tre bezonata ŝtupo en la evoluado de juna beletra literaturo en la nova lingvo, kiu ankoraŭ ne havis literaturajn tradiciojn, iujn pretajn lingvajn formojn.

Verkojn de Ju. Baghy karakterizas romantikismo, idealismo kaj homamo, kiujn esprimas ankaŭ lia ŝatata devizo “Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, homeco estas plej alta idealismo.” Verkoj de la poeto ĉiam estis kaj nun restas popularaj kaj ŝatataj inter esperantistoj.

En la jubilea naskiĝdatreveno de la poeto ni rememoru lin, legante lian belegan poemon!

Aŭtuna foliaro
J. Baghу

Foliaro, flirte danca,
En koloroj centnuanca
Prujnmordite ventpelate
Ŝvebas ĉie: kampe, strate;
Jen kuniĝas, jen dissaltas,
Tie sinkas, tie haltas
Por susuri, sible plendi,
Jen funebre por silenti,
Poste supren, ek pro blovo,
Sed sencele kaj sen povo
Ĝis ĝi ĉesas kirle krozi
Kaj ariĝas por ripozi,
Kuŝi kiel morta garbo
Sub soleca seka arbo.

Oceнняя листва
Ю. Баги

Листья в час осенних плясок –
Сто оттенков, сотни красок.
Их, горящих в неге синей
Гонит ветер, студит иней.
Здесь – один, а дальше – стаей
Погружаются, взлетают,
И несется шорох, шепот,
Желтых жалоб скорбный ропот
После сильного порыва
Так бесцельно и тоскливо!
Замедляется движенье –
Собираются в круженье
Лечь остывшими телами
Под печальными стволами.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte