La 100-jara naskiĝtagdatreveno de la elstara Esperanta poetino

Antaŭ 100 jaroj, la 8-n de februaro 1922 naskiĝis Eli Urbanova (origine Eliška Vrzáková (1922 – 2012) - elstara Esperanta poetino, instruistino, kiu multe kontribus por Esperanto.Ŝi naskiĝis en Ĉaslav (Ĉeĥio). La unuajn informojn pri Esperanto ŝi akiris de la konata ĉeĥa aktoro Karel Hoger, ŝi esperantistiĝis en la jaro 1948, aliĝis al la praga esperanto – klubo ekde 1949.

Eli Urbanova komencis verki en 1935, unue en sia gepatra ĉeĥa lingvo, jam kiel 13-jara knabino.En la jaro 1949, kiam ŝi estis 18-jara studentino, estis eldonita ŝia unua poemaro “Spegulo”. Ekde 1950 ŝi komencis verki esperantlingve kaj inter jaroj 1952 – 1977. Eli Urbanova estis 12 – foje premiita en diversaj belartaj konkursoj. Inspira estis ŝia korespondado kun la fama Esperanta poeto Julio Baghy, kiu daŭris ekde 1952 ĝis 1977 kaj Ju. Baghy verkis antaŭparolon al ŝia unua poemkolekto en Esperanto. Entute Eli Urbanova estas aŭtorino de sep originalaj kolektoj: “Nur tri koloroj” (Stafeto 1960), “El subaj fontoj” (Ĉeĥa esperanto-asocio, 1981), “Verso kaj larmo” (Iltis, 1986), “Vino, viroj kaj kanto” (Fonto, 1996), “Peza vino” (1996), “El mia buduaro” (Fonto, 2001), “Rapide pasis la temp’” (2003). Poemoj de Eli Urbanova aperis en pli ol 30 Esperantaj periodaĵoj, ili ankaŭ estis tradukitaj en plurajn lingvojn - en la anglan, bulgaran, ĉeĥan, hungaran, italan, kroatan, polan, serban k.a. Kelkaj poemoj estis ankaŭ muzikigitaj, ekz. “Rozo”, “Paco”, “Ho, tagoj dolĉamaraj”, ”Sorĉistino”, “Peza vino” k.a.

Ekde 1983 ŝi laboris en Esperantlingva verkista asocio (EVA), ekde 1996 ŝin kiel membron ankaŭ akceptis la ĉeĥa verkista asocio. Ŝia sola romano “Hetajro dancas” (Fonto, 1995) estas aŭtobiografia, ĝi estis deklarita “Libro de la jaro” en 2001 kaj ricevis premion OSIEK.

Eli Urbanova vaste propagandis kaj instruis Esperanton. En 1969 ŝi instruis Esperanton en Barlastono kaj gvidis Esperanto-kurson por komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta (Pionira stafeto, gazeto por geknaboj).

En la jaroj 1986 - 1995 ŝi membris en la Akademio de Esperanto. De 1996 ŝi ricevis Honoran membrecon de UEA.

Ni omaĝu al la memoro de la poetino, relegante ŝiajn belajn, ne ripeteblajn poemojn!

 

Mi aŭdis Esperantajn kantojn

Ho, melodio dolĉdolora!
Ho, verso, verso vi sonora!
Unika tuto de du ĉarmoj
ree inspiris min ĝis larmoj

Se aŭdas mi la vortojn flui:
Flavaj grenkampoj ritme ondas.
Se aŭdas mi la arpeĝojn brui:
Verdblua maro fone tondras.

Ja kia forto! Kia vivo!
Kaj iu diras: Lingvo arta.
Verko kreita por arkivo.
Ne estas vero. Eĉ ne parta.

Ho, melodio dolĉdolora!
Ho, verso, verso vi sonora!
Min ne kalkulu en dubantojn.
Mi aŭdis Esperantajn kantojn.
Julio 1954

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte