Zamenhof-festo en Tjumeno

Urboj: 

Aranĝoj: 

Karaj geamikoj,proksimiĝas la tradicia festa tago de esperantistoj: Zamenhof-tago kaj Tago de la Esperanta libro, kiun ni, uralaj esperantistoj ĉiam ĝoje kunfestas. Estas ideo ĉi-jare okazigi la festan kunvenon ne en Jekaterinburgo, sed en Tjumeno, ĉar tjumena esperantista klubo “Revo” estas jubileulo en 2023, havas la kvindekjariĝon. Tiel ni povus samtempe soleni kaj Zamenhof-tagon kaj gloran 50- jaran jubileon de “Revo”!

Estas kreita la agadkapabla organiza teamo, trovita bezonata kunvenejo centre de Tjumeno, kaj ĉiuj dezirantoj estas invitataj aliĝi al la evento kaj aktive kaj ĝoje ĝin partopreni!
La kunveno okazos la 16-an de decembro, je la 16-a horo laŭ la adreso: urbo Tjumeno, strato de Vanzetti, domo 1, sub la ŝildo: “Mia teritorio” (kunlaborejo – coworking-centro)

La programo de la aranĝo konsistos el 4 partoj:
1) Omaĝo al L. L. Zamenhof, kiu komenciĝos de la kuna deklamado de poemo pri li, daŭros per la filmo pri la iniciatinto de Esperanto.
2) Okaze de la Tago de la Esperanta libro: prezentado de freŝeldonitaj libroj en Esperanto; kvizo pri la Unua libro de Esperanto; diskutrondo pri la temo "Ĉu legi kaj analizi librojn?"; ekspozicio de Esperantaj libroj, por kiu ni petas ĉiun partoprenanton meti sur tablon sian ŝatatan kunprenitan libron en Esperanto;
3) 50-jara jubileo de “Revo”: prezentaĵo pri la kluba jubileo; rememoroj pri la klubaj vivo kaj agado, iuj interesaj historioj pri tio el diversa jaroj; gratuloj al geamikoj de la ĉeestaj partoprenantoj kaj de esperantistoj el foraj lokoj, kiuj ligiĝos rete;
4) Komuna koncerto; solena ĉetabla kunfestado kaj fotado.

Se vi pretas proponi ion por riĉigi la programon de la aranĝo – bonvenon! Ĉiuj proponoj estas volonte akceptataj, nur ili ne tuŝu iujn politikajn temojn kaj estu proponitaj anticipe al la membroj de la organiza teamo.
Tiuj, kiuj bezonos la tranokton en Tjumeno – plej rapide sciigu pri tio Pavel Veselov aŭ Raja Kudrjavceva, ĉar estos antaŭmenditaj lokoj en malmultekosta gastejo. Por la sekva dimanĉa tago (la 17-an de decembro) estas planata ekskurso tra la urbo kaj komuna tagmanĝo en iu el urbaj kafejoj kaj posta disveturo. Aliurbaj gastoj, venontaj matene aŭ antaŭtagmeze, povas antaŭ la kunveno pasigi tempon en provizora restadejo.

Bonvenon al Tjumeno!

La organiza teamo en la konsisto: Pavel Veselov (tel.: + 7 922 480 11 51; poŝta adreso: pav.tmnatgmail.com), Tatjana Veselova, Anastasija Golovkina (ĉiuj triope el Tjumeno), Vladimir Opletajev (Surguto), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo): tel. + 7 922 298 20 21, poŝta adreso: komencanto.r66atya.ru

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte