Historiaj faktoj

La 130-jara naskiĝtagdatreveno de la eminenta klasikulo de Esperanta literature

Portreta foto de Julio Baghy kun la aŭtografo

Antaŭ 130 jaroj la 13-n de januaro 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio – Hungario, naskiĝis Julio Baghy – elstara hungara esperantisto, fama Esperanta poeto kaj verkisto, aktoro kaj reĝisoro.

Ju. Baghy ludis gravan rolon en historio de originala Esperanta literaturo. Lia kreado estis tre bezonata ŝtupo en la evoluado de juna beletra literaturo en la nova lingvo, kiu ankoraŭ ne havis literaturajn tradiciojn, iujn pretajn lingvajn formojn. Legu pli »

Esperantistaj festotagoj

Se oni foliumas nuntempe kalendaron de eventoj kaj festotagoj, ligitaj kun Esperanto kaj esperantista agado, oni vidas, ke esperantistoj, krom celebri proprajn Esperantajn datojn, adoptis en sia kulturo ankaŭ plurajn tutmondajn kalendartagojn, kiuj pledas precipe por lingvaj kaj homaj rajtoj, por pacprotekto. Sed en la pionira periodo de Esperanto ĉi tiu kalendaro mankis. Legu pli »

Aranĝoj: 

Fremdaj lingvoj en la vivo de Nikolaj Kuznecov

Antaŭ sesdek ses jaroj, fine de la Granda Patrolanda milito en Ukrainio pereis homo, kies reala nomo dum lia vivo estis al nemultaj konata, ĉar lia biografio intence kaj malintence estis multe  falsita per ekzotikaj legendoj kaj diversaj mitoj. Li senkompromise  kaj konscie foroferis sian vivon por la Granda Venko kaj metis siajn plurajn talentojn por la justa liberiga afero. Al li postmorte estis atribuita plej alta honora titolo de la lando - Heroo de Soveta Unio. Legu pli »

Urboj: 

Abonu al RSS - Historiaj faktoj