Kuna vizito de la urba filharmonio en la naskiĝtago de I. S. Baĥo

Urboj: 

La afiŝo de Bach - fest en la filharmonio
La afiŝo de Bach - fest en la filharmonio
Nia esperantista grupo en filharmonio
Nia esperantista grupo en filharmonio
Nia grupo apud la afiŝo de la festivalo
Nia grupo apud la afiŝo de la festivalo
Post la koncerto en la salono de la filharmonio
Post la koncerto en la salono de la filharmonio

La 21-a de marto estis tre neordinara tago, riĉa je eventoj: kaj la Tago de la Printempa ekvinokso, kaj la Tutmonda tago de poezio, kaj la Tago de antikva muziko kaj samtempe la naskiĝtago de la fama komponisto, orgenisto – virtuoso kaj muzikisto de la barokepoko en la muziko I. S Baĥo.

Ĉiu-jare en Jekaterinburgo marte tradicie okazas la muzika festivalo de Baĥa muziko. Ankaŭ ĉi-jare la koncertoj de “Bach-fest” pasis en la urba filharmonio, sed ĝia solena malfermo okazis la 1-n de marto en la metrostacio “La placo de la 1905-a jaro”. Vi povas vidi la pli antaŭan publikaĵon pri tio ĉi tie, en la grupo Vk. Kaj en la naskiĝtago de la komponisto, la 21-n de marto, okazis la lasta koncerto de la festivalo kaj ĝia fermo en la filharmonio.

Nia esperantista grupo pasintdimanĉe ankaŭ vizitis unu el la koncertoj de la festivalo, kun la temo: “Baĥo. Supreniĝo sur la orgenan Olimpon”. Dum ĝi sonis belegaj orgenaj verkoj de la komponisto, kiujn li verkis post sia translokiĝo kaj vivo en Lepsiko. La orgenon dum la koncerto ludis jekaterinburga orgenisto Taras Baginec kaj gvidis la koncertprogramon la konata muzikologo Artjom Vargaftik.

Estis granda plezuro por ni renkontiĝi en tiu printempa dimanĉa vespero, kune viziti la filharmonion kaj ĝui la belegan muzikon! Мi povas vidi ĉi tie la fotojn, faritajn de Vjaĉeslav Gusev kaj la videon de Margarita Zemljanskiĥ.

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte