Pri la decembra virtuala kunveno de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2022

Urboj: 

Aranĝoj: 

La partoprenintoj de la decembra virtuala kunveno
La partoprenintoj de la decembra virtuala kunveno
Dilara Gadirova el Tobolsko
Dilara Gadirova el Tobolsko
Vladimir Opletajev el Surguto
Vladimir Opletajev el Surguto
Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev el Niĵnij Tagilo
Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev el Niĵnij Tagilo
Valentina Miĥajlovna Spicina el Volgogrado
Valentina Miĥajlovna Spicina el Volgogrado
Vjaĉeslav Gusev el Jekaterinburgo
Vjaĉeslav Gusev el Jekaterinburgo
Viktoro Kulakov el Jekaterinburgo
Viktoro Kulakov el Jekaterinburgo

Dezirante daŭrigi nian belan tradicion nepre okazigi la vican Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo, ni aktive prepariĝis al ĝi decembre. Sed, kiel estas konate, la vivo verkas propran scenaron: ekfuriozis serioza epidemio de gripo en Uralo kaj ekmalsanis ankaŭ multaj niaj Esperanto-aktivuloj. Tial, kun granda bedaŭro, ni devis anstataŭigi la planitan ĉeestan kunvenon per la virtuala. Sed tio havis ankaŭ sian avantaĝon, ĉar la renkontiĝon sukcesis partopreni la geamikoj, kiuj apenaŭ povus veni por ĉeesti ĝin. Ĝenerale, la konsisto de la partoprenintoj ĉi-foje estis atentinda kaj ĉies bonegaj kontribuoj riĉigis kaj beligis la programon tiom, ke la kunveno vere iĝis la evento.

Do, la 17-n de decembro pasis virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj. Ĝi estis vigla, enhavriĉa kaj entuziasmiga! La renkontiĝo komenciĝis solene de la poezia omaĝo al Ludoviko Zamenhof – aŭtoro kaj iniciatinto de Esperanto, dum kiu Dilara Gadirova kaj Raja Kudrjavceva intermite voĉlegis nelongajn fragmentojn el la poemo “Zamenhof” de la konata Esperanto-poetino Hilda Dresen. Ĝin sekvis amuza skeĉo kun la titolo “Kie estas Esperantujo”, en kiu senprovlude kaj improvize aktoris jekaterinburgano Viktor Kulakov kaj Sergej Potoskujev el Niĵnij- Tagilo. Cetere la aŭtoro de la skeĉo estas ĉeĥa esperantistino Indriŝka Drahatova Estas interese, ke antaŭ 10 jaroj, en 2012, dum tiama Zamenhof-tago estis ankaŭ prezentita ŝia alia skeĉo kaj en ĝi tiam rolis junaj “argentoflamanoj” Saŝa Osincev kaj ceteraj, kaj en la rolo de Zamenhof aktoris Viktoro Kudrjavcev. Poste estis la bela momento, kiam Galina Terentjeva el Ĉelabinsko plezurigis ĉiujn, voĉleginte la atentokaptan kaj humurplenan poemon de Mikaelo Bronŝtejn, dediĉitan al la Zamenhof-tago.

La dua parto de la programo estis ligita kun la Tago de la Esperanta libro kaj ĝin komencis Vladimir Opletajev, menciinte pri la festo kaj pri sia emo legi librojn, rakontis pri la libroj, legitaj de li lastatempe kaj rekomendis al la aliaj librojn, kiuj altiris lian atenton. Raja Kudrjavceva ankaŭ prezentis la ĵuseldonitan libron de Mikaelo Bronŝtejn “Simeono”; ŝi komencis legi ĝin dum la lasta, novembra, sumoo kaj dum la kunveno kundividis siajn belajn impesojn pri ĝi. Lidija Jerofejeva iom rakontis pri du legitajn de ŝi libroj, kiuj vekis ŝian apartan intereson: unu el ili estis la rara, malnoveldonita (en 1927) “Niĉjo Mensogulo kaj aliaj rakontoj “ kaj la alia – ŝatata de ŝi libro de la konata Esperanto-verkisto Trevor Steele “Konvinka kamuflaĵo” .
Estis prezentitaj ankoraŭ du libroj (la 4-a kaj la 5-a) el la serio “Esperanto por mi”, kiun eldonas japana esperantisto kaj gvidanto de la internacia projekto de legado Hori Jasuo. La libroj de la serio entenas mallongajn biografiajn eseojn de esperantistoj-aktivuloj tra la tuta mondo kun iliaj portretoj, desegnitaj de la profesia grafikisto kaj esperantistino el Germanio Helga Plotner. La pakaĵon kun tiuj libroj Raja Kudrjavceva ĝoje ricevis donace ĝuste la 15-n de decembro, en la Tago de la Esperanta libro.

Indas rimarkigi, ke la tuta programo de nia festa kunveno estis ĉi-foje trapenetrita de linioj de Esperanto-poezio, kio min, kiel ŝatanton de la poezio, ege ĝojigis. Kaj en la tria parto de la programo okazis la prezento de ankoraŭ unu nova ĵuseldonita libro de tradukoj el la verkaro de Osip Mandelŝtam, la fama rusa poeto de la arĝenta epoko. La libron prezentis Raja Kudrjavceva kaj unu el la tradukistoj – Tatjana Vŝivceva el Miasso de Ĉelabinska provinco. Tatjana tre alloge rakontis, kiel ilia tuta teamo el 8 tradukistoj, gvidata de M. Bronŝtejn, intense kaj deligente laboris por la apero de tiu ĉi dika volumo. Certe estis voĉlegitaj el la libro kelkaj poemoj de la poeto, en Esperanto kaj en la originalo. Aparte ĝojigis min la fakto, ke tiu poezia agordo estis subtenita de la partoprenintoj de la kunveno kaj kiel konfirmo de tio en la tria parto de la programo ankaŭ sonis la poemo “Rinocero” de alia konata poeto Leo Gumiljov en la traduko de T. Aŭderskaja. Ĝin, kiel la ŝatatan poeziaĵon, kuraĝis deklami Sergej Potoskujev el Niĵnij-Tagilo kaj tio estis vere impresa momento!

Mi devas ankaŭ diri, ke krom la ĉefa programtemo, dum la tuta tempo de la renkontigo elpaŝis niaj eksteruralaj gastoj, kiuj salutis kaj gratulis ĉiujn, rakontis pri la novaĵoj el iliaj kluboj. Korajn dankojn al Valentina Miĥajlovna Spicina el Volgogrado, al Stanislav Kacko el Novosibirsko, al Jelena Kuznecova el Samaro, kiu partoprenis kune kun sia filino Uljana kaj esperantistino Jaroslavna Puŝkarskaja el Uljanovsko! Mi esperas, ke ili ne bedaŭris pri la tempo, pasigita tiuvespere kun nia urala kompanio.

Entute la kunvenon partoprenis 21 esperantistoj el 11 urboj de Rusio: el Jekaterinburgo - 7 personoj; Ĉelabinsko - 1; Miasso - 2; Niĵnij-Tagilo - 2; Novosibirsko - 1; Samara - 2; Surguto - 1; Tobolsko - 1; Tjumeno - 2; Uljanovsko - 1; Volgogrado - 1.

La renkontiĝo, akumulinte la entuziasmon kaj energion de multaj geamikoj, rezultis tre interesa kaj neforgesebla! Tial mi kore dankas ĉiujn pro tio, ke ni kunage sukcesis tion fari!

 

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

P. S.: Ĉiujn fotojn dum la kunveno faris jekaterinburgano Vjaĉeslav Gusev

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte