Nia vojo al RET kaj ĝia unua tago

Mi devas diri, ke al la urbeto Ŝujo, kie okazis la ĉi-jara RET, mi vojaĝis la unuan fojon ne per trajno, kiel kutime, sed per aŭto, ĉar jekaterinburga esperantisto Sergej Kumkov afable kunveturigis min laŭvoje dum sia vojaĝo al la internacia kongreso de matematikistoj en Francio  al restadejo de RET – eksa bieno de fabrikanto Neburĉilov. Ni komencis la vojaĝon la 30-n de junio frumatene kaj bonorde veturis, ja Sergej lerte kaj leĝobeeme stiris la aŭton. Legu pli »

Aranĝoj: 

La dua tago de RET-2018

La dua tago de RET komenciĝis de la bela frumatena promenado en la ĉirkaŭaĵoj: mi iris iom esplori la apudan arbaron. Senhaste mi paŝis laŭ arbaraj padoj, ĝuante la belecon, kiun kreis la granda majstro - naturo. La someran arbaron plenigis diversvoĉeco de birdoj, maro de sonoj kaj susuroj; en ĝi estis freŝeco kaj pureco de la aero, en ĝi abundis tre hela kaj sukplena verdaĵo en roso, kiel en arĝento. Legu pli »

Aranĝoj: 

La tria tago de RET. Ekskurso al Ŝujo. Lignofajro.

Tuj post la matenmanĝo ni veturis ekskursi kaj konatiĝi kun la urbo Ŝujo.

Necesas diri, ke Ŝujo estas ne tre granda (la tria en la Ivanova provinco laŭ la kvanto de la loĝantaro) urbo, havanta la antikvan historion. Ĝi estas konata de la ХVI-a jarcento, kiam ĝi estis riĉa urbeto ĉe la kruciĝo de komercaj vojoj. Siatempe Ŝujo estis eĉ pli grava ol Ivanovo, ĉar ne ĝi apartenis al la Ivanova provinco, sed Ivanovo-Voznesenko estis en la konsisto de Ŝuja distrikto. Nomo de la urbo estas ligita kun Ŝujaj princoj, kiuj posedis la urbon dum ĉirkaŭ 200 jaroj. Legu pli »

Aranĝoj: 

La kvara tago de RET. La instruista seminario. Koncerto de M. Povorin kaj V. Jareŝko

Dum mia restado en RET, mi ĉiutage penis vekiĝi pli frue por se ne naĝi en la rivero, kiel tion brave kaj enviinde faris ĉiumatene Evelina Sokolova, do almenaŭ promeni ĝis la matenmanĝo. Se konsideri, ke ni malfrue enlitiĝis kaj ke mi ĝenerale ŝatas longe dormi matene, tio estis ne tre facila por mi:) Nu, la kvaran de julio mi sukcesis ellitiĝi sufiĉe frue, kaj senbedaŭre lasinte mian lignan dometon, eliris eksteren por saluti la sunon. Legu pli »

Aranĝoj: 

La kvina tago de RET. La tuttaga ekskurso, dediĉita al Konstanteno Balmonto – arĝentepoka poeto

Post la matenmanĝo nia buso ekveturis al la muzeo de K. Balmonto en Ŝujo. Duonhora veturado kaj ni estas jam apud ĝi. La regionografia kaj samtempe literatura muzeo de K. Balmonto troviĝas en la historia konstruaĵo, kiu iam estis la urbodomo. Nun tio estas bela verdkolora konstruaĵo en pseŭdorusa stilo, kvazaŭ pripentrita bojara domo el rusa fabelo, kiu vole-nevole altiras la atenton per siaj belaj tabuloj de la fenestraj kadroj, per la riĉa dekoracio kaj per la dukolora pavilona tegmento. Legu pli »

Aranĝoj: 

La sesa tago de RET. Interpretista konkurso. Poezia vespero

La tagoj de RET nerimarkeble kaj rapide degelis. Kaj jen, estis jam la sesa tago, la unua parto de kiu pasis en la kurso por komencintoj. Mi ankoraŭ ne skribis, ke dum ĝi mi konatiĝis kun tre simpatia juna geedza paro de esperantistoj el la urbo Taganrogo: Valentina kaj Eŭgeno Stulin, kiuj komencis lerni Esperanton memstare. Ilia geedziĝfesto okazis maje, kaj tiu ĉi RET estis por ili la unua granda Esperanto-renkontiĝo, kiun ili partoprenis kune. Legu pli »

Aranĝoj: 

La sepa tago de RET. Ekskurso al Paleĥ. Vespera koncerto de la muzik-bando ”Ekvinokso”

La 7-n de julio ni denove frumatene lasis la bazejon por veturi ekskursi en la fabela Paleĥ. Paleĥ estas urbeto de Ivanova provinco, kiu apartenas al la urboj de la Ora Ringo de Rusio. La urbon trafluas la rivero kun la bela nomo Paleŝka, kaj loĝantoj de la urbo nomas sin paleŝanoj. Paleĥ estas la hejmlando de fabela fajrobirdo, kiu pavas sur la blazono kaj flago de la urbo, pentrita en la tradicia por la paleĥa laka miniaturo stilo: orkolore sur la nigra fono. Ĝusta dato de fondiĝo de la urbo ne estas konata, oni opinias, ke ĝi ekzistis jam antaŭ la ХV-a jarcento. Legu pli »

Aranĝoj: 

La oka tago de RET. Ekskurso al la sapmuzeo en Ŝujo. Adiaŭa vespero

Tio estis antaŭlasta tago de RET. Post la matenmanĝo okazis la lasta leciono en la kurso por komencintoj, dum kiu kursanoj sukcese trapasis la testadon kaj post ĝi partoprenis diversajn lingvajn ludojn kaj plenumis amuzajn taskojn. Al mi plaĉis tiu kun zamenhofaj proverboj, duonigitaj kaj presitaj sur apartaj kartetoj. Ĉiu teamo el du homoj ricevis sian stakon de la kartetoj kaj devis trovi plenajn versiojn de la proverboj, traduki ilin kaj eble eĉ proponi la analogojn en la rusa. Legu pli »

Aranĝoj: 

Informa letero RA-13

Pri la alveno: La aranĝo komenciĝas la 24-an de julio je la 15:00 (loka tempo msk+4, utc+7). Do, la buso, kiun disponigas la bazejo, startas je la 12:00 de la oficejo de la bazejo laŭ la adreso Kamenskaja, 74, Novosibirsko. La vojo daŭros proksimume 3 horojn. La prezo de unu loko estas – 500 rublojn unuflanke. Nepre sciigi min ke vi bezonas lokon en la buso! Mi transdonos la liston de vojaĝantoj al administranto kaj ŝi enbusigos vin laŭ la listo. Legu pli »

RA: 

Renkontiĝo de Amikoj-13

Ĉi-jara renkontiĝo proponas trankvilan ripozon ĉe la maro en belega arbaro je 140 km de Novosibirsko. La programo tamen estos abunda kaj ne enua! Bonvenon!
La loko vere indas viziti. Arbaro, maro, plaĝo, boatoj, tenis-korto, lignofajro. Venu kaj ĝuu! Krom tio vin atendas E-kursoj kaj diversaj metiejoj. Ankaŭ prelegoj kaj vesperaj amuzaĵoj.

RA: 

Jubileo de “Arĝenta flamo”

Karaj geamikoj, Junie de 2017 la jekaterinburga klubo “Arĝenta flamo” atingis sian dekjaran aĝon. Januare danke al la iniciato de Raja Kudrjavceva estis kreita slajdfilmo pri la kluba historio. Premiere la filmo estis prezentita de Raja en februaro dum la ĵus okazigita AMO-seminario en Jerŝovo.

Urboj: 

Pri la partopreno en la seminario AMO-44

Februare mi partoprenis du Esperanto–aranĝojn: AMO – seminarion kaj tradician renkontiĝon de MASI-anoj “APERo”, okazintajn sinsekve en Apudmoskvo. Ambaŭ aranĝoj pasis en la ripozloko “Jerŝovo”, situanta je 5 km de Zvenigorod. Mi ne povas deteni min de la kelkfraza priskribo de tiu ĉi loko, ĉar ĝi iĝis unu el la grandaj impresoj de mia vojaĝo. Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS