Internacia sukceso de Lena Ĥusanova

Urboj: 

Personoj: 

Dum la jubilea 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo sukcese funkciis kaj estis amase vizitata de diverslandaj  kongresanoj la informbudo de la Landa Kongresa Komitato el la slovaka urbo Nitra, kie en 2016 okazos la 101-a UK. Ĉiuj atentis tuj la originalan emblemon de la venonta Kongreso, kies simboloj estis bone kompreneblaj kaj rekoneblaj. Sur la emblemo estas vidataj: verda stelo – la tradicia simbolo de Esperanto; 101 – stile modifita  vicmontra nombro de la kongreso, UK – la oficiala siglo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, organizataj de UEA, verdkolora silueto de la turo de la kastelo en Nitra. La oficiala emblemo de la 101-a UK estas uzata en informado pri la kongreso kaj publikigata en ĉiuj materialoj, kiuj temas pri ĝi.

Evidentiĝis, ke la emblemon oni uzas jam ekde printempo de ĉi tiu jaro, post kiam ĝi estis konfirmita de la LKK. La 23-an de majo 2015 dum la Tutslovakia Esperanto-renkontiĝo en Modra-Harmónia, estis anoncitaj la rezultoj de la konkurso pri la emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra en 2016. En la ĵurio de la konkurso estis: Mark Fettes, prezidanto de UEA; Jozef Dvonč, urbestro de Nitra; Eva Fitzelová, grafikistino kaj arkitekturistino; Peter Baláž, prezidanto de la Loka kongresa komitato.

Entute la konkurson partoprenis 11 personoj el kelkaj landoj, kiuj prezentis 48 emblemproponojn. Kiel venkinta emblemo estis elektita tiu de Jelena Ĥusanova el la urala urbo Jekaterinburg. Tial la emblemo de Lena estis jam rimarkebla kaj furora varbilo en la kongresejo de Lillo inter la abundaj informmaterialoj de la 101-a UK en Slovakio. Lena gajnis la ĉefan premion de la internacia konkurso -  senpagan partoprenon en la venontjara UK en Nitra.

Mi ŝatus diri kelkajn vortojn pri la esperantista kariero de Jelena Ĥusanova. Ŝi ne vizitis iun kurson de Esperanto sed  lernis la lingvon memstare, en la familio. Ŝin helpis la gepatroj-esperantistoj Rita kaj Igorj kaj la fratino Jana. En Jekaterinburg ŝi vizitis multajn esperantistajn kunvenojn, helpis prepari la 10-an EsPrimo-n, la Aŭtunan lingvotrejnadon, partoprenis kelkajn eŭropajn junularajn aranĝojn (“Festo”, JES) kaj SES en Apudmoskvo. En 2015 Lena volontulas en Slovakio kaj laboras kiel grafikistino en la asocio Edukado@Interreto en Partizánske. Uralaj esperantistoj deziras al Lena kaj al la tuta esperantista familio de Ĥusanov prosperon kaj multajn sukcesojn en la Esperanto-agado.

Vladimir Opletajev

Komentoj

Lenoĉka estas tre modesta

Lenoĉka estas tre modesta homo, pri sia venko en tiu konkurso de emblemoj por la venonta UK-o ŝi ne fanfaronis kaj ne rakontis pri ĝi eĉ al ni, samurbaj esperantistoj. Pri ŝia sukceso ni eksciis nur post kelkaj monatoj, kiam ni jam ekvidis en Lillo kreitan de ŝi emblemon sur ĉiuj informmaterialoj pri la 101-a UK-o en Nitra kaj dum la malferma ceremonio ĝi , granda, aperis sur la ekrano post la kongresa podio. Dum la septembra E-renkontiĝo en Jekaterinburg Jana, la fratino de Lena, rakontis al ni la historion de tiu venko kaj ĉiuj ĉeestintaj esperantistoj tiam ĝoje aplaŭdis al la sukceso de Lena. Mi deziras al Lena sukcesan daŭrigon de ŝia volontulado en Esperanto-centro en Slovakio! Raja Kudrjavceva

Kun granda intereso mi

Kun granda intereso mi tralegis la informon pri la partopreno de Lena en la konkurso de emblemoj por la UK - 2016. Mi tre ĝojas pri la venko de ŝia emblemo! Miajn sincerajn gratulojn al Lena! Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte