Urboj:








Jekaterinburgaj esperantistoj estime rilatas al tradicioj en Esperantujo kaj penas subteni ilin, kiel ekzemple malnovan tradicion festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo. Sed ni ankaŭ kreas la novajn tradiciojn. Jen, iĝis jam la bona tradicio: ĉiujare la 21-an de marto, en la naskiĝtago de la fama komponisto I.S. Bach viziti grupe la koncerton de lia muziko en la urba filharmonio. Marte kutime en la urbo tradicie pasas la muzika festivalo Bach - fest.
Ĉi jare ĉiuj muzikistoj kaj muzikŝatantoj festis la jubilean 340-jaran naskiĝdatrevenon de la geniulo, kaj kompremeble, la urba filharmonio preparis brilan koncertan programon okaze de tio. Dum la vespero sonis muziko de I.S. Bach je ŝatataj de la komponistoj muzikiloj: klaviceno, violono kaj certe orgeno. Klavicenon kaj orgenon inspirplene ludis la titola orgenisto de nia filharmonio Taras Baginec. Necesas diri, ke la belegan klavicenon la filharmonio ekposedis relative antaŭnelonge, ekde 2013, kiam ĝi estis farita laŭ la speciala mendo en Prago kaj estis ĝusta kopio de la antikva franca klaviceno de la 1740-a jaro. Kaj je orgeno Taras Baginec plenumis la faman Bachan tokaton re-minor. Kelkaj muzikverkoj de la komponisto por violono kun orkestro sonis en la plenumo de la konata rusia violonisto Sergej Pospelov kaj nia junulara orkestro sub la gvido de la dirigento Filatov. En la koncerta halo tiuvespere regis mirinde festa etoso, la publiko tre varme akceptis ĉiujn muzikistojn, multe aplaŭdis kaj bisis. Ankaŭ nia esperantista grupeto ĝuis la vesperon, belegan muzikon kaj post la koncerto ni revenis hejmen plenaj de neforgeseblaj impresoj kaj tre kontentaj de tia inda festado de la jubilea naskiĝdatreveno de la fama komponisto.

















