Pri la 165-a naskiĝdatreveno de la fama rusa verkisto A. P. Ĉeĥov kaj la dediĉita al tio reta projekto "Dek tagoj kun A. P. Ĉeĥov, liaj verkoj kaj liaj aforismoj"

Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (29 de januaro de1860 - 15 de julio de 1904) – la fama rusa verkisto, majstro de mallongaj rakontoj kaj fajnaj psikologiaj teatraĵoj, publicisto, kuracisto, bonfaranto, komune rekonata klasikulo de monda literaturo.
Li eniris en literaturon kiel aŭtoro de tiaj felietonoj kaj humuraj rakontoj, kiel “Ĉevala familnomo”, “Kameleono”, “Trosalis” k.a. En 1888 li publikigis sian unuan novelon “Stepo”.
Ĉeĥov – dramaturgo iĝis kreinto de tiel nomata “nova dramo”. Kaj nuntempe reĝisoroj de la tuta mondo adoras la aŭtoron, ĉiam denove revenas al liaj teatraĵoj por kompreni ilian profundan sencon.
Ĉeĥov ne ŝatis paroli kaj legi pri si mem. Li ŝercis: “Mi havas malsanon: aŭtobiografiofobion” Anton Pavloviĉ estis homo, kies spiritforto kaj modesteco ravis liajn samtempulojn ne malpli ol lia talento. Tiuj homecoj montris sin dum lia malfacila vojaĝo al la “bagna insulo” Saĥaleno, kie li ne nur okupiĝis pri literatura laboro, sed ankaŭ donis al homoj medicinan helpon, faris plenan popolnombradon; kaj ili ankaŭ montris sin en tio, kiel kuraĝe la verkisto eltenis dum la vivo tuberkulozon – malsanon, kiu ĉesigis lian vivon, kiam li estis nur 44-jaraĝa.
Anton Ĉeĥov lasis al la mondo pli ol 500 verkojn de diversaj ĝenroj. Multaj el ili iĝis klasikaĵoj de monda literaturo: teatraĵoj “Ĉeriza ĝardeno”, “Tri fratinoj”, “Onklo Vanja”, noveloj “Hospitala ĉambro №6”, “Enua historio”, rakontoj “Homo en ujo”, “Infanaro” k.a. Parte en tiuj verkoj estas historioj pri kuracado, rakontitaj rekte aŭ nerekte. Sed Ĉeĥov ankaŭ kuracis metafore: per sia sagaca rigardo de medicinisto li faris diagnozojn kaj al siaj herooj , kaj al la socio, kiu ĉirkaŭis lin. Ĉi tie kuniĝis genia verkisto kaj profesia kuracisto.Kaj ĉe legantoj kreiĝas impreso pri absoluta vereco de tiuj herooj kaj eventoj, pri kiuj li verkis. Kaj historioj restas aktualaj ankaŭ hodiaŭ.
Multaj verkoj de A. P. Ĉehov estas tradukitaj en Esperanton, aperis kiel apartaj libroj. Sube vi povas legi la tradukon de la negranda rakonto de Ĉehov “ Ŝi foriris”, kiun pli ol dudek jaroj antaŭ faris Viktoro Kudrjavcev por la libro “Ĉeriza ĝardeno” de la eldonejo “Sezonoj”en 2004.

Ŝi foriris

La tagmanĝo finiĝis. Ĉe la stomakoj sentiĝis eta beato. La buŝoj oscedis, la okuloj komencis fermiĝi pro dolĉa dormemo. La edzo ekfumis cigaron, etendis sian korpon kaj oportune kuŝiĝis sur kanapo. La edzino sidiĝis ĉe lia kapo kaj ekronronis...Ambaŭ estis feliĉaj.

  • Rakontu ion...- oscedis la edzo.
  • Kion mi rakontu? Hmm... Aĥ, jes! Ĉu vi aŭdis? Sophie Okurkova edziniĝis kun tiu... kun von Tramb. Jen skandalo!
  • Kial skandalo?
  • Sed Tramb estas fiulo. Li estas tia kanajlo... tiel senprincipa homo! Tute senprincipa! Morala kriplulo! Li servis ĉe la grafo kiel administranto – riĉiĝis, nun oficas en fervojo kaj ŝteladas... Li prirabis sian fratinon... Resume : kanajlo kaj ŝtelisto! Ĉu oni povas edziniĝi kun tiu? Vivi kun li? Mi miras! Tiel morala fraŭlino kaj... jen! Mi neniam edziniĝus kun tia ulo. Eĉ se li estus milionulo! Eĉ se li belus nekompareble, mi kraĉus al li! Mi ne povas eĉ imagi apud mi fiulon edzon!

La edzino salte stariĝis kaj, ruĝiĝinta, indigne paŝis en la ĉambro. En ŝiaj okuloj ekbrilis kolero. Ŝia sincereco estis evidenta...

  • Tiu Tramb estas granda porko! Terure stultas kaj vulgaras virinoj, kiuj  edziniĝas kun similaj moŝtuloj!
  • Jes ja... Vi, certe, ne edziniĝus... Jes... Nu, sed se vi ekscius nun, ke ankaŭ mi... kanajlas? Kion vi farus?
  • Ĉu mi? Mi forlasus vin! Ne plu restus kun vi eĉ unu sekundon! Mi povas ami nur honestan homon. Se mi ekscius, ke vi friponas, eĉ centone kompare kun Tramb, mi, mi tuj..! Tiam adieŭ! (fr. adiaŭ!)
  • Jes ja...hm... Kia vi estas... Sed mi eĉ ne sciis... Ha-ha-ha...Jen, mensogas ino, tute sen timo!
  • Mi neniam mensogas! Provu agi fie, kaj vi vidos!
  • Kial mi provu? Vi mem scias...Mi estas eĉ pli bela, ol via Tramb. Tramb estas kuleto kompare kun mi. Vi faras kvadratajn okulojn? Strange... ( Paŭzo) Kiom mi lukras?
  • Tri mil rublojn jare.
  • Sed kiom kostas la koliero, kiun mi aĉetis por vi antaŭ unu semajno? Du mil... ĉu ne? Kaj la hieraŭa robo – kvincent...La vilao – du mil... Ha-ha-ha. Hieraŭ via paĉjo elkaĵolis de mi unu milon...
  • Sed, Pierre, ja akcesoraj enspezoj...
  • La ĉevaloj... La familia kuracisto... La fakturoj de modistinoj. Antaŭhieraŭ vi lude malgajnis cent rublojn...

La edzo iom levis la kapon, apogis ĝin sur la pugnoj kaj faris tutan akuzan paroladon. Li venis al la skribotablo kaj prezentis al la edzino kelkajn konvinkaĵojn.

  • Nun vi vidas, karulinjo, ke via von Tramb estas bagatelo, poŝoŝtelisto kompare kun mi... Adieŭ! Iru kaj ne plu akuzu!

Mi finis.Eble leganto demandos:

  • Ĉu ŝi foriris de la edzo?

Jes, ŝi foriris... en alian ĉambron.

                                 Tradukis Viktor Kudrjavcev


Resumoj pri la reta projekto “Dek tagoj kun A. P. Ĉeĥov, liaj verkoj kaj liaj aforismoj” en la Ural-Siberia dissendolisto.

La projekto sukcese pasis en nia Ural-siberia dissendolisto dum 29.01.25 - 07.02.25 kaj estis dediĉita al la 165-jara naskiĝdatreveno de la fama klasikulo de la rusa literaturo, majstro de mallongaj rakontoj kaj fajnaj psikologiaj teatraĵoj, publicisto kaj kuracisto A. P. Ĉeĥov.
La aktivaĵon partoprenis entute 16 listanoj, el kiuj etis 8 uralanoj: el Jekaterinburgo - 4; el Miasso - 1; el Niĵnij Tagilo - 1; Surguto - 1; Tobolsko - 1; kaj aliurbaj listanoj - 8: El Apudmoskvo - 2; Fora-Oriento - 1; Moskvo - 1; Penzo - 1; Stavropolo - 1; Volgorado - 2. Estis ricevitaj – 19 kontribuaĵoj kaj entute laŭtemaj mesaĝoj kune kun ĉiuj replikoj estis - 30.
Enhave la kontribuaĵoj konsistis el: faktoj el la vivo de la verkisto kaj meditoj pri lia kreado - 5; traduko de la verkoj de Ĉeĥov: noveloj - 2; rakontoj, fragmentoj de la verkoj - 11; tradukitaj aforismoj de Ĉeĥov - 15, sentencoj el la verkoj de la verkisto - 4; kantoteksto de B. Okuĝava surbaze de la aforismo de Ĉeĥov, tradukita de M. Bronŝtejn - 1.
Grandan dankon al ĉiuj partoprenintoj de la projekto! Estis vere interese legi ĉies mesaĝojn, vidi la entuziasmajn tradukprovojn, profundiĝi en la mondon de A. P. Ĉeĥov! Mi esperas, ke la aktivaĵo estis ne nur bona maniero praktiki Esperanton, sed ankaŭ kleriga kaj plezuriga! Kaj mi certas, ke ni, legantoj, povus en multo preni ekzemplon de la verkisto. Ekzemple ankaŭ en la rilato al nia lingvo Esperanto. Jen kiel skribis Kuprin pri Ĉeĥov: “...li mem senlace laboris super si, riĉigante sian belegan, diversspecan lingvon el ĉie: el paroloj, el vortaroj, el katalogoj, el verkoj de sciencistoj, el sanktaj libroj. Vortprovizo de tiu ĉi silentema homo estis eksterordinare grandega.”
Ĉiujn materialojn de la okazigita projekto mi afiŝis en nia grupo en VK: vk.com/ekaterinburgo, kiun vi povas viziti, relegi ilin, komenti aŭ aprobe subteni la aŭtorojn de la mesaĝoj.
Kaj fini la resumojn pri la projekto mi ŝatus per la vortoj de K. S. Stanislavskij, kun kiuj mi absolute konsentas:
“La ĉapitro pri Ĉeĥov ankoraŭ ne estas finita, ĝin oni ankoraŭ ne finlegis laŭmerite, ne penetris la esencon kaj antaŭtempe fermis la libron. Oni malfermu ĝin denove, trastudu kaj finlegu ĝin ĝis la fino”

fonto

Komentoj el VKontakte