Aldoni novan komenton

Oni tamen fosas sian sulkon

EsPrimo: 

Triviala ideo ĉu ne? - "uzu nian karan lingvon". Eĉ babile kun amiko kaj edzo. Manifestiĝas io delikate sensebla, nia strebo al libero. Kaj de iuj ekpunktoj eblas variaĵoj de la uzo. Serioza uzanto nepre komprenas ke valoras legi, lerni kaj kulture riĉiĝi. Evidente la plej efika maniero estas kuni kun samideanoj samlingvaj.

Min ne lasas sento de miraklo kiam mi uzas Esperanton - eĉ kiam nur ion skribetas por mi mem, des pli kiam legas kaj konversacias. Reveninte antaŭ jaro al mia naskiĝurbo Jekaterinburg post 30 jaroj, mi volonte kontaktis la lokan grupon - E-Klubon "Arĝenta Flamo" pri kiu mi regule informiĝis el diversaj fontoj, nun tiom abundaj danke al Interreto, kaj kun intereso atendis la jubilean dekan Esperanto-Primaveron (EsPrimo) - unuan tian aranĝon en Uralo partoprenotan de mi. Kaj la miraklo pruviĝis daŭri plenege - danke al la eblo revidi miajn longdaŭrajn amikojn kaj agrablasurprize vidi novajn vizaĝojn.

La persistinta vintro kun ties aprila neĝo ĝuste la unuan de majo cedis al la abrupte ekinta printempo, kontribuante al la inspira etoso de la kunveno ie en sanigejo rande de la urbo. La tri tagojn plenigis preskaŭ seninterrompaj eventoj rigore reguligataj de la sanatoriaj normoj - manĝi nepre ĝustatempe (cetere bongustega dieto). La ĝenerala ĝuo konstistis el pluraj kvazaŭ nerimarkeblaj sed tiom gravaj detaloj - jen bela skribaĵo "Bonan apetition!" sur ĉiu manĝtablo, sloganoj kaj skribaj informoj pri ĉio necesa, sendefekte funkciantaj teknikiloj sonaj, videaj k.a. (bravulo Paŭlo!), kaj la retaliro - nu, almenaŭ en la kunvenejoj; kaj ĉiuj programeroj fluis spirkapte kaj ĝuige - ĉu la konkurso imita al "Kio? Kie? Kiam?", ĉu la bunta deklamkonkurso, ĉu vive plenumata gitare kaj piane muziko - mi ne menciu ĉiujn eventojn. Modela organizado de ĉio - sendube estas rezulto de konkreta respondeca kaj efika prepara kaj plenuma laboro de dekoj da homoj. Nia karmemora Viktoro estus kontenta - li senteble ĉeestis ĉion - en la etoso mem kaj la rememoroj pri li. La neeltenebla doloro pri lia subita forpaso kuniris la vivecon de la evento. Mi ĝojegis vidi Rajan lumi kaj rideti en ĉi tamen okazigita EsPrimo kiun li aspiris kaj preparis.

La slogano de la EsPrimo "... Apliku la lingvon ne nur babilante sed ankaŭ kreante, verkante, legante" rekte kaj trafe difinas ties celon kaj etoson. La speciala gasto - poeto-verkisto-bardo-vojaĝanto - Mikaelo Bronŝtejn senavarege liveris siajn spertojn kaj historiojn de siaj rilatoj kun la fratoj Strugackij kaj multon senlace rakontis responde al demandoj - pri sia vivo en Esperantujo, deklamis kaj kantis, krom disponigi siajn verkojn legajn kaj sonajn. Estas ĝuo kaj privilegio vin koni, karestimata Miĉjo.

Bedaŭrinde ne ĉiujn aranĝojn eblis fizike ĉeesti pro ties paraleleco tempa. Kaj ĉiam ili finiĝis tro baldaŭ.

En la fino okazis provo pridiskuti "regionan agadon", kio iom pensigis min, ja kio konsistigas la "sukceson" de la "agado" - ĉu la fakto de renkontiĝo (iam eĉ ĝi laŭdindas), ĉu la nombro de la venintoj / programeroj, ĉu la kvalito de la lingvo-uzado, ĉu la ebleco sin bele distri kaj simple ripozi kun la "Esperanto"-fono. Kaj ne gravas ke por ies paranoja orelo la artikolo "la" estas iam mise (ne)uzata. Nu, la kunveno pritema almenaŭ konstatis ke la praktikon de EsPrimo-j indas kaj endas daŭrigi. Ne estis iuj proceduroj kaj decidoj de rajtigitoj. Tamen ni eble havas pri kio cerbumi.

Kaj mi nun havas kion plu legi, aŭskulti kaj pripensi. Dankon al la partoprenintoj de kaj kontribuintoj al ĉi "jubilea" EsPrimo, modela en ĉiuj aspektoj, pro la pruvo ke tiaj renkontiĝoj plu indas kaj endas, pro la plezuro vidi samlingvajn amikojn novajn kaj malnovajn kaj la esperata certo ke nia kara lingvo dependa de ĉiuj el ni, nepre ne mortos spite al regulaj promesoj de iuj.

Andrej Peĉonkin  (Jekaterinburg)

“Rusia Esperanto-gazeto”, № 2-3 (81 -82), paĝoj 8 -10