RA:
Jen mi revenis en Tjumeno, pasis jam pli ol tri semajnoj de nia reveno. Mi denove kaj denove rememoras Bajkalon: ĝi estas grandega, glaciiga, raviga. Pura kaj travidebla akvo, ŝtonriĉa bordo, montoj kaj rokoj ĉirkaŭ ĝi, kaj kreskantaj sur la montoj grandegaj pinoj, larikoj, diverskoloraj floroj kaj herboj... Spektante belegajn fotaĵojn, mi en pensoj kvazaŭ vizitas denove tiujn lokojn.
Kaj jen kiel ĉio komencis: per trajno Minsk – Ulan-Ude je du noktoj kaj du tagoj ni atingis urbon Irkutsk. Konatiĝo kun la urbo komencis de ekskurso tra la urbo en akompano de ĉiĉeronino. Ni vizitis preĝejojn, monaĥejon, monumentoj de ligna konstruarto. Poste ni promenis laŭ bordo de Angara, kun kiu estas ligitaj multaj legendoj. Sur bordo de Angara staras majesta monumento por caro Aleksandr III, kiu estas fondinto de Transsiberia fervojo.
Sekvan tagon nin atendis admirinda ekskurso tra Ĉirkaŭbajkala fervojo. Kaj jen ĝi estas, tiu mirindaĵo de naturo – lago Bajkal! Ĉi tie, tra fenestro de ekskursa trajno mi unuafoje ekvidis Bajkalon! Nun mi komprenis, pro kio lokanoj nomas ĝin Maro. Dume ni veturas de haltejo al haltejo, ekskursgvidantino rakontas interesegan historion de grandega konstruado de Ĉirkaŭbajkala fervojo. En multnombraj haltejoj ni havas eblecon bone pririgardi ĉiujn komplikajn inĝenierajn konstruaĵojn: tuneloj, ŝtonaj galerioj, pontoj, muroj-apogiloj, kiuj ŝirmas fervojon de ŝtondefaloj. Grandiozaj konstruaĵoj ravis min, kaj tragediaj sortoj de konstruistoj min konsternis.
Tago traflugis nerimarkinde. Vespere per ŝipo ni atingis nian tendaron en vilaĝo Bolŝie Koti, sur bordo de Bajkal, inter montoj. Sekvan tagon ni vizitis lokan muzeon, kie oni montras al ni diversajn bestojn, fiŝojn, birdojn, insektojn, kiuj loĝas en la lago aŭ sur ĝiaj bordoj. Ankaŭ oni rakontas al ni pri historio de esplorado de Bajkal. Tuj post vizitado de muzeo ni ĉiuj kune promenis laŭ bordo de lago, laŭvoje kolektante ŝtonojn por poste kolorigi ilin. En ĉiu nia paŝo nin renkontis belegaj pejzaĝoj, mia fotilo ne ĉesis fari fotaĵojn!
Sekva tago preparis por ni novajn impresojn. Ni ne havis eĉ unu liberan minuton! Tuta tago estis dividita laŭ horoj, plenigita per diversaj aranĝoj. Je la 8.00 – ellitiĝo, matena gimnastiko; je la 9.00 – bongusta matenmanĝo, kuirigita sur lignofajro. Poste – esperanto-lecionoj, metiejoj, amuzaj dancoj, sportaj konkursoj, koncertaj vesperoj, komuna kantado. Estis eĉ Tago de Amo, dum kiu ĉiu tendarano ekhavis kaŝamant(in)on, kaj ricevis de li/ŝi agrablajn donacetojn. Ĉiu tago estas okupita, ĉiutage nepre okazas io nova kaj interesa!
En unu belega tago ni foriris por tuttaga marŝo al roko Skriper, kiu situas je 8 kilometroj for de nia vilaĝo. En akompano de sperta gvidanto, unu post la alia ni longe iras supren laŭ mallarĝa vojeto... Kaj jen – nia celo! Ni atingis ĝin! Hurra!!! Sur pinto de la roko ni admiras pri senlimaj spacoj de Bajkal. Kaj poste, kiam ni malsupreniris al bordo, aperis nekontraŭstarebla deziro sin bani en akvo de Bajkal. Sed ne tiom simpla estas tiu afero! Ne tuj mi sukcesis enakviĝi, nur dum dua provo!
Gajaj kaj eventplenaj tagoj en tendaro traflugis nerimarkinde. Jen ni devas forveturi. Sed nia vojaĝo ankoraŭ ne finiĝis. Ni vizitis belegan Limnologian muzeon en Listvjanka. Tie, en granda akvujo loĝas du bajkalaj fokoj, kaj ni ĉiuj kun plezuro observis ilin. Fokoj estas tiom ĉarmaj, ludemaj, vivĝojaj bestetoj, ke neeble estas ne ekŝati ilin!
Ege plaĉis al mi muzeo de ligna konstruarto "Talci", kiun ni vizitis tuj post Listvjanka. Tiu estas granda teritorio (areo je 67 hektaroj), en kiu estas kolektitaj multaj konstruaĵoj de popoloj de Orienta Siberio. Bedaŭrinde ni ne sukcesis trairi tutan teritorion de muzeo pro manko da tempo, sed tutegale ni havis eblecon senti tie spiriton de historio.
En fino de nia vojaĝo okazis interesega ekskurso tra fama ŝipo-glacirompilo «Angara». Ni vizitis eĉ maŝinejon de tiu! Kaj poste okazis belega koncerto de muzikgrupo «Aŭtuna Vento» gvide de Kostik Ĥlizov.
Sed restis ja tio, kion ni ankoraŭ ne sukcesis ekvidi! Eblas senfine admiri pri Bajkal kaj denove kaj denove malkovri por si novajn misterojn de bajkalaj belaĵoj. Bajkal denove tiras min al si! Mi esperas reveni tien!
Tradukis Marina Stepaĉova
Komentoj
Pasis jam du monatoj de nia
Ege bedaŭrinde, ke neniu el
Aldoni novan komenton