Tutrusia tago de legado

Urboj: 

De post 2007 la 9a de oktobro estas en nia lando Tutrusia tago de legado, kiu celas aktivigi la librolegadon de civitanoj, veki intereson al literaturo, restarigi la prestiĝan renomon de rusianoj kiel de aktive kaj multe leganta popolo.
Ne preteratentu la hodiaŭan tagon: vizitu bibliotekon aŭ librovendejon, donu prunte (aŭ donacu) al amikoj interesan legaĵon, trovu sentokaptan prozan aŭ poezian libron, disponigu al vi kelkdekajn minutojn por legi ion atentindan kaj plaĉan.
En la pasinta vintro mi legis du librojn de Nikolaj Rubcov (1936-1971) – poemojn, tradukojn, rememorojn, leterojn. Multajn belajn versaĵojn de Rubcov esperantigis Ludmila Novikova omaĝe al la 80-jariĝo de la poeto. Vi povas legi ilin en la revuo “REGo” nr.3-4 (94-95), julio 2016, paĝoj 46-56. Ankaŭ mi tradukis ĉi-foje unu poemon de Nikolaj Rubcov. «Пальмы юга» (“Palmoj sudaj”) el mia tradukplumo estas metata al via harsplitado. Bonan legotagon al ĉiuj legemuloj!

2025-10-08_rubcov4_0.jpg

2025-10-08_rubcov3_0.jpg

fonto

Komentoj el VKontakte