Svetlana Smetanina – nova Prezidanto de REU

La 13-an – 14-an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27-a Konferenco de REU elektinta ĝian novan Estraron, kiun dum du jaroj gvidos Svetlana Smetanina. En la historio de REU ŝi estas  unua virina Prezidanto kaj kiel tiu  en la nuna komplika por la Unio etapo ŝi frontis multajn problemojn kaj urĝajn farendaĵojn.  Svetlana afable salutas ural-siberiajn esperantistojn kaj respondas demandojn por la regiona paĝaro. Ni deziras al Svetlana multajn sukcesojn!

Vladimir Opletajev
 
 
Vi estas unu el la plej spertaj esperantistoj de nia lando. Kiom longe daŭras via senlaca vojo en Esperantujo?
 
Ekde la studentaj tempoj ĝis nun. Mi havis 13 – jaran paŭzon pro laboro en Germanio. Tamen, mi povus diri, ke Esperanto estas mia vivo! Kaj ankaŭ male!
 
 
Kiujn problemojn vi konsideras plej akraj en la funkciado de REU?
 
Malaltiĝo de la membronombro, malaktiviĝo de REU-membroj. Nesufiĉa financa bazo. Foresto de realaj projektoj.
 
 
Por la nova estraro de REU ĉiuj agaddirektoj estas gravaj: kaj administraj kaj movadaj, sed kiujn vi adaptus al la prioritata agadkampo?
 
Mi ripetas iom: reaktivigo de malnovaj aktivuloj. Instruado , precipe al infanoj. Preparo de diplomitaj instruistoj. Plifortigo de REU-stato , ankaŭ de ĝia reputacio land-kaj internaciskale.
 
 
La organiza strukturo de REU forte lamas sur la nivelo de regionoj. Kiujn paŝojn necesas urĝe fari por revivige agiti kaj restarigi la regionan agadon?
 
Unue, (re)trovi kernajn aktivulojn - lokajn motorojn. Serĉi-trovi novajn interesajn lokajn realigeblajn projektojn. Atingi subtenon de lokaj instancoj, sponsoroj, ktp por la agado de lokaj, regionaj E-organizoj.
 
 
Kandidatiĝante al la prezidanteco de REU vi havis iujn ideojn, planojn kaj esperojn, kiuj motivis vian decidon.  Pri kio vi revas kaj esperas nun vidalvide al via venonta dujara deĵorperiodo?
 
Mia unua revo – la organizo vivu plu kaj iĝu subtena centro de ĉiuj esperantistoj de Rusio, ĉu unuopuloj aŭ klubaj en ilia laboro, agado, vivo.
 
 
Baldaŭ okazos EsPrimo -9 – jarkunveno de uralaj kaj siberiaj esperantistoj. Kion vi povus mesaĝi kaj deziri  al la esperantistaro de la regiono situanta meze de nia grandega lando?
 
Unue, tre eta kaj teknika deziro: remembriĝi al REU kaj subteni ĝin en ne la plej facila por ĝi perido. Due - via regiono estas la plej aganta, montru la ekzemplon de vera fajrujo de Esperanto!
 
Mi deziras, ke viaj foraj (por ni) aranĝoj altiru  esperantistaron el la tuta mondo, kiel tion faras armenoj, ĉebaltanoj. Unuvorte, iĝu via regiono ekzemplo de perfekta regiona agado!
 
19. aprilo 2013
 
 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte