Pri la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

Komuna foto dum la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en 2024 en Jekaterinburgo. Foto de Galina Terentjeva
Komuna foto dum la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en 2024 en Jekaterinburgo. Foto de Galina Terentjeva
Antaŭ la komenco de la aranĝo. Foto de Vjaĉeslav Gusev
Antaŭ la komenco de la aranĝo. Foto de Vjaĉeslav Gusev
La libroekspozicieto de libroj, akiritaj de jekaterinburganoj dum la lastaj 2-3 jaro
La libroekspozicieto de libroj, akiritaj de jekaterinburganoj dum la lastaj 2-3 jaro
Raja Kudrjavceva prezentas lasteeldonitan poemaron de Mikaelo Bronŝtejn. Foto de Vjaĉeslav Gusev
Raja Kudrjavceva prezentas lasteeldonitan poemaron de Mikaelo Bronŝtejn. Foto de Vjaĉeslav Gusev
Jelena Uspenskaja prezentas la libron, dediĉitan al la 100-jara naskiĝdatreveno de Bulat Okuĝava, kaj eldonitan laŭ iniciato de REU en Moskva eldonejo "Impeto". Foto de Marina Soldatova
Jelena Uspenskaja prezentas la libron, dediĉitan al la 100-jara naskiĝdatreveno de Bulat Okuĝava, kaj eldonitan laŭ iniciato de REU en Moskva eldonejo "Impeto". Foto de Marina Soldatova
Jelena Uspenskaja kaj Raja Kudrjavceva apud la arbo de amikeco ĉe la portreto de L. Zamenhof. Foto de Vjaĉeslav Gusev
Jelena Uspenskaja kaj Raja Kudrjavceva apud la arbo de amikeco ĉe la portreto de L. Zamenhof. Foto de Vjaĉeslav Gusev
Virtuala komunikado kun aliurbaj geamikoj dum la zoom-konferenco. Foto de Marina Soldatova
Virtuala komunikado kun aliurbaj geamikoj dum la zoom-konferenco. Foto de Marina Soldatova
Dmitrij Rzjanin donacis al jekaterinburgaj esperantistoj la manfaritan belan verdan stelon, kiun kudria speciale por la esperantista festo la edzino de Dmitrij Sur la foto D. Rzjanin kaj Raja Kudrjavceva. Foto de Vjaĉeslav Gusev

Jen, estas travivita ankoraŭ unu Zamenhof-tago... Kiom da ili estis organizitaj ĉi tie,en Jekaterinburgo!?
Mi perdis jam la kalkulon. Verdire, ĉi-jare mi emis limigi la aranĝon nur al la virtuala, ĉar pro la epidemia sezono iuj malsanis, iuj ne estis en la urbo k.t.p. Sed kelkaj amikaj voĉoj insiste konvinkis min fari ĉeestan renkontiĝon. Rezulte la tradicia decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj iĝis mikskonsista kaj al la ĉeesta parto estis ankaŭ aldonita la virtuala :)
La 14-an de decembro, sabate, feste aranĝita kunvensalono de jekaterinburga Domo de Uralaj popoloj akceptis 15 esperantistojn el 4 uralaj urboj: Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, Revda kaj Tjumeno. Jam antaŭtagmeze venis pertrajne la familio de Pavel Veselov triope, kaj la kunvenejo pleniĝis per la sonora voĉo de Manjo Veselova. Pli poste ĝojigis la ĉelabinskanoj, venintaj ankaŭ triope: Galina kaj Nikolaj Terentjev kaj Sergej Strelec. Dmitrij Rzjanin el Revda de Sverdlovska provinco surprize aperis kun la belega donaco – grandega manfarita verda stelo, kiun kudris speciale por la festo lia edzino! Por dek minutoj heroe vizitis la aranĝon tute malsana Arina Osipova; ŝi eĉ ne eniris la kunvensalonon, nur el koridoro salutis kaj gratulis ĉiujn kaj lasis en la apuda ĉambro la kunportitajn donacetojn.
La festan programon komencis la omaĝo al la kreinto de Esperanto. Ni kunspektis sur la granda ekrano la kelkminutan filmon pri L. Zamenhof, povis vidi lian naskiĝurbon Bjalistokon kun ĉiuj ĝiaj memorindaj lokoj: lernejo, kiun li iam frekventis, lian monumenton kaj memormuzeon, kafejon “Esperanto” sur la ĉefa urba placo k.t.p.
Post la filmo la ĉeestantoj estis atentigitaj pri la organizita libroekspozicio, kiu konsistis el Esperantaj libroj, eldonitajn dum la lastaj 2-3 jaroj. Raja Kudrjavceva kaj Jelena Uspenskaja prezentis po kelkaj libroj de tiu ĉi ekspozicio. Literatura parto de la festo havis la omaĝon al William Auld okaze de lia 100-jara naskiĝdatreveno, estis montritaj kelkaj liaj libroj el bibliotekoj de jekaterinburgaj esperantistoj, Raja Kudrjavceva voĉlegis sian ŝatatan kaj laŭteman poemon de Auld “Bonan matenon, majstro!”. Poste ni ankaŭ omaĝis al la alia elstara Esperanta verkisto Iŝtvan Nemere, antaŭnelonge forpasinta, kaj revue pezentis kelkajn liajn verkojn.
Por la distanca parto de la kunveno aliĝis sep aliurbaj geamikoj kaj pliriĉigis nian progamon per siaj interesaj kontribuaĵoj: Valentin Melnikov el Moskvo ĝojigis nin per la deklamado de kelkaj originale verkitaj de li limerikoj; Vladimir Opletajev el Surguto rakontis pri la partoprenitaj de li interesaj aranĝoj dum la antaŭnelonge okazinta kvina Virtuala kongreso de Esperanto; Dilara Gadirova el Tobolsko atentokapte parolis pri tiea viglega agado por la konservado de malnovaj arkitekturaj objektoj de la historia heredaĵo de la urbo; Valentina M. Spicina informis pri novaĵoj de volgogradaj esperantistoj kaj ankaŭ deklamis fragmenton de la poemo pri Zamenhof; la tagilanoj Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev kaj jekaterburganino Vera Matvejeva, kiu nun estas aliurbe, salutis ĉiujn kaj gratulis okaze de la esperantista festo. Estis ankoraŭ unu aliĝinto, evidente eksterlandano, kiu ne montris sin kaj partoprenis nur aŭskultante. La virtuala interkomunikado daŭris pli ol horon kaj duonon kaj finiĝis per la kuna spektado de la mallonga video kun la kantado de Anjo Amika de la konata kanto de G. Handzlik “Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko...”
En la fina parto de la festa renkontiĝo ĉiujn ĝojigis la sesjaraĝa Manjo Veselova, kiu en bela festa robo kuraĝe dancis, kantante samtempe, kaj rikoltis multajn aplaŭdojn. Poste okazis ĉetabla festeno kun Esperantaj tostoj kaj animeca komuna kantado. Apartan dankon al la gitaristoj: Nikolao Terentjev el Ĉelabinsko kaj jekaterinburgano Viktoro Kulakov, kiuj per du gitaroj brile akompanis la kantadon!
Dum la tuta aranĝo regis belega festa, amikeca etoso, en la salono ŝvebis la energio de bonkoreco: ĝojaj ridetoj kaj brakumoj, interŝanĝo de amikaj donacetoj... Miaopinie, tiu ĉi sabata tago vere iĝis la festa! Mi dankas ĉiujn ĉeestajn kaj virtualajn partoprenintojn de la renkontiĝo por la donacitaj helaj emocioj kaj esperas, ke mi povis transdoni al tiuj, kiuj nur legas nun pri la evento, la parteton de tiu festa humoro kaj amika varmo.
Amike,
Raja Kudrjavceva

fonto

Komentoj el VKontakte